Anekdotoj de l'tuta mond'
La plej bonaj anekdotoj de la pasinta semajno
el la dissendo "Anekdotoj en Esperanto"
estas lundo! tradicie - freŝaj anekdotoj!
N 036
(majo'2003)
1
Sinjoro eniras antikvaĵ-vendejon kaj diras:
- Bonan matenon, ĉu estas io nova?
rakontis Josef SHEMER (Israelo)
2
S-ro Kacovic serĉas novan kunlaboranton, kaj malkontente konstatas ke
la kandidato interesiĝas nur pri kiel gajni kiom eble plej da mono farante kiel eble malplej da laboro. Li predikas:
- Tiel vi neniam sukcesos en komercaj aferoj. Por esti bona komercisto, ne sufiĉas nur implikiĝi - vi devas komplete engaĝiĝi. Vidu bonan ekzemplon en ovaĵo kun larderoj.
Kandidato:
- Ĉu ovaĵo kun larderoj?
- Jes. Pri la ovaĵo kun larderoj, la kokino kaj la porko kunlaboras - sed la kokino estas nur implikita, dum la porko estas plene engaĝita!
rakontis Rikardo CASH (Francio)
3 - anekdoto el arkivo
Iu viro ege malŝatis sian bopatrinon kaj konstante faris al ŝi diversajn
malbonaĵojn. Finfine li elpikis al si okulon:
- Jen al ŝi! Ke ŝi havu unuoklulan bofilon!
rakontis Valentin MELNIKOV (Rusio)
4
Du vampiroj. Unu revenas hejmen, plena da sango.
- Kie vi estis?
- Ĉu vi vidas tiun muron?
- Jes.
- Sed mi ne vidis ĝin.
rakontis Adrian BOLDAN (Kanado)
5
Realaj mesaĝoj, kiuj estis senditaj al tekstoriceviloj (angle "pager"
[pejĝer]) iam ĉirkaŭ novjaro.
Nikolaj! Mi veturigas Anjon kaj Onjon. Kuiru la ovon kaj pretigu la tablon.
Igor. Lavu la glasojn! Igor.
Mi sopiras. Vi ne amas min. (ripeti 100-foje)
Barbara! Post tri horoj malfermu la pordon kaj nenion demandu. Se vi volas ion
demandi, telefonu tuj al mia poŝtelefono. Petro.
Vasilij! Ne aŭdacu tuŝi la viandon! Ĝi estas por la vespero! Manĝu panon,
ĝi tre multas.
Jekaterina! Mi volas reveni al vi kaj al la infanoj. Malfermu la balkonan
pordon, mi frostas ĉi tie!
Ba-a-a-a-ammmm! Ba-a-a-a-ammmm! Ba-a-a-a-ammmm! Huraaaaaaaaaaa!
(sendi la 31n de decembro je 23:59)
Hej, abonanto 71516! Prenu vodkon kaj venu! Abonantoj 72354 kaj 72355. Promesis veni nia ĉarma 34841.
Ne ebriiĝu! Ne trinku multe! Postmanĝu! Tempas iri hejmen! (sendi kun la
intervalo de 15 minutoj)
Rapide venu, necesas forĵeti la malnovan abion [novjaran arbon]. Aĉetu abion.
Andrej, se vi ne estos hejme post 1 horo, mi faros ion teruran al Anatolij
Petroviĉ!!!
rakontis Grigorij L. AROSEV (Rusio)