| Informa Kanalo Abonu.Com |
Ĉu vi iam rimarkis, ke la mondo ĉirkaŭ ni povas aspekti tute malsama, depende de la humuro? Jen mi estas feliĉa kaj ĉiuj homoj aspektas belaj kaj simpatiaj, la ĉielo havas fantazie ĉarman koloron, ĉiuj novaĵoj estas agrablaj kaj ĉiuj ŝercoj ridindegaj...
Kaj male - dum la malĝoja tago ĉiuj homoj ŝajnas malagrablaj, la vetero aĉa, hundoj bojantaj, novaĵoj pesimismigaj...
Jen la ekzemplo de tre simpla viva magio, kiu fariĝas mem, sen nia deziro. Ni ja kutime eĉ ne deziras esti malfeliĉaj...
Kaj eĉ pli ofte la mondo estas nek bela, nek malbela, simple griza. Ni simple ne vidas ĝin, perdiĝinte en niaj pensoj. Sed ĉu ne estus iom pli agrable, se al ĝi aldoniĝus koloroj?
Alia ekzemplo: ni konas, ke iuj homoj estas pli bonŝancaj ol aliaj - iuj kapablas konstante gajni en loterioj, trovi perditajn trezorojn, aliaj ĉiutage ricevas hazardajn batojn kaj perdas en centprocente gajnaj situacioj.
Ĉu tio estas plene hazarda diferenco? Ĉu tute hazarde tiuj homoj estas (mal)bonŝanculoj?
Do, pri tio ni parolos dum nia tre malregula kurso, kaj interalie ni lernos kiel ekmajstri la vivan magion, kaj ekzercos kiel per propra deziro ŝanĝi la mondon... La veran mondon, ne la imagatan.
Bonvolu depreni la okulojn de la komptutila ekrano kaj ĉirkaŭrigardi. Bonvolu atente rigardi ĉiun el la vidataj objektoj, prononcante interne ties nomon - ĉu nacilingve, ĉu Esperante... Tablo... Muro... Bonvolu komenci.
Kiam vi finos la ĉirkaŭrigardadon, mi petas vin elekti tiun objekton el-inter la ĉirkaŭaj, kiu plej plaĉas al vi, kiu kreas en vi pli da varmaj sentoj. Ĉu vi elektis? Ekzemple tio, estas floro. Pensu pri ĝi, pri la varmaj sentoj. Diru (interne): "Mi estas la floro" (aŭ tiu objekto, kiun vi elektis). Ripetu tion kelkfoje, sentu, tion, kion vi diras. Sentu, ke estas vi, la floro, kiu vekas la varmajn sentojn.
Bonvolu ankoraŭfoje rigardi ĉirkaŭ vi. Ĉu la mondo restis la sama? Ĉu ne ŝanĝiĝis ĝia aspekto, tio kiel ĝi sentiĝas?
Morgaŭ irante al la laboro, studejo aŭ simple promenante ekstere, atentu tion, kion vi vidos (kaj vi certe vidos multege!). Ekvidinte ion, kio plaĉas al vi, ekzemple iun orkoloran folieton, se vi loĝas en la landoj, kie nun estas aŭtuno, aŭ rebrilon de sunradio, se vi loĝas ie aliloke diru interne "Mi estas la folio... mi estas la sunradio...". Irante plu vi vidos aliajn plaĉajn objektojn - bonvolu renomi vin je ili: "Mi estas juna ridetanta knabeto", "mi estas poezia libro, kiun zorgeme tenas la junulino", "mi estas gaja persono de la amuza reklamo", "mi estas herbo", "mi estas suno" k.t.p.
Mi esperas, ke tiuj eksperimentoj plaĉos al vi.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |