Informa Kanalo Abonu.Com

REJM-info

Redaktoroj: Sonjo Ŝejnina, Vitalik Malenko

Saluton, karaj legantoj! Ĝoja novaĵo aperis en la redakcio de REJM-info: aperis dua redaktoro: Sonjo Ŝejnina. Espereble nun artikoloj estos pli abundaj, nepre pli profesiaj kaj certe pli interesaj. En ĉi numero multe da loko okupos impresoj de pasinta OkSEJT-42. Kaj certe vi ne ivitos informon pri REJMa agado. Do:

La Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro -- OkSEJT42 -- okazis de la 28a de julio ĝis la 7a de aŭgusto en Niĵegoroda regiono. La tendaron kunorganizis REJM kaj Niĵegoroda Esperanto-klubo "Ĉapelo". En la tendaro partoprenis 94 geesperantistoj el 27 urboj de Rusio, kaj ankaŭ el Ukrainio, Francio kaj Nederlando.

Sed pli bone partoprenintoj mem rakontu pri siaj impresoj!

Ĉe Vetluga

Jelena Maslova (Dimitrovgrad), Tanja Melnikova (Ĉeboksari) kaj Varja Muraŝova (Peterburgo).
Kompilis, prilaboris kaj aldonis la tekston Sl. Ivanov (Peterburgo).

Ĉi-jara OkSEJT estis anoncita kiel nekutima, originala kaj elstara. Kaj la anoncoj evidentiĝis vero. OkSEJT-42 tute malsimilas de ĉiuj aliaj OkSEJToj, kiujn memoris la partoprenantoj. Ĝi estas jam nova OkSEJT. Eble laŭ ĝi disvolviĝos ideo de SEJToj en nia lando estonte.

La tendaro komenciĝis la 28-an de julio kaj daŭris tute tradician dektagan periodon (la tagoj mem tute ne estis tradiciaj). Estis elektita bonega loko: arbareto ĉe rivero Vetluga. Tendaro estis vera tendaro en tiu senco, ke la tendarejo aspektis ĝuste kiel aro de tendoj, sed ne moderna ripozejo kun televidiloj (kiel ofte okazis en la antaŭaj jaroj). Tamen apud la tendaro situis ripozejo (ĝi nomiĝis "Kristall", se tio povas iun interesi) -- kaj sekve estis ebleco preni tie trinkeblan akvon, uzi duŝejon kaj aliajn "necesajn ejojn" kaj eĉ loĝi en brikaj domoj. La simbiozo sukcesis.

Ĉiuj programeroj (krom kelkaj grandaj koncertoj) pasis ekster ajnaj konstruaĵoj, "en la freŝa aero", inter trunkoj de pinoj kaj betuloj, ĉe frambarbustoj. Estas tute neforgesebla etoso -- kuŝi sur herbo, maĉeti frambon kaj aŭskulti prelegon aŭ ion pridiskuti. Por ion klarigi homoj (dank' al infekta ekzemplo de Kostja Viĥrov) uzis strobilojn, kiuj ja abundas en la loko, -- strobile oni, interalie, pridiskutis la novan strukturon de REJM kaj la novan koncepton de SEJT.

Vesperaj programeroj estis paroligaj kaj gajaj. Preskaŭ ĉiutage iu teamo faris "radi-elsendon" -- 10-15-minutan sonbendon kun resumo de la tago. Ege bone funkciis! Indas tion transpreni al aliaj renkontiĝoj. La slava pagana festo de Ivan Kupala pasis plene en Esperanto. Dum unu el la vesperoj okazis ludo "Ho, feliĉulo!" -- per si mem ne tro freŝa invento en Esperantujo, multaj ludas ĝin eĉ en siaj lokaj kluboj. Tamen la gvidanto (talenta artisto Danil Kapitonov) sukcesis fari veran spektaĵon el la konkurso. Rezulte Kostik Malasajev el Tomsk gajnis 50 kop. (li, aĉ, ne sciis, ke SEJToj iam nomiĝis BEToj), Slavik Ivanov el Peterburgo gajnis 10 rub. (la ulo pridubis, ke Valentin Melnikov sukcesis traduki romanon "Eŭgeno Onegin") kaj Aleks Kadar el Epinal (Francio) iĝis la absoluta gajninto, respondis ĉiujn demandojn kaj ricevis 50 (imagu vi nur!) rublojn. Tute elstara (konsiderante la prepartempon) estis KGS, kiun la organizantoj plivigligis per elementoj de "Kuru-Kuru". Impresis ankaŭ la adiaŭa koncerto (tute malkutime neendormiga: Kostik la Tomska kaj Etulinka brile sukcesis fari ĝin tia per siaj gajaj voĉoj kaj neatenditaj -- eĉ por la artistoj -- koncerteroj).

Multaj esperantistoj estas grandaj ŝatantoj de folkloro kaj lokaj kulturoj -- kaj ĉe Vetluga ni havis bonegan interkulturan koncerton. Al la tendaro, iam mez-OkSEJT-e, venis el Niĵnij Novgorod muzikbando "Procionoj" ("Racoons") -- la knaboj (kaj la bando konsistis ĝuste el tri knaboj) ludis gajajn melodiojn de foraj Irlando kaj Skotlando. La tuta halo dancis, aldanciĝis ankaŭ la ripozejanoj, kiuj ekŝatis esperantistojn dank' al la gaja vespero, kiun ni donacis al la ripozejo. Fakte ni multe amuzigis la lokanojn: sen OkSEJT la vivo en la ripozejo estus tute teda... :)

Kelkaj "livaj" ripozejanoj tiom sukcesis en siaj etnografiaj studoj pri la Esperanto-medio, ke fakte iĝis tendaranoj. La plej fama el ili estas Anton el Niĵnij Novgorod, kiu hazarde trafis nian feston de Ivan Kupala kaj evidente enamiĝis en Esperanton (aŭ en niajn knabinojn) tiom forte, ke poste venadis ĉiutage al ĉiuj tendaraj programeroj (kaj speciale al la kursoj de Esperanto).

Tamen pri Esperanto. OkSEJT-42 iĝis sendube unu el plej esperantistaj tendaroj de la lastaj jaroj. En la intertendejo kaj ĉe la ĉefa lignofajro regis strikta lingva disciplino. Dank al severaj riproĉoj fare de Vitalik Malenko kaj (certe!) dank al la kurso de Ljoŝa Besĉastnov eĉ komencantoj iel-tiel parolis. La disciplinon helpis ĉeesto de du eksterlandanoj: Aleks (Francio) kaj Ivo (Nederlando). Ilia ĉeesto forigis la stultan sloganon de krokodiloj kaj iliaj kunsopirantoj: "Ni praktiku Esperanton nur en internacia medio! Lingvojn lernu la lingvisto!" Gravas, ke Aleks ĉiam insistis je traduko de krokodilaĵoj (dum Ivo ŝajne jam alkutimiĝis al sonado de fremda lingvo -- espereble tio okazis dum liaj biciklaj vojaĝoj, sed ne dum rusiaj E-aranĝoj). J

Ĝuste la lingva sukceso de la tendaro kondukis REJMon al la decido ŝanĝi la koncepton de SEJT, fari ĝin sekvajare pli tenda, pli instrua, pli lingva. Tiun ideon subtenis, inter aliaj, ankaŭ la Paĉjo de SEJM/REJM Anatolo Gonĉarov. Indas emfazi, ke post la enkonduko de REJM-ekzameno (nepra por ĉiuj aliĝantoj al REJM) lingva sukceso eksignifis ankaŭ la movadan sukceson -- dum ĉi-OkSEJT REJM sukcesis kelkobligi siajn vicojn kaj en tiu granda konsisto fari eble la plej sukcesan konferencon dum kelkaj lastaj jaroj.

La Amikan Rondon oni faris vespere, ĉar multaj planis forveturi jam frumatene de la sepa. Matene la sepan ne sufiĉis aŭtoj, multaj hastis, kelkaj foriris perpiede -- la disiĝo estis hela, samkiel la mateno, sen larmoj, nur kun bona tristo en la koro. Ja ni ankoraŭ renkontiĝos. Ja ni faros multe da utilaj aferoj kune. Ĝis revido! Ĝis revido! Ĝis revido...

OkSEJT kun arbaraj spicoj

Jelena Alopina, Kovrov

Al mi tre plaĉis OkSEJT-a vivo. Mi bedaŭras tamen, ke ĝi daŭriĝis nur 10 tagojn. Ĉiu jaro pleniĝis per interesaj eventoj, konatiĝoj kaj agado. La loko mem estis rimarkebla -- kvieta rivero, sabla plaĝo, arbaro kaj forbrulinta kampo, kie ni renkontis sunsubiron. Tre bonegas, ke la tendaranoj loĝis en tendoj. Kaj eĉ pli mi sopiras pri lignofajra manĝaĵo kun branĉetoj, folietoj kaj aliuj arbaraj spicoj. Mi plej bone memorfiksis kursojn de Ljoŝa Besĉastnov kaj malplej bone -- REJM-lernejon.

Grandan dankon al tiuj, kiuj organizis vesperon de Irlanda muziko -- ĝi estas neforgesebla, ĝi restos kun mi por la tuta vivo! Kaj tiu belega nokto de la "Angla klubo"! Sub la stelplena ĉielo aŭdeblis angla parolado kaj kantoj de "Beatles".

Dum tiu OkSEJT-a vivo kreskadis grandega sento de dankemo al Vitalik Malenko por ilia iniciato.

Ĉiu alia KGS kompare al tiu OkSEJTa simple "ripozas", despli ke nia teamo "TERO" superis ĉiujn! Tamen dum KGS nin tre timigis Danilka Kapitonov -- li foriris kolekti strobilojn, kaj aperis penso, ke li... batalas kun lokanoj. Sed feliĉe onidiro evidentiĝis malvero: Danilka revenis viva kaj sana. El ĉiuj prelegoj la plej interesa por mi estis tiu de Vladimir Samodaj. Tre belegis la fotoekspozicio. Kaj kiom multe da masaĝo estis dum la aranĝo! Por iu ajn parto de korpo!

"Aha, tiu... kun REJM-lernejo..."

Aleksej Besĉastnov, Moskvo

1. Ĉio estis pli-malpli la sama, sed ial la aranĝo estis mirakle bona. Mi ne jam scias, kiu estis la senco de la afero por mi -- sed la espero, ke la senco aperis kaj maturiĝis, lulas mian koron. Ĝi estas, verŝajne, la plej grava por mi rezulto -- mi eĉ ne volas dume elspiri vortojn pri iuj estontaj agoj -- por ne fortimigi la sencon :)

2. Al mi plaĉas, ke rememorante la aranĝon oni tuj diros "aha, estis tiu... nu... kun rejm-lernejo". Krome, min ĝojigas rememoroj pri -- jam nekutime -- multhoraj (kaj/sed fruktodonaj) E-kursoj. Laŭvoje mi volus refoje danki ĉiun mian kursanon pro la entuziasmo kaj pacienco (kvankam la du aferoj antaŭe ŝajnis al mi iom nekunigeblaj :)

3. Fari ion ajn kun/en tiu varma teamo estis interese kaj agrable -- duoble pli agrablas la sukceso de tiu "io ajn" (temas, certe, ne nur pri TOK kaj pri Vitalik persone, kun kiu(j) mi kunpasis multan tempon, -- kaj ne nur pri Anatolo Gonĉarov -- kun kiu mi ne multe koversaciis, sed kies ĉeesto senteblis por mi kaj multe helpis. Temas preskaŭ pri ĉiu homo en la adresar-listo.

4. Pri la okazintaĵo oni rajtas uzi la vorton "etoso", sed mi dirus, ke certe evidentiĝis specife bonaj kondiĉoj por certaj specifaj bonaj trajtoj de la homoj. Nemultaj kaj certaj trajtoj de multaj homoj samtempe. Relative multaj, memkompreneble, sed valoras ankaŭ la kvalito :) Kompare kun la etoso mi povus tute ne mencii la malbonaĵojn, sed...

5. Mi finu, tamen, per iom da minusaj impresoj -- ĉefe la organizaj: dum kaj antaŭ la tendara tempo nemalmultis marĉecaj makuloj sur la organiza vojo -- tio povus esti rimarkenda kaj akuzenda, sed kulpigi la gajnon malutilas (ĉar ne eblas disŝiri la gajnon de ties cirkonstancoj). Inter sendube streĉigaj ĉirkaŭaĵoj de la tendaro mi nomus, verŝajne, nur ebrian intereson de lokanoj -- feliĉe, estis ne tiom da agoj, kiom da streĉoj kaj prizorgoj. La problemo jam iĝis kutima por niaj aranĝoj -- kaj tio respegulas ne nur distancon inter la medioj, sed ankaŭ la distanciĝon -- ni ofte similas al beboj, kiuj kaŝas sin sub litkovrilo en brulanta domo... brulanta lando... brulanta mondo.

MLM-oj el la tendaro

Aleks Kadar, Francio

Antaŭa rimarko: MLM estas mia Esperanto traduko de la angla SMS, kaj tiu mallongigo (MLG) signifas MalLOnga Mesaĝo. Jena raporto formiĝas el pluraj MLM-j, kiujn mi povintus skribi dum la aranĝo, se tie eblintus havi aliron al telefonreto por poŝtelefonoj. NN estas la MLG de la urbo Niĵni-Novgorod.

De la 28-a/07 ĝis la 7-a/08/2002 mi pasigis 10 tagojn ĉe OkSEJT-42, Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro. Kvankam tiu aranĝo al mi malpli plaĉis ol EoLA-14 en Ĉeboksaro, mi tre ŝatis multajn aferojn, elinter kiuj mi priskribos sekvajn:

Unue la kadron. La tendaro estis tre proksime de rivero Vetluga, unu horon piede de la stacidomo Vetluĵskaja, kiu situas 3 horojn for de Niĵni-Novgorodo (kiu estas 7 horojn de Moskvo per la nokta trajno). Resume la vojaĝo tre longis kaj tre daŭris, sed la ejo tre belis, kiam la vetero bonis.

Due la vesperan programon. Kiam vespere estis io programite, tio estis tre plaĉe. Estis inter alie team-ludoj, konkurso "Ek knabinoj", KGS-ludo, Ho Feliĉulo (tiu ludo en Francio nomiĝas "Kiu deziras gajni milionojn?"), Ivan Kupala kaj kostuma vespero, gitar-kantoj kaj -muziko ĉe lignofajro, konkurso de MalbelLegado... La rusajn trinkaĵojn. Vi certe pensas pri vodko. Tute ne! Bedaŭrinde aŭ ne, mi trinkis ege malmulte da vodko tie, nur la lastan tagon eblis drinki iom da. Ĝerenale dum manĝoj trinkeblis teo, "ĉaj", kiun mi ege ŝategas nun; kaj kafon, ĉokoladon, kompoton ktp.

Konatiĝi kun pluraj konatindaj homoj. Novajn Esperanto kantojn, kiujn mi tie plezure aŭdis, ekz. tiu, kiu enhavas "sonas ja ja jupi, ja ja jupi jupi ja".

La eblecon, ajna-momente bani kaj naĝi en la tut-proksima rivero, tage aŭ nokte, kiam programo ne plaĉis aŭ simple ne estis.

La gean ŝvitbanejon. Sen drinkaĵoj ĉi-foje, sed gea! Domaĝe, mi ne povis porti okulvitrojn ene. Tamen tre agrablis ŝviti, lavi kaj puriĝi tie.

La diligentecon de rusaj samideanoj. Plej ofte ili ne krokodilas. Onidire, nur unu foje krokodilis la ĉef-organizanto, kaj post tiam ekaĉis la vetero ;-)

Minusaj punktoj estas i. a. la multegaj kuloj, kiuj min atakis de la komenco; la vetero, pro kies aĉiĝo aŭguste mi malvarmumiĝis; la foje iom malriĉa taga programo; la ne-ĉeesto de diskoteko; kaj aliaj ne citindaj. Sed certe pri la du ĉefaj minusoj, ne alriproĉu la georganizintojn, ili ne kulpas!

Do, estis mia frapista raporto ;-), pri aranĝo, kiun mi tiamaniere resumus: interesa, plusa kaj minusa, varma kaj malvarma, ne okcidenteca, sed somera, Esperantista, junulara, tendara. Unuvorte: spertinda!

Tio similis la jarojn 1960-ajn...

Vladimir Samodaj, esperantisto ekde 1958 (Moskvo).

Dum la lastaj du jardekoj mi tre malofte vizitadis E-tendarojn. Kaj jen tute hazarde, ĉar subite ricevis eblecon ekhavi dusemajnan ferion mi vizitis OkSEJT-42. Ĝi devus jam esti la 44-a, tamen pro oficialaj malpermesoj en la jaroj 1970-aj du tendaroj ne okazis...

Ĉu ĝi plaĉis al mi aŭ ne plaĉis jen la demand. Mi diru sincere: plaĉis.

Kial plaĉis? Ĉar ĝi memorigis al mi la mirindan pasinton de niaj junularaj tendaroj en la jaroj 1960-70-aj. Veninte en la tendaron mi trovis, ke konas preskaŭ neniun. En ĝi estis multaj novuloj, kiuj preskaŭ ne posedas E-on. Sed estis ankaŭ multaj aliaj, kiuj posedas ĝin bonege, kiuj kreas la saman -- jam forgesatan etoson de amika atmosfero, de serioza laboro kaj ripozo, diskutoj, lekcioj, lernado lingva kaj primovada, distroj, ĉelignofajra kantado, koncertoj...

La nuna E-junularo en tute novaj kondiĉoj estas ne malpli inventema, ol estis nia generacio antaŭ 3-4 jardekoj, kaj ne malpli agrablaj personoj ĝin konsistigas. Nur unu momento estas malaprobinda la nedisciplinemo organiza. Oni perdas troan tempon pro la konstanta malfruiĝo de la planataj programeroj. Mi opinias, ke komenci necesas ĉiam je la planita horo-minuto. Se atendi malfruiĝantojn por pliarigi la partoprenantojn, oni alkutimiĝas al la penso: mi ne rapidu, ĉar egale oni komencos pli malfrue.

Iuj grumblis pri tio, ke estas en la tendaro tro da ruslingvaj programeroj. Mi diru malgrumble: kial ne? Kial ne klarigi al la novuloj ruslingve ion el niaj movadaj principoj, el nia historio kaj kulturo, por ke ili pli bone komprenu la esencon de nia sankta afero , se ili dume ne maturas aŭdi tion en E-o?

Oni grumblas ankaŭ pri tio, ke organizo de aparta junulara tendaro splitigas la koheran rusian E-movadon, ke ne sufiĉas fortoj por tendaroj apartaj. Tamen la fortoj sufiĉis. Krom tio, tiuj apartaj tendaroj havas diversajn taskojn kaj permesas al pli da personoj plonĝi en la tendaran atmosferon. Ekzemple mi ne havis tempan eblecon aperi nek en EoLA, nek en IvERO, nek en RET, sed malgraŭ la nekongruo aĝa, ĉar mi ja estas samtempulo de dinozaŭroj en junulara tendaro, mi ĝuis la bonaniman etoson en la nova generacio de esperantistoj.

Mi dankas la organizintojn kaj la partoprenintojn.

Eĉ pli serioze...

Stas Tolokoljnikov, Ivanovo.

Mi plej ŝatis REJM-lernejon -- en tiu parto, kiu interesas min: pri Esperanto en Interreto kaj Publikaj Rilatoj.

Laŭ mi, la ideo de Vitalik Malenko pri instrua tendaro ekis realiĝi jam ĉi-foje. Al mi plaĉis, ke OkSEJT estis tenda -- tiel pli gajas, kiam ne tro malvarmas.

La distra programo estis tamen malriĉa.

Por sekva fojo mi proponus eĉ pli serioze rilati al preparado -- komenci ĝin ne en majo, sed antaŭ jaro, kiel oni kutime faras organizante aranĝojn en eksterlando. Tiam ĉio estos vere bone preparita.


REJM anoncas 2 konkursojn!!!

ĈU VI VOLAS ESTI SCENARISTO DE FILMO?

Tio estas ebla afero, ĉar sekva somere, dum RET-02 okazos surbendigado de filmo en Esperanto! Iu el ni iĝos reĝisoro, tiu homo kolektos aktorojn, iu iĝos teknika redaktoro, iu -- sufloro, kostum -- -- kaj ŝminkfaranto...

Sed loko, kostumoj, aktoroj -- tute ĉio dependos de la scenaro! Kaj nun ni anoncas konkurson pri la plej interesa scenaro!

Pensu, pri kio povas esti la filmo -- ĉu pri nunaj tagoj, ĉu pri foraj tempoj? Kie okazos ĉio? Aŭ, eble, ni ludos nin mem?

Sendu al sony @ mail.icomtex.ru VIAN SCENARON! La aŭtorojn atendas FORFLUGIGAJ PREMIOJ!

Amike via,
arta sekcio de REJM

TASKO POR KREEMAJ HOMOJ

Arta sekcio de REJM ekas novan projekton -- periodaĵon, kiu enhavos verkojn de junaj esperantistoj -- versojn, prozaĵojn, disegnaĵojn, scenarojn kaj tiel plu. Sed dume nia estonta almanako ne havas nomon.

Ĉu vi havas iujn ideojn?

Sendu ilin al ni!!! La aŭtoro de la plej bona nomo ricevos premion!

La adreso estas: sony @ mail.icomtex.ru

Amike via,
arta sekcio de REJM

Niaj Agadkampoj

Post REJM-konferenco dum OkSEJT aperis multe da novaj REJM-membroj, kaj estis elektitaj kelkaj agadkampoj. Nun ĉefoj de la agadkamoj rakontos pri siaj ideoj kaj planoj:

Sonjo Ŝejnina, kunordiganto de arta sekcio (sony @ mail.icomtex.ru):

Se vi ŝatas arton, ni invitas vin al la arta sekcio de REJM! Kreado estas, verŝajne, unu el la plej interesaj aferoj en vivo. Pro tio aliĝu kaj ĝuu!

Jam aperis kelkaj ideoj. La unua estas eldonado de almanako kun kreado de junaj esperantistoj. Se vi verkas, pentras, desegnas, -- bonvolu sendi al ni viajn verkaĵojn!

La dua projekto estas surbendigado de filmo dum RET (legu anoncon supre).

Aperis ankaŭ penso pri la interurbaj koncertoj (ĉu dum iuj E-renkontiĝoj???).

Se vi havas ankoraŭ ideojn, proponojn, preton interese kunlabori -- bonvenon, geamikoj! Speciale por komunikado de arta sekcio funkcias Yahoogroups diskutgrupo (turnu vin al mi por detaloj).

Lena Maslova, agadkampo "Novaj Membroj":

Karaj gesamideanoj! "Novaj Membroj" estas nova agadkampo en REJM. Celo de ĝi estas helpi al homoj, kiuj volas realigi sin en E-agado, fari tion pere de REJM kaj por REJM.

Laŭ mi, ĝi havas 2 laborliniojn: 1. Kun membroj de REJM; 2. Kun potencialaj membroj.

En la unua laborlinio vi havas grandan teritorion por agado -- gravega afero estas kunigi REJM-anojn por ili sentu sin komforte kaj estu aktivaj. Rezulto -- homoj kreskas kaj REJM iĝas pli laborema, pli kapabla. Por tio vi povas esti aktiva mem kaj aktivigi homojn por kaj per siaj projektoj. Eblas organizi diskutklubojn, dissendi gratulojn al REJM-anoj okaze de festoj, elpensi iniciatojn kaj organizi ilin por novuloj. Bonege, se en la agadkampo aperu homo, kiu senprobleme povas uzi Interreton.

Por la dua laborlinio vi povas elekti laboron kun eks-membroj de REJM (Bonege, se ili revenos kaj aktivos!) aŭ laboron kun potencialaj membroj. Eblas trovi homojn en viaj kluboj kaj dum E-aranĝoj kaj rakonti al ili, kio estas REJM, por kiuj celoj ĝi estis kreita, kiel ĝi povas helpi al siaj membroj kaj kiel ili povas helpi al REJM.

Ĝis la fino de la 2002a jaro estas planata:
1. Verki gvidlibron por REJM-anoj
2. Kolekti homojn por la 2003 a jaro (nunajn, novajn kaj eks-membrojn).

Ĉu vi povas proponi ion interesan? Ni sufiĉe fortas por fari REJM-on pli forta kaj helpi al homojn trovi sin en ĝi. Ideoj estas bonvenaj!!!

Slava Ivanov, kunordiaganto de agadkampoj Ekstera Informado kaj Interna Informado:

Kion celas nia informado? Ĝi celas la internan publikon (esperantistaron) kaj la "eksteran" mondon -- do pro tio REJM havas du agadkampojn: pri interna informado kaj pri la ekstera. La du tipoj sufiĉe diversas:
-- ekstera informado postulas bonan regon de etna(j) lingvo(j) (enlande plej ofte bezonatas la rusa, sed funkcias nemalbone ankaŭ informado en "minoritataj" lingvoj). La informanto devas logi publikon, sed ne forpuŝi ĝin per nelertaj frazoj, politikeskaj esprimoj kaj simile.
-- interna informado postulas bonan posedon de Esperanto. Samtempe la informanto devas bone koni ĉiujn realaĵojn de E-mondo. Krome li devas esti bona "familia" verkanto -- la tekstoj devas esti varmaj kaj etosplenaj. Se temas pri aranĝoj de REJM, bezonatas loga reklama stilo.

Ne nur spertuloj estas valoraj en nia informado. Pensoj de ajna persono, bone prilaboritaj, povas iĝi bona logaĵo por la ekstera publiko aŭ substreki gravajn punktojn dum la informado interna. Ekzemple skribaj mallongaj impresoj de OkSEJT-partoprenintoj multe helpis en kompilado de
informartikoloj pri la aranĝo.

Kion ni nomas "informado"? Temas ne nur, ekz., pri gazetaj artikoloj. Vi povas identi vin kiel ano de nia agadkampo, se vi rakontas pri Esperanto al viaj geamikoj, parencoj, konatoj ktp. Vi povas mencii Esperanton en amika babilado, en retaj forumoj ktp. Certe necesas tion fari lerte kaj atente. Por akiri tian sperton ekzistas pluraj "lerniloj", kelkajn disvastigos ankaŭ ni inter niaj REJM-membroj.

Se vi almenaŭ iam revetis iĝi ĵurnalisto, realigu vian revon: iĝu ano de informa agadkampoj de REJM. Ajna via materialo povas trovi lokon en esperantlingvaj aŭ etnolingvaj informiloj. Ne preteratentu eblecojn publikigi ion en loka kaj regiona gazetaro. Verki kapablas ĉiuj. Tamen, se
vi ne kredas je viaj fortoj, vi povas peti viajn sam-REJM-anojn helpi post-glatigi vian tekston.

Ne estu avaraj egoistoj. Inventu novajn vojojn. Kreu novajn ideojn. Popularigu REJMon kaj Esperanton.

Danil Kapitonov, kunordiganto de Financa agadkampo:

Jen planoj de Financ-grupo:
1) Aktivigi [REJM-financ'] liston. Enigi tien multajn amikojn kaj volontulojn. El ili: Kapitonov D., Kozlov A., Vihrov K., Lisina A., Sudakova A., Panina Je., Ĵuravljova JE., Grigorjevskaja N.
2) Kontribui al pli rapida registrigho de la organizo por posta verkado de projektoj.
3) Varbadi patronojn kaj sponsorojn.
4) Ellabori kotizsistemon.
5) Eki laboron por aperigo diverscelajn fondusojn (OkSEJT, Evoluo, Helpo al novaj grupoj).
6) Envivigi sistemon de Aŭkcioj dum E-aranĝoj por monricevo.
7) Pripensi aliujn monakirad-eblecojn.
8) Elekti kasiston
9) Ellabori libron "Financa Politiko"

Nun plej unua tasko estas kunlaborigi homojn, eki la financgrupon. Kaj tiam ni kune laboros por efektivigo de la plano. Viaj ideoj/proponoj?

Aleksanr Blinov, respondeculo pri agadkampo Instruado:

Prioritate:
1. varbi gejunulojn por instruado de Esperanto (dum la jaro), kreante kun tiuj laborteamon aŭ komisionon pri instraudo (dum la jaro);
2. establi retan (kaj eventuale ĉeestan) kurseton pri bazaj prinicpoj de lingva instruado (dum aŭtuno);
3. kunlabore kun la semianria laborgrupo okazigi seminarion pri instruado;
4. informi junajn instruistojn pri novaj metodlibroj por instruado (dum la jaro);
5. zorgi pri la instruado dum OkSEJT.

Vitalik Malenko, respondeculo pri agadkampoj Amasaj aranĝoj, Seminarioj, Kluba laboro; kunordiganto de REJM:

Karaj amikoj!

Mi ŝatas prezenti miajn ideojn ligitajn kun 3 agadkampoj de REJM: Amasaj aranĝoj, Aktivul-Trejn-Seminarioj (ATS) kaj Kluba laboro, kiujn mi nun ĉefas; plus iom pri planoj ligitaj kun REJM ĝeberale.

Amasaj aranĝoj

Inter kelkaj amasaj aranĝoj de la jaroj 2002-2003 -- nome REK, EolA, OkSEJT, RET -- REJM intencas ĉeforganizi OkSEJT-on kaj kunlabori pri la junulara programo de RET. Certe ni ankaŭ ŝatus helpi pri EoLA, sed dume ne vidas realajn eblecojn tion fari (krom informajn).

Jam ni komencis labori pri OkSEJT. La koncepton ni priskribis en la lasta numero de REJM-info. En septembro ni pridiskutas lokon kaj datojn kaj en oktobro parolos pri instruado (ĉefa linio de la aranĝo). Ni strebos inviti komencantojn de eksterlando (plus bonvenigos eksterlandajn esperantistojn). Certe la tendaro estos ne tradicia.

Pli proksime al vintro ni ekos laboron pri RET. Dum TERO (Tatara Esperanto-Renkontiĝo, novembro 2002) ni pridiskutos interesojn de junularo kaj apogante je tiuj scioj provos jam ellabori kelkajn programerojn.

Ajnaj proponoj bonvenas. Bonvolu memori, ke por OkSEJT bezonatos instruistoj plus organizantoj. Via helpo estas bonvena!

ATS

Por la sekva jaro estas planataj minimume du seminarioj por aktivuloj: unu por instruistoj (februare) kaj unu por ontaj organizantoj de OkSEJT-RET (maje). Estas tre grave por ni, ke OkSEJT-43 estu sukcesa. Kaj sukcesa ĝi estos, se sukcesos instruado, aperos novaj esperantistoj. Pro tio ni multe da atento donos al nivelo de instruado. Por tio servos ATS por instruistoj, kiun ni organizos en la Februaro (en oportuna tempo). Kaj por homoj, kiuj pretas ogranizi OkSEJT kaj helporganizi RET ni faros specialan seminarion en la komenco de majo. Tie ni detale pridiskutos programon de OkSEJT kaj niajn programerojn de la RET.

Certe vi povas helpi organizi ambaŭ ATS-ojn. Denove bonvenas volontuloj!

Kluba laboro

Unu el la plej gravaj taskoj de REJM estas plifortigi laboron de lokaj kluboj kaj anoj. Kaj la tasko-ĉi estas plej malfacila. En la planoj estas komuna (kun Aleksej Kuznecov) laboro pri speciala dissendo por klubgvidantoj kun pretaj materialoj por interesaj kunvenoj. Nun ni esploras Esperantujon por ekscii, kie povas esti bezonata tiu helpo. Sed tempoj ŝanĝiĝas kaj ni devas per aliaj okuloj rigardi al la kluba laboro, ol ni (oni) rigardis 20 jarojn antaŭe.

Kaj la ĉefan taskon de ĉi-jara komitato mi vidas jenan: fari ĉiun REJManon aktiva esperantisto. Mi ŝatus, ke ĉiu juna esperantisto komprenu celojn de Esperanto, trovu por ĝi ĝustan lokon en sia vivo. Plus, mi ŝatus, ke Esperanto montru sian internacian signifon. Kaj tio eblos, se ni sukcesos pli aktive kunlabori kun diversaj eksterlandaj E-organizoj, se eksterlandanoj venos al niaj aranĝoj. Kaj se ni tamen decidos organizi IJK-on, tio ankaŭ estus serizoa ŝtupo por evoluo de Esperanto en nia lando kaj en Junulara E-mondo.

Dum OkSEJT al REJM post sukcesa pasigo de ekzamenoj aliĝis multe da novaj membroj. Multajn interesas demandoj: Kio estas REJM? Ĉu iu formala organizo? Ĉu estas seriozaj pridiskutindaj demandoj? Ĉu ĉiujara konferenco? Eble, ĉio tio estas vero, sed se pli ĝenerale diri, REJM estas ni ĉiuj

Kaj REJMa agado estas ĝuste tio, kion faras ni.

Jen kion REJManoj diras pri siaj planoj en REJMa aktivado:

Uljana Ŝmarova, Kostroma: Mi ŝatas simple propagandi Esperanton ĉie. Ankaŭ min allogas instruado. Mi jam provis gvidi paroligajn E-kursojn kaj kursojn por komencantoj en nia Kostroma klubo, kaj volas daŭre aktivi tiudirekte.

Polina Vasilejko (Dolĉa), Niĵnij Novgorod: Mi volas verki Esperanto-kantojn kaj elpensi E-ludojn. Mi povas fari ion pri prilaborado de muziko por E-muzikaĵoj.

Sergej Tureckij, Novoĉeboksarsk: Mi povas helpi pri realigado de projektoj en labordirektoj de REJM. Mi jam pretas kunlabori en arta sekcio. Mi povas helpi pri teknika parto en organizado de io. Simple proponu al mi!

Anja Mustafina, Ĉeboksari: Min interesas instruado. Mi ŝatus ekscii pri diversaj metodoj de lingvoinstruado, kaj en estonto okupiĝi pri ellaborado de novaj instruteknikoj. Arto ankaŭ tre allogas min. Se estos tiu surbendigado de filmo dum sekva RET, mi volus aktori tie.

Aleksandr Gerasimov (Tigro), Niĵnij Novgorod: Mi ŝatus labori en du direktoj: lingva instruado kaj eksteraj rilatoj. Ekzemple, mi proponus pli intense allogi eksterlandanojn al niaj aranĝoj -- provi tiel kontakti ilin, ke ili ekvolu veni.

Maŝa Ĵukolina, Ivanovo: Mi volus pere de Esperanto instrui aŭ ion organizi ligitan kun filozofio, historio kaj kominikado -- mi pensas, tiuj kampoj estas interesaj al multaj homoj. Ekzemple, nun ni realigas la projekton "HIERAŬ" -- tio estos historia E-renkontiĝo fare de nia klubo (atendu plian informon baldaŭ!). Kaj mi ŝatus okupiĝi ankaŭ pri io arta.


Elvivaj Eseetoj

Ŝerce:

Kiel tradukiĝas "Vojkovskaja" en Esperanto?
Oleg Izjumenko (oleg326756 @ yandex.ru)

Mi kaj mia koramikino parolas nur en Esperanto inter ni. Iam ni interkonsentis renkontiĝi la sekvan tagon ĉe la metrostacio "Vojkovskaja". Vespere akompaninte ŝin hejmen kaj dezirante certiĝi pri niaj morgaŭaj planoj mi diris: Do, kara, ni revidos unu la alian morgaŭ ĉe "Savjolovskaja" je la 14a, ĉu? (mi evidente misdiris la nomon de la metrostacio).
Ŝi miris kaj respondis: Ĉu vere ĉe "Savjolovskaja"? Ĉu ne "Vojkovskaja"?
Mi, konsciiĝinte pri mia eraro, provis ŝerci: Sed en Esperanto "Vojkovskaja" tradukiĝas kiel "Savjolovskaja", vi povas kontroli la vortaron!

Ni ĉiam portas Esperanto-rusajn vortarojn kun ni kaj, kvankam la ŝerco estis tute stulta, ŝi malfermis sian saketon kaj elprenis la vortaron. Mi ege miris kaj tuj diris ke mi ja ŝercis! Poste ni longe ridegis pri tio, sed mi estis ĝoja scii ke ŝi kredas al mi eĉ kiam temas pri la plej nekredeblaj aferoj.

Pli serioze:

Ĉe historiaĵo
Slava Ivanov (slavik @ ikso.net), m. 35537

Hieraŭ en Rusia Nacia Biblioteko (Peterburgo) mi tenis en la manoj kaj foliumis lernolibron de Esperanto, eldonitan en la 1930-a jaro (aŭtoro E. K. Drezen). La libro plaĉis al mi, transdonis bonan etoson de socialisma entuziasmo... sed subite ie ĉe vortkunmeto "Sennacieca Asocio Tutmonda" min kaptis estimego al la libro.

Mi ne plu povis vidi libron antaŭ mi, sed vidis pecon de historio. Kies manoj tuŝis la libron en la komenco de la 30-aj? Kiom da homoj la libro alkondukis al mallibero? Kie ĝi pasigis la Sieĝon? Kiam ĝi denove iĝis mendebla?..

Leviĝu, en mizer' dronanta
Sklavar' malsata de la ter'!
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l'liber'...

(kanto el tiu lernolibro)


REJM-info estas informilo de Rusia Esperantista Junulara Movado
La papera versio aperas kiel rubriko de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo), abonebla ĉe REU.
La papera versio povas ne plene koincidi kun la elektronika.
Pri apero de REJM-info ĉe Abonu.com zorgas Sl. Ivanov (slavik @ ikso.net).


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu