Informa Kanalo Abonu.Com

Anekdotoj de l'tuta mond'

La plej bonaj anekdotoj de la pasinta semajno
el la dissendo "Anekdotoj en Esperanto"

ne estas lundo! tradicie - freŝaj anekdotoj!
N 039
(majo'2003)


1

Grupo de gemaljunuloj kunsidas en maljunulejo, babilante pri siaj ĝenaĵoj kaj doloroj.
- La brakoj estas tiom malfortaj ke mi apenaŭ povas levi ĉi tiun tason da kafo, - iu diris.
- Mi komprenas tion kion vi diras. Miaj kataraktoj estas tiom severaj ke mi eĉ ne povas vidi mian kafon, - aliulo respondis.
- Mi ne povas turni la kapon pro la artrito en la kolo, - diris tria persono.
- Miaj kontraŭ-sangopremaj piloloj faras min kapturniĝema, - alia kunsidanto kontribuis.
- Mi supozas ke tio estas la pagendaĵo de nia maljuniĝo, - diris ekkuntiriĝa maljunulo.
Mallonga momento de silento okazis.
- Danke al Dio ke ni ĉiuj ankoraŭ povas veturigi, - gaje diris virino.

rakontis Alan MENDELAWITZ (Aŭstralio)


2

Kruko plendas pri sia edzino:
- Ho, ŝi daŭre promesadas aferojn kiujn ŝi tamen ne faras.
Baniko respondas:
- Ankaŭ la mia. Ekzemple, antaŭ nia geedziĝo ŝi promesis, ke ŝi mortus por mi -- sed ŝi ne faris!

rakontis Rikardo CASH (Francio)


3

Turistoj trafis en manojn de tribo de kanibaloj. La tribestro diras:
- Kiu rakontos freŝan anekdoton - tiun ni liberigos. Mi avertas: la dissendon "Esperanto-anekdotoj" ni JES abonas!

rakontis Grigorij L. AROSEV (Rusio)


Baldaŭ aperos: grava deklaro de la kompilanto

Abonu la amikan al ni retliston "Vegetarismo: komforto sen perforto"

Retlisto 'Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" Por vi ŝvite laboregis Konstanten K. KRYSAKOV (a@abonu.com )
Arkivo de la dissendo; Nepre vizitu: http://kosorylovka.fromru.com

Por ĝui anekdotojn pli ofte, aliĝu al nia dissendolisto: esperanto-anekdotoj-subscribe@yahoogroups.com.


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu