Informa Kanalo Abonu.Com

AGNI-JOGO

Saluton
al Serchantoj!

2

Saluton
de Oriento!

 

Alfred HEJDOK*

KIO ESTAS AGNI-JOGO

"Ni vokas al scio, char nur scio povas helpi enkapigi komplekson de shajnaj
kontraudiroj"
("Komuno", 248)

1

 La plej grandaj eventoj en la mondo - tiuj, kiuj kreas novajn epokojn
kaj metas neforvisheblan stampon sur la homaro, - ofte estas malfacile
rimarkeblaj che ilia apero: ili venas en la vivon ne che kanonaj salvoj,
sed, plej ofte, naskighas kiel softa rivereto, poste transformighonta je
potenca torento. Tiel la fiera Romo ne rimarkis kaj nenie en siaj analoj
notis la Galilean Profeton Kristo, kvankam poste mem plenighis je majestaj
temploj kaj ighis centro de la kristanismo, kiu formis mondkoncepton de
chiuj europaj popoloj.
 Nun la homaro travivas ghuste tian momenton: al ghi estas donata nova
Doktrino pri la vivo, nova aspekto de la Eterna Vero, malfermanta la
pordegon al Nova Mondo, al Nova Epoko de renaskigho kaj lumo, - estas donata
Agni-Jogo.
 "Kio ghi estas - chu nova religio?" - oni demandos.
 Se rigardi religion kiel sciencon pri vivo, sekvante kies regulojn la
homo plenumas sian veran destinon sur la Tero, tiam Agni-Jogo estas religio.
Ni emfazas, ke ghi farighas religio kaj donas siajn mirindajn fruktojn nur
en tiu okazo, se la homo aplikas ghin en la vivo de chiu tago. Religio lau
senco de la vorto signifas re-ligo, ligo de homo kun la supera, spirita
mondo. Kaj ghuste la saman signifon havas la sanskrita vorto "jogo". "Agni"
signifas fajro, fajro spirita ("Dio estas fajro konsumanta" - Readmono,
4-24): "Agni-Jogo" estas fajra ligo kun la Supera Mondo. Agni-Jogo estas
nomata ankau "Doktrino de Viva Etiko" au "Fajra Doktrino".
 Same chiu doktrino farighas religio de konkreta homo nur tiam, kiam li
fervore plenumas postulatojn de tiu doktrino. Estas malghuste nomi religio
de la homo tiun konfesion, al kiu li estas alskribita dank' al sia naskigho
en katolika, ortodoksa, luterana k.t.p. familio, se li ne plenumas chefajn
postulojn de sia konfesio, t.e. se li en sia chiutaga vivo mensogas,
trompas, blasfemas, pensas kaj agas nur por sia persona prospero kaj
profito. Agoj de tia homo kontrauas postulojn fakte de chiuj mondaj
religioj, ne nur de lia "denaska" konfesio, do kian rajton li havas prezenti
ghin kiel sian religio, se envere li havas religion de egoismo kaj
sinplezurigo. Tial sub religio de homo oni devas kompreni tiujn principojn
kaj regulojn, kies efikecon kaj utilecon la homo kredas kaj tial sekvas ilin
en sia chiutaga vivo, en chiuj siaj agoj, kiel grandaj, tiel ankau
malgrandaj.
 Kompreneble, tiu religio, kiu garantias plej bonajn atingojn, rajtas
nomighi scienco pri vivo. En tiu senco Agni-Jogo estas scienco pri vivo kaj
vera etiko, ghuste tial oni nomas ghin Doktrino de Viva Etiko.
 Oni povas demandi: "Kial estas bezonata iu nova Doktrino, se ni havas ne
malbonajn malnovajn?"
 Ni respondu per vortoj de Agni-Jogo mem:


"Chiu epoko elektas konforman doktrinon. Al tiu tempo chiuj ghisnunaj
doktrinoj estas akirintaj tute perversitan aspekton. Homaro mem penas
akcepti plej absurdajn malgrandigojn de kredo de patroj. Sed chiu fazo de
Doktrino ne neas antauan. Tiun chi cirkonstancon oni malmulte atentas, char
servistoj de chiu religio konstruas sian bonstaton sur neado de antauaj
Doktrinoj. Sed estas facile pruvi kontinuecon de tio, kion homoj nomas
religio. En tiu kontinueco estas sentata unu fluo de unu kaj sama energio.
Nomante ghin Psika Energio, Ni parolas pri tiu sama Sophia de helenoj au pri
Sarasvati de hindoj. Sankta Spirito de kristanoj manifestas distingilojn de
Psika Energio same, kiel Adonai de Israelo kaj Mitra, plena je suna potenco.
Certe, neniu dubas, ke ankau fajro de Zoroastro estas tiu sama spaca fajro,
kiun vi studas.
 ...Doktrino de Agni-Jogo estas nenio alia ol montro de moderna aplikado
de energio, kies torento proksimighas kune kun Satia-Jugo. Tio ne estas
ekzercado de dormanta kapablo, sed estas prilumigho en tempo. Tial Mi
diras - Doktrino ne estas donata kontrau mono, ghi ne estas altrudebla, sed
ghi signas Novan Epokon. Malakcepto au neado estas via afero, sed sciigo ne
eviteblas..."
("Signoj de Agni-Jogo", 416).
 Do, du chefaj faktoroj - perversiteco de la malnovaj religioj kaj veno
de la Nova Epoko, nomata en antikvegaj manuskriptoj "Satia-Jugo", t.e. epoko
de spirita renaskigho kaj Lumo - kreis neceson pri nova Doktrino de vivo
kiel shlosilo al estonteco. Kiel dirite: "Oni ne eniros en malnovaj
vestoj..."
 Apero de la Doktrino estas ordono de la tempo. Ghi minace sonas en
sennombraj signoj tra la tuta planedo. La mondo estas en alarmo, kaj kvazau
alarm-sonorilo audighas en plioftighintaj tertremoj, shtormoj, inundoj,
neniam estintaj malvarmoj kaj varmegoj. Ekvivas, tondras ghis tiam dormintaj
vulkanoj kaj envolvas sin per fumo de erupcioj. Sciencistoj konstatas
deviojn de la Tera akso. Levighas kaj malaperas novaj insuloj. Aperis novaj
nekonataj malsanoj. Senprecedencaj kolizioj de popoloj; rompigho de malnovaj
ekonomiaj kaj sociaj rilatoj; grandiozaj sukcesoj de la scienco,
disponiginta al la homaro terurajn fortojn kiel la atom-energio, la fortojn,
kiuj insiste diktas kunlaboron de la popoloj, se ili volas eviti
memekstermon... Jam artefaritaj satelitoj de Tero sulkas interplanedan
spacon, homo eliras en kosmajn vastajhojn... Kaj dum tio - senprecedenca
falo de moralo en la tuta mondo kaj plena nekapablo de la dominantaj
religioj ghin renaski... Ili ne kapablas revenigi la popolojn al la infana
kredo de praavoj. Nova konscio de popolamasoj postulas religion, kiu ne
kontrauas nedisputeblajn malkovrajhojn de la scienco. Ne eblas plu konvinki
homojn, ke la mondo estas kreita antau 7000 jaroj, dume la geologio parolas
pri miliardjaraj procezoj...
 Venis tempo por purigo de la religioj kaj ilia kunigho kun la scienco.


"Religio kaj scienco devas ne kontraudiri en sia esenco. Fajna esplorado
de materio kaj atomo kondukos al konkludo, ke vivenergio estas ne elektro,
sed Fajro. Tiel scienco kaj religio interproksimighos sur unu principo.
Materio konstatighos kiel fajra substanco, kaj chiu pensanta spirito ne neos
superan forton, kiu estas Fajro. Scienco ne povas detrui ideon pri dieca
Fajro, same kiel religio ne povas malpermesi fajnajn analizojn, faratajn de
scienco. Tiamaniere establighos interkompreno kaj harmonio inter religio kaj
scienco..."
("Mondo Fajra", vol.3, 60)
 Estante nova aspekto de la sama Eterna Vero, kiu kushas en bazo de chiuj
grandaj religioj, Agni-Jogo venas ne por anstataui, sed por fajre purigi
ilin.

(daurigota)

*Alfred Hejdok - rusa latv-devena fantastika verkisto (1892-1990). Post
civitana milito en Rusio li elmigris kaj vivis en Hharbino (Chinio). Tie li
konatighis kun Nikolaj Rerihh kaj ighis lia dischiplo. En 1947 Hejdok
revenis en Sovetunion kaj - kiel multaj rerihhanoj en Stalina epoko - estis
arestita. Post 10-jara mallibereco kaj ekzilo li ghis fino de la vivo restis
en Siberio (Altaja regiono). Plej konata el liaj verkoj estas rakont-kolekto
"Chielarko de mirakloj". Kiu scias rusan lingvon, povas trovi verkojn de
A.Hejdok
chi tie.
"Kio estas Agni-Jogo" estas nefinita (pro morto) artikolo de Alfred
Petrovich Hejdok. Ni publikigas ghin kun grandaj mallongigoj.


"Esperantismo" far Giordano Moya

La unuigho de la homaro ne povas esti bazita sur io alia ol la moralo p.26
La granda devo estas labori por efektivigi la unuighon de la homaro 27
La plej danghera karaktero de la nuna civilizacio estas konkurado 27
Oni devas anstataui konkuradon per kunhelpo 27
Ne estas alia pli firma bazo por la paco, ol anstataui (substitui en la
originalo) la konkuradon per amikeco
28
Oni devas kunligi la homojn per amikeco 28
Tio ne eblas sen uzado de Esperanto 28
La homo havas blindajn instinktojn kaj pasiojn 35
Progreso, kiu estus nura altigho de materiala vivnivelo, estus lama
progreso
35
La esenco de la individua moralo konsistas en propra konscia gvidado
de la instinkto kaj envojigo de la pasioj por ke homvivo estu pli humana
35
La esenco de la kolektiva moralo konsistas ankau' en la mensa gvidado de
la sociaj instinktoj kaj la brido de la kolektivaj pasioj, tiel same, kiel
agas morala homo
36
La homaro bezonas esti unuigita same kiel ni agas kun la lingvoj 36
Unu lingvo, E-o, kunekzistanta kun chiuj lingvoj 36
Unu tutmonda organizo kunekzistanta kun la diverseco de popoloj 36
E-o estas la unua kreajho au tipo de la nova stadio de kulturo kaj
civilizacio
36
Z. kreis E-on precipe por plenumi la rolon de unuigilo de la homaro 36
Pro tio li aldonis al E-o ties internan ideon 36
Sen tiu morala sinteno Z. ne estus kreinta E-on 36
La unuigho de la homaro estas grandioza nepra entrepreno 36
Ni esperantistoj estu je tiu alteco 37
Pro morala devo oni devas lerni E-on kaj agadi por unuigho de la
homaro
37
E-o sukcesos, nur alportante la internan ideon por unuigi la homaron 37
Jen la graveco de E-o kaj la esperantismo 37

Resumis Javier Unuic'o (Hispanio)
daurigota

 

 Sur granda Vojo pli bone esti kalumniita, ol malhelpi decidon de
Hierarhhoj. Ni ekshatu esti kalumniitaj, char ni ne konas fajran vojon sen
tapishoj de blasfemado.

Oni skribis pri nia dissendo en reta jhurnalo
"Grani Epohhi" (Facetoj de l'Epoko).


Kial vi ne uzas unikodojn? Estas iom ĝene legi h-sisteman tekston,
dum kiam estas tute facile fari ĉion kun unikodoj.
Grigorij Arosev
http://kosorylovka.fromru.com

Por ke la teksto aperu kun "chapeletoj", necesas tajpi kun iksoj, sed la
redaktoro ne shatas tion. Ni rememorigas, ke skribado kun litero "h" estas
lau-Fundamenta. Krom tio, foresto de la supersignoj garantias
senprobleman kopiadon kaj citadon en leteroj ktp.


Ghis revido post unu semajno!!
konkordo@rdven.lv

abono statistiko arhhivo

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu