| Informa Kanalo Abonu.Com |
Slavik IVANOV, REJM-komitatano (Peterburgo)
La 4an de aŭgusto en la centro de Kostroma kunvenis kelkdek ĉarmaj gejunuloj. Per sia nekutima konduto ili stumbligis lokajn huliganojn, kiuj sidiĝis en ombro apude kaj nervoze fumis. Tiuj kelkdek estis la partoprenontoj de OkSEJT-43, instrutendaro de REJM. Je tagmezo ni plenŝtopis buson per niaj korpoj, tendoj kaj sakoj, kaj la maŝino portis nin al tendarejo.
La tendarejo evidentiĝis bela loko sur bordo de Volga. Laŭ beleco eblas ĝin kompari kun la OkSEJTejo lastjara (ĉe Vetluga), sed la ĉi-jara tendarejo estis multe pli oportuna. Ni havis arbarplaceton ĉe la bordo kun ŝtupareto al la river-rando (estis eble 3 metroj de la nivelo de laàà akvo ĝis la nivelo de la tendarejo), sur la arbarplaceto estis T-forma tablo kun benkoj kaj bona tegmento, dudek metrojn for de la tablo estis fajrejo kun ligna benko ĉirkaŭ ĝi. Du lavejoj sur proksimaj arbaroj. Ligna necesejo iom for. Akvo en puto de la proksima bazejo. Ĉio estis ege oportuna.
Apud la tendarejo estis kvardoma bazejo, fakte sav-punkto de Ministerio pri Ekstremaj Okazaĵoj, kies estro (amiko de nia Ljoŝa Kuznecov) multe helpis nin. Ni kuiris per lignofajro, kiun ni aranĝis en la bazejo, uzante lignon de la bazejo. Ni prenis akvon el ilia puto kaj banis en ilia bazejo. Ĉiuj nemultaj laborantoj de la savpunkto estis tre ĝentilaj kaj favoraj al ni. La ĉirkaŭaĵo de la savpunkto estas arbareto, bone apartiĝinta de dense loĝata ĉirkaŭaĵo - do ankaŭ la kutimaj problemetoj pri lokanoj forestis.
Partopreni OkSEJTon venis homoj el 4 landoj (Hungario - 1, Pollando - 2, Usono - 1, Rusio - ĉiuj ceteraj 49), plejparto de rusianoj estis el Kostroma, Ivanovo, Ĉebokaro kaj Moskvo. Plej mirigis venintoj el foraj Barnaul, Jakutsk, Tjumenjo kaj Tomsk. Pli ol duono de la tendaranoj estis startuloj en la lingvo.
En la unua tago okazis registriĝo kaj tre vigliga rolludo gvide de Roman Ĉerjomin (Ivanovo). Laŭ la ludo ni iĝis reprezentantoj de kvar planedoj (Verda, Ruĝa, Ora kaj Blua), kiuj kunvenis en kosma stacio por solvi kune diversajn problemojn. Estis multe da intrigo en la ludo, sed ĉio finiĝis per venko de bono kaj amikeco. Post la ludo ni jam bone konis unu la alian.
Sekvatage komenciĝis lernado. Ĉiuj homoj estis disdividitaj je tri niveloj: startuloj (ilin prenis Blazio Vaha, nia hungara instruisto), "komencintoj" (kiujn prenis Oksana Burkina) kaj parolantoj (kies grupon kunordigis Lena Melnikova). Fakte la parolantoj ne lernis - ili ludis diversajn ludojn, babilis, diskutis pri la programo kaj pri politiko - do praktikis la lingvon.
Esperanto-kursoj okupis po 3-5 "astronomiajn" horojn[1] ĉiutage (kutime kun pli granda parto matene kaj malpli granda vespere). Krom tio okazis kelkaj lingvaj ludoj, prelegoj kaj kantado ĉe lignofajro (kaj ne nur). Persone por mi estis aparta ĝuo hazarde aŭdi Esperanto-paroladon el ies tendo, kie junulo-progresanto instruis al du knabinoj-komencantoj. Tio eble elvokas rideton, sed ja ankaŭ signifas, ke homoj kunvenis celkonscie kaj fakte ĉiam lernis Esperanton - eĉ kiam estis libera tempo por sidi en tendo.
Krom la disdivido laŭ lingva nivelo, ĉiuj partoprenantoj trovis sin en unu el kvar teamoj, signitaj per literoj de la greka alfabeto. Poste ili mem engrupe elpensis por si originalajn nomojn. Necesas agnoski, ke la teama (aŭ "grupa") laboro en OkSEJT-43 preskaŭ fiaskis - pro ĉiam malbona vetero kaj pro la banejo, kiu ĉiam delogis po 2-3 homojn el ĉiu grupo. Sed tio ne vere gravas: gravas, ke oni ne neglektis lecionojn de Esperanto. Grupa laboro kiel konatiga ilo ne estis vere bezonata - ja 50 homoj ankaŭ sen ĝi bone interkonatiĝis. Kaj la plej grava parto de grupa laboro - kuirado kaj liverado de akvo - funkciis tute bone. La ĝeneralaj konkludoj miaj: estu malpli da grupa laboro en malgrandaj renkontiĝoj; estu pli grandaj grupoj (ol 8-10 pers.), ĉar ĉiam troviĝas 2-3 fuŝuloj, kiuj ie vagas kaj rompas la kolektivan laboron.
Preskaŭ ĉiutage, kiam permesis vetero, ni organizis ĉefajrumadon. Ĝi estis (antaŭvideble) tre populara - tre bona loko por instrui Esperanton (la fiksideo de la organizantoj, ĉu ne?) Do, ni provis ĥore kanti Esperanto-kantojn (ankaŭ sen gitaro de temp' al tempo). Nesubtaksebla estas ĉi-rilate partopreno de Lena Melnikova, kiu estis la sola gitarludanto kun bona scio de Esperanto kaj E-folkloro. Ege mankis malgrandaj kantaretoj (ho jes, nia fuŝo de organizado), sed eĉ pli bone - oni reskribis vortojn tage al siaj notlibroj!
Jes, mankis kantaretoj, sed tamen (malsimile de la unua nia tenda OkSEJT pasintjare) ni organizis malgrandan libran servon, en kiu aĉeteblis E-rusaj Bokarjov-vortaroj, la ruslingva libro de Al. Melnikov, "Faktoj" de N. Gudskov (nur 1 ekzemplero, fakte) kaj "Gerda Malaeris". Per "Gerda Malaeris" ni ankaŭ premiis elstarajn lernantojn. Ho, ankaŭ aĉeteblis insignoj Ö REJM devus produkti similajn, ĉar la insignoj kun simpla surskribo "Mi amas Esperanto-n" furoris.
Interalie, en la loko bonege funkciis poŝtelefonoj Ö ĉar ja estas populara ripoztereno ne tro for de Kostroma. Tio tre helpis, kiam ni ununokte vokis "raidan helon" por knabino, kiu ricevis vundon de herakleo. Ankaŭ helpis, kiam ni serĉis du knabinojn el Jakutsk, kiuj ne povis trovi nian tendaron, Ö Aljona kaj Sofja Ö 6 homoj iris tra kampoj, vilaĝoj kaj arbaretoj, pridemandis lokanojn kaj tenis konstantan informfluon kun Moskvo kaj Kostroma. Fakte, tre oportune (ĉu homoj el MTS pagos al mi pro reklamo en "REJM-info"?) J
Do, ĝis noktomezo kutime estis Esperanto-instruado (laŭ la neskribita leĝo de OkSEJToj oni ne kantas en la rusa ĉe lignofajro ĝis noktomezo). Sed ne mankis ankaŭ tradiciaj ludoj ("Mi veturos al la Nordo kaj prenos...", "MDN", "Rekte aŭ Kruce" kaj similaj). Se paroli pri ludoj, mi plej ŝatis "Mafion", kiun nu ludis en Esperanto kun la tria nivelo (parolantoj), dum apude sidis aliaj du niveloj kaj lernis novajn vortojn. Estas ege interese ludi "Mafion" en Esperanto Ö invitu iam du-tri eksterlandanojn kaj provu!
Alian tre interesan (espereble por ĉiuj) sugestis al mi Andreo Penjkov. Fakte mi jam spektis ĝin antaŭe - iam dum StRIGo en Vladimir, dum prelego pri familiaj konfliktoj, Etulina faris eksperimenton pri transiro de klaĉoj: ĉeno da homoj transdonis rakonton unu al la alia ĝis fine la rakonto jam estis nerekonebla. Do, ni refaris tion en OkSEJT kun amuza teksto pri "Esperanta princo Knaĥoĥŝveŭpsceg" (reala rolulo de usona verkisto David Jordan). Sed poste ni modifis la ludon laŭ propono de nia usonano Dejv Koffin. La unua persono aŭdis rakonton en la rusa, li rakontis ĝin al la dua en Esperanto, tiu dua rerakontis al la tria en la angla ktp. kun la franca kaj la germana ankaŭ envolvitaj. Estis tre amuza eksperimento, fine de kiu la kerno de la rakonto tamen restis.
Krom kursoj, kantado kaj ludoj okazis ankaŭ kelkaj utilaj prelegoj pri: aplikoj de Esperanto (iom ŝanĝita parto de mia iama universitata prelego), ĝenerala lingvistiko (faris Oksana Burkina, kiu postdiplome studas ĉe katedro de ĝenerala lingvistiko en la Peterburga Ŝtata Universitato), petveturado (rakontis Ikar Akimenko, kiu petveture venis al ni kun edzino Aljona el fora Barnaul), plurlingveco en la mondo kaj lingva demokratio, REJM kaj la venonta IJK. Pri la Internacia Junulara Kongreso ni havis ankaŭ diskutrondon (kiun faris ĉefe Ljoŝa Besĉastnov) Ö la generitaj ideoj restis surpapere kaj estos nepre uzitaj.
Do, mi jam iom tro longe rakontas (kvankam mi eble ne rajtus tion fari Ö kiel persono kun subjektiva imago pri la sukceso de la aranĝo). Nun mi transiru al la oficiala parto:
Nome de REJM, mi volus danki homojn, kiuj aparte gravis por la tendaro. Estas laŭ alfabeta ordo de nomoj:
- Anna Lisina, kiu montris sin bonega kasisto kaj ekonomiisto; ne laste dank' al ŝi la tendaro povis esti preskaŭ sendeficita;
- Blazio Vaha, kiu brile instruis por startuloj kaj helpis subteni la etoson per kantado, matena gimnastiko kaj konsultado;
- Jelena Serova, kiu ĉiutage vojaĝis al Kostroma kaj reen, tiel ligante nin kun la urbo; ŝi ankaŭ helpis en trovo de perdiĝintaj du knabinoj el Jakutsk (trovitaj de ŝi, fakte);
- Julija Penjkova, sen kies bonvola helpo pri kuir-kontrolo kaj manĝaĵ-aĉeto ni
verŝajne restus sen manĝaĵo;
- Koĉjo Obrazcov el Tomsk, kiu ne estis organizanto oficiale, sed fakte multe helpis dum la tendaro pri la distra programo kaj pri plibonigo de onia Esperanto;
- Helena Melnikova, kiu kunordigis la trian instrunivelon (parolantoj) kaj estis nia ĉefkantisto ĉe lignofajroj;
- Ljoŝa Kuznecov, kiu antaŭorganizis ĉion en Kostroma kaj trovis bonegan tendarejon; li ankaŭ bonvolis uzi sian poŝtelefonon, kiel kunordigan en Kostroma;
- Oksana Burkina, kiu gvidis la duan nivelon (por komencintoj) kaj evidentiĝis bona instruisto de Esperanto; krome, Oksana multe helpis vigligi la etoson kaj aktivigi la partoprenantojn;
- Roman Ĉerjomin, profesia psikiatro el Ivanovo, kiu fakte sole faris pli ol duonon de distra programo (plej elstaris la rolludo), organizis ĉiutagan psikologian programeron por firmigi la akiritajn sciojn de la lernantoj;
- Slavik Ivanov (ho, estas mi, fakte), kiu faris OkSEJT-paĝaron en Interreto, antaŭorganizis rete, kunordigis ĉion en la tendaro mem;
- Vitalij Malenko, kiu estis la iniciinto de la afero en REJM, antaŭorganizis rete kaj ĉeforganizis en la tendaro dum du ĝiaj lastaj tagoj.
Ni dankas ankaŭ ĉiujn lernantojn, eksterlandajn gastojn kaj ĉiujn, kiuj kredis je sukceso de nia aranĝo.
[1] (lingve) Mi konscie uzas akuzativon post "po" kaj mi scias, ke ne estas firma regulo pri tio kaj ke oni diskutas plu.
Karaj legantoj! Se vi volus, ke instrutendaro OkSEJT okazus sekvajare antaŭ IJK, skribu al ni: rejm(ĉe)tejo(punkto)org.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |