| Informa Kanalo Abonu.Com |
AGNI-JOGO
|
Antauparolo de la redaktoro Saluton, karaj samideanoj!
Hodiau ni komencas novan dissendon (retliston) - |
Demandoj kaj respondoj
Kio estas Agni-Jogo: religio, filozofio, scienco, ideologio?
Ghi estas au ne estas chio tio,
depende de difinoj.
Se religio estas pure kultura fenomeno, aro da dogmoj, reguloj
kaj ritoj,
tiam Agni-Jogo NE estas religio. Se religio estas vera kunigho
kun Dio (de
latina verbo religare), tiam Agni-Jogo JES estas
religio, same kiel chiuj
aliaj jogoj.
Ghi ne estas filozofio,
char ghi estas tre praktika, etika doktrino pri
chiutaga vivo. Tamen, ghi havas siajn proprajn kredojn kaj
principojn, same
kiel chiu alia filozofio. Ghi estas vojo de malegoisma servado
por Komuna
Bono, ghia chefa celo estas konstrui mondon sen landlimoj,
tuthomaran
familion.
Ghi nomeblas ideologio,
char ghi bazighas sur specifaj ideoj, sed ghi
estas libera je moralaj kaj etikaj mankoj, kiuj cheestas en aliaj
ideologioj.
Tiamaniere, Agni-Jogo estas nek
religio, nek filozofio, nek scienco, nek
ideologio prenita aparte, sed ilia fajra sintezo...
Chu Agni-Jogo estas kulto au sekto?
Agni-Jogo estas nek sekto, nek kulto. Sektoj apartigas sin de
grandaj
religioj au aliaj spiritaj vojoj kaj fiere emfazas sian
diferencon disde
aliaj. Agni-Jogo, male, emfazas unuecon de chiuj bonvolaj vojoj
kaj ties
similecon. Multaj adeptoj de Agni-Jogo apartenas al diversaj
religioj,
ideologioj, artoj, sciencoj kaj filozofioj. Agni-Jogo estas
chion-inkluda
sintezo de chiuj religioj, sciencoj, artoj kaj ideologioj kaj
bonvenigas
ties sekvantojn iri lau sia vojo al Komuna Bono.
Agni-Jogo ne estas kulto en moderna senco. Char la vorto
"kulto" hodiau
estas uzata por difini mallarghan, primitivan, izolitan au
superstichan
grupon de homoj kun sekteca mentaleco, ni preferas ne uzi tiun
vorton.
Aliflanke, oni povas nomi Agni-Jogon kulto de Kulturo, kulto de
Lumo, Belo
kaj Amo.
Kiel vi rilatas al abortoj?
Ni dividas opinion de Jelena Rerihh, ke aborto estas murdo krom
okazoj de
vundo, malsano au alia speciala kazo, kiam aborto estas postulata
por eviti
pli grandan malbonon. Spirito eniras en embrion dum tria-kvara
monato de
gravedeco, sed karma ligo establighas de la momento de koncipigho
mem. Karmo
de abortintino estas tre peza kaj proksima al tiu de murdinto.
Kia estas via rilato al samseksemuloj?
Chiu el ni povis esti samseksema en pasintaj vivoj, tamen ni
multe pli
subtenas sanajn rilatojn inter malsamaj seksoj. Cetere, chiaj
rilatoj, kiuj
estas puraj en koro kaj stimulas artan, sciencan au spiritan
kreadon, havas
nian toleremon kaj subtenon.
Kiel Majtrejo rilatas al Kristo kaj Buddo?
Ni ne povas mezuri lumon de malproksimaj steloj, sed nur admiri
ilian
belecon. Kaj Majtrejo, kaj Buddo, kaj Kristo estas Instruistoj de
la Homaro,
Pli Aghaj Fratoj el Hierarkio de Lumo, kiu gvidas nian evoluon
ekde
nememoreblaj tempoj.
Kio estas Mahatmoj?
Mahatmoj estas Grandaj Animoj, kiuj atingis superhomajn saghecon
kaj
kapablojn, pere de persista sinperfektigado kaj servado por
Komuna Bono dum
multaj eonoj (epokoj) kaj manvantaroj.
Kio estas Shambalo? Kie ghi situas?
Shambalo estas loko en Himalajoj, kie la Pli Aghaj Fratoj de la
Homaro vivas
kaj gvidas nian evoluon. Ghi estas valo sur alteco de proksimume
12 000
futoj kun chefa mult-etagha turo sur roko kaj komplekso da
artefaritaj
kavernoj kaj subteraj ejoj.
Kristo ricevis sian lastan inicighon en Shambalo dum liaj
vojaghoj tra
Hindio kaj Tibeto. Majtrejo estas nuna Regho de Shambala.
Neniu povas viziti Shambalon sen esti vokita.
Kia estas via rilato al kristanismo?
Ni akceptas kristanismon kiel Vivan Doktrinon de Jesuo Kristo. Ni
malakceptas kristanismon kiel aron da mortaj dogmoj, kiu
malhelpas naturan
evoluon de la homaro sur vojo de Amo, Belo kaj Scio.
Ni distingu Doktrinon de Kristo
disde doktrino de eklezioj kaj memoru, kion
Kristo mem parolis pri instituto de organizita religio, preghejoj
ktp.
Kia estas via rilato al buddismo?
Buddismo estas granda Doktrino de Sagheco, kiu sintezis kaj
purigis
religiojn de tiu tempo, fokusante atenton de homoj al altruismo
(servado por
Komuna Bono) kaj sinperfektigado. Agni-Jogo daurigas tiun
tradicion,
enkorpigante fajran sintezon de buddismo, kristanismo, hinduismo,
islamo,
judaismo kaj aliaj grandaj religioj.
Kia estas via rilato al bahaismo?
Plej pozitiva. Ni povus esti grandaj amikoj kun ili surbaze de
nia komuna
celo - Tutmonda Unueco.
Kia estas via rilato al Je.P.Blavatskaja?
Ni ege admiras shian pasiecon, shian abnegacian servadon al
Komuna Bono.
Kelkaj akraj anguloj de shia persona karaktero estas nenio
kompare kun
giganta kontribuo, kiun shi faris por la afero de Maitreya
Sangha. Shiaj
eksteraj malperfektajhoj nur faris shin pli proksima por ni,
malperfektaj en
multaj aspektoj. Se shi, ordinara persono kun propraj bonaj kaj
malbonaj
ecoj, povis atingi tiom multe dum shia vivo, kial ni ne povas
fari la samon?
Kia estas via rilato al Nikolaj Rerihh?
Kiel Mesaghisto de Frataro kaj Giganto de Spirito, Nikolaj Rerihh
meritas
nian senfinan admiradon. Li kaj lia edzino Jelena Rerihh, montris
ekzemplon
de vivado samtempe en la mondo materia kaj Supertera.
Li estas autoro de proks. 7000 belaj pentrajhoj, multaj el kiuj
prezentas
plej altajn formojn de Nov-Epoka Arto.
Kia estas via rilato al Jelena Rerihh?
Kiel Patrino de Agni-Jogo kaj unua homo kun ecoj de la venonta
sesa raso,
shi estas nia Heroo kaj spirita Gvidanto, omaghinda pro siaj
elstaraj homaj
ecoj, sagheco, erudicio, ekstera kaj interna beleco.
Kia estas via rilato al Daniil Andrejev?
Ni konsideras Daniil-on Andrejev kiel unun el plej grandaj
profetoj. Lia
libro "Rozo de la Mondo" estis destinita por pacigi la
ideojn de la Frataro
kun la Rusa Ortodoksa Kristanismo. Ghi delikate enkondukas bazajn
konceptojn
de la Orienta filozofio, kiel reinkarnigho, karmo kaj Chiela
Hierarkio por
tiuj, kiuj kutimas al tradiciaj ortodoksaj dogmoj. La misio de
Daniil
Andrejev kiel tradukisto de la Doktrino de Vivo en la lingvon de
ortodoksa
kristanismo estis sukcese plenumita. "Rozo de la Mondo"
formas spiritan
ponton inter Hindio kaj Rusio, Oriento kaj Okcidento.
Inter la Doktrino de Agni-Jogo kaj Rozo de la Mondo ekzistas
kelkaj
diferencoj, sed nur tial, ke ili estis destinitaj por diversaj
auditorioj
kaj tial parolas pri la samo per diversaj terminoj. Agni-Jogo
estis verkita
por homoj kun Nov-Epoka mentaleco, liberaj de antaujughoj,
stereotipoj kaj
dogmoj de la pasinteco. "Rozo de la Mondo" estas fakte
enkonduko al
Agni-Jogo. Ghi estas verkita en bela, poezia lingvo, komprenebla
por novuloj
en la esoterika mondo. Jen kial tiom multe da homoj venas al
Agni-Jogo post
legi "Rozon de la Mondo", kiu estis verkita chefe por
homoj kun fortikaj
kristanismaj kulturaj radikoj. Ni ege rekomendas tiun libron al
chiu, kiu
kapablas disdividi veron disde metaforo.
Chu oni rajtas influi ies opiniojn au ne?
Chiu formas ies opiniojn. Tio estas natura. Vivo estas
batalkampo, kaj kiam
oni renkontas iun au ion kaj rifuzas determini, chu tio estas
amiko au
malamiko, oni ighas facile vindebla kaj riskas malvenki. Nek
N.Rerihh, nek
Je.Rerihh timis eldiri sian opinion pri eventoj au homoj, kaj
same agis chiu
Mesaghisto de Lumo. Malvershajne, ke ekzistas ekzemplo de heroo
au heroino,
kiu rifuzus diri kio estas ghusta kaj kio malghusta.
Esti gvidanto signifas esti batalanto, char nur batalanto ne
timas malkashe
alfronti problemojn, distingi ilin kaj venki ilin. Malkovri
malamikon en
shajna amiko jam estas venko - tio estas kiel elpremi venenon el
busho de
serpento. Malamiko maskanta sin kiel amiko estas multe pli
danghera ol
malkasha malamiko.
Labori por Komuna Bono kaj ne batali en nuntempa mondo ne eblas.
Povas
esti, tio estos ebla en Devachano au aliaj superaj
mondoj, sed chi tie tio
estas nur revo antau ol oni atingos la staton de buddeco, de kiu
plej multaj
el ni estas senfine malproksimaj.
fonto: http://sangha.net/other-FAQ.htm (mallongigite)
Jen chio por la unua
fojo! Ghis revido post unu semajno!
konkordo@rdven.lv
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |