Informa Kanalo Abonu.Com

Anekdotoj de l'tuta mond'

La plej bonaj anekdotoj de la pasinta... monato!
El la dissendo "Anekdotoj en Esperanto"

estas lundo! ni rememoru tradicion: freŝaj anekdotoj!
N 041
PROVU NI DENOVE!!!

(septembro'2003)


1

- Kie do ni rendevuu, karulino? - demandas Kruko.
- Kie vi volas, miulo, - respondas Lia.
- Bone, kaj kiam?
- Kiam vi deziras, karuĉjo.
- Bone, karinjo - sed venu ĝustatempe!

rakontis Rikardo CASH (Francio)


2

Kruko elprenas sian poshtelefonon kaj klavumas numeron.
- Halo', - li vokas, - ĉu tie estas la firmao Grandul & K-io? Vi anoncis antaŭ dek kvar tagoj ke vi bezonas komizon. Kion? Vi jam havas komizon?! Mi tre bedaŭras tion. Kaj ĉu li kontentigas vin? Jes? Do vi ne volas ŝanĝi kaj dungi novan komizon? Domaĝe. Do, pardonu ke mi demandis vin. Ĝis reaŭdo!
Baniko aŭdis la konversacion.
- Nu, - li diras, - ĉi-foje vi bedaŭrinde ne sukcesis.
- Ho, tamen jes! - triumfas Kruko. - Estas ja mi la komizo de la firmao Grandul & K-io - kaj mi nur volis aŭdi, kiel oni pritaksas min!

rakontis Rikardo CASH (Francio)


3

En kabaneton, kiu staras ĉe monto-malsupro, venas plorantaj geedzoj kaj diras al sidanta tie viro:
- Hieraŭ nia filo iris en la montaron skii, kaj ĝis nun ne revenis!
- Ne ploru. Kiel nomiĝas via filo? - diris la viro.
- Andrej Petrov!
La viro kapjesis kaj kriis:
- Google, venu al mi!
El la korto enkuras grandega hundo. La viro diras:
- Andrej Petrov, ĉu vi komprenis? Serĉu!
Post kelka tempo Google revenas kaj diras:
- Via peto ne donis rezultojn. Mi trovis 345235 Andrej-ojn kaj 245098 Petrov-ojn. Ĉu eble mi serĉu en la valo?

rakontis Grigorij AROSEV (Rusio)


4

Anonco en tagĵurnalo: "Hieraŭ vespere s-ro Kruko de Bervalo ekbruligis alumeton por kontroli, ĉu li ankoraŭ havas benzinon en sia benzinujo. Benzino enestis. La enterigo okazos sabate je la 10a horo."

rakontis Rikardo CASH (Francio)


5

- Sinjoro Ivanov, kial vi venis al la laborejo, ja hodiaŭ okazas entombigo de via bopatrino!
- Kara direktoro, laboro - unue, amuziĝoj - poste.

rakontis Grigorij AROSEV (Rusio)


6

Oldulino iras laŭ la strato kaj vidas, ke tri viroj pugnobatas iun maldikan junulon. Ŝi krias:
- Kanajloj, kion vi faraĉas! Tri kontraŭ unu!
- Iru for, oldulino, - respondas la batantoj, - ni kaptis la spam-sendanton!
- Damne! Ne batu lin per pugnoj! Nur per piedoj - tiel estos pli efike!

rakontis Grigorij L. AROSEV (Rusio)


7

Sinjoro Baniko vespere trarigardas sian monujon:
- Karulino, ĉu vi ne scias, kio okazis: mi memoras, ke hodiaŭ matene ĉi tie estis 2 pecoj da dekmil forintaj monbiletoj, kaj nun mi trovas nur unu el ili?
- Ho, kara, tio okazis, ke mi rimarkis nur unu el ili!

rakontis Veronika ACSÁDI (Hungario)


8

- Ĉu vi scias, per kio malforta viro diferenciĝas de la forta?
- Per kio?
- Malforta viro falas per vizaĝo en salaton.
- Sed la forta?
- Sed la forta - en deserton!

rakontis Georgij KOKOLIJA (Rusio)


Retlisto 'Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" Por vi daŭre ŝvite plugas la klavaron Konstanten K. KRYSAKOV (a@abonu.com )
Arkivo de la dissendo; Nepre vizitu: http://kosorylovka.fromru.com

Por ĝui anekdotojn pli ofte, aliĝu al nia dissendolisto: esperanto-anekdotoj-subscribe@yahoogroups.com.


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu