| Informa Kanalo Abonu.Com |
|
SIZIFA LABORO Nia ĉiusemajna retlisto ekzistas jam 39 semajnojn. Intertempe aperis, logike, 39 numeroj kaj 6 suplementoj. Ankoraŭ nepre aperos 1 "regula" numero. Kio sekvos - dume ne klaras. Tamen jam nun estas klara ĉi-sekva afero. "Anekdotoj de l'tuta mond'" ĉesigos sian ekziston de post la 40-a numero. Eble, post iom da tempo, ĝi restartos, sed tio ne estas tre verŝajna. Pri la kialoj de ĉi decido legu ĉi-sube. "Anekdotoj de l'tuta mond'" estas "pli juna frato" de la dissendo "Esperanto-anekdotoj". La pliaĝulo pli-malpli bonstatas kaj, sekve, pluvivos, sed la junulo neniam bonfartis. Kvankam la abonantoj de Abonu.com estas pli ol 600, al "Anekdotoj" apartenas apenaŭ sepdeko. Dekomence mi esperis ke iom-post-iom la situacio normaliĝos, tamen la esperoj vanis. Abonu.com ne populariĝis kaj la jamaj abonantoj ne ekscipovis uzi la abonon - sed mi ne kredas, ke tiom malalta procentaĵo interesiĝas pri ŝercoj. Ĉi tendencon kaŭzis troa komplikeco de Abonu.com kaj, certe, plena manko de reklamo kaj klarig-laboro (tion devus fari tre konkreta persono). Tio estas la unua kaŭzo de la ĉesigo de "Anekdotoj". La dua estas absoluta manko de "interkontaktoj" (obratnaja svjaz', feedback) kun la legantoj de "Anekdotoj" - la komplianto ricevis NENIUN leteron dum la kvardek semajnoj. Ĉi manko signifas, ke "Anekdotoj" apenaŭ estas bezonataj en ĉi tiu formo. Tial ili malaperos, ĉar la kompilanto, sendube, povas kaj eĉ volas elspezi sian tempon por nepagata laboro, tamen nur kondiĉe ke ĝi estas por iu necesa. Ĉi-okaze la laboro estas nek pagata, nek bezonata. Kaj ĉu iu el vi volas esti Sizifo?! |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |