| Informa Kanalo Abonu.Com |
REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) Adreso: str. Dugina, 17-62, 140180, Ĵukovskij, Moskva regiono. Retpoŝto: rejm@tejo.org Ret-paĝaro: www.tejo.org/rejm Retaj diskutgrupoj: rejm@yahoogroups.com (por ĉiuj), nur-rejm@yahoogroups.com (nur por membroj kaj patronoj). Ĉefa informilo: "REJM-info" kadre de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo). (Ĉi-suba dokumento estas liberstila priskribo, sed ne vere oficiala dokumento). == Aliĝo kaj REJM-ekzameno == REJM estas junulara organizo kaj en ĝi povas membri nur homoj ĝis 30 jarojn aĝaj (inkluzive). REJM estas esperantista organizo -- pro tio ĉiuj ĝiaj membroj devas certagrade scii la internacian lingvon -- Esperanton. Ĉiu novaliĝanto devas aŭ pruvi sian lingvan kompetencon dum speciala REJM-ekzameno, aŭ havi du REJManojn, kiuj povas atesti por la persono. La dua varianto kutime estas elektata, kiam persono evidente bone parolas en Esperanto, sed simple antaŭe ne membris en REJM. REJM-ekzameno sekvas postulojn de A-nivela ĈALK-ekzameno kaj povas okazi en skriba aŭ buŝa formo (dum amasaj aranĝoj plej ofte en formo de testoj). Devas esti ne malpli ol du ekzamenantoj, unu el kiuj nepre estas REJMano kaj la dua estas aŭ REJMano aŭ ĈALK-ekzameniĝinto. Ajn-nivela ekzameno de ĈALK estas akceptata de REJM kiel konvena ekzameno pri lingvoposedo. == Kotizoj == Membroj de REJM devas pagi jarkotizon. Ekde la jaro 2003 la kotizperiodo daŭras strikte de la 1a de januaro ĝis la 31a de decembro. La kotizo por 2004 estas 200 RUR (inkluzive jarabonon de Rusia Esperanto-Gazeto) por rusianoj kaj loĝantoj de aliaj KSŜ-landoj. La kotizo por aliaj kategorioj de eksterlandanoj estas 15 EUR. Ĝis la 1a de marto 2004 validas rabatita aliĝkotizo: 170 RUR. En specialaj okazoj (mankego de mono, ebleco legi REGon aliloke) la kotizo povas ne inkluzivi abonon por REGo kaj tiam egali 100 RUR (ĝis la 1a de marto 70 RUR). La politiko de REJM tamen estas, ke ĉiu membro havu eblecon legi ĉiun numeron de REGo. REJM havas ankaŭ patronan kotizon por dezirantoj subteni la organizon (kaj ankaŭ ekhavi rajton partopreni en ĝia vivo). La minimuma patrona kotizo estas 400 RUR. En la jaro 2003 REJM eksperimentis pri "promespago": eblis aliĝi al REJM nur promesinte pagi vian kotizon. Eksperimento alportis sufiĉe interesajn rezultojn, sed en la jaro 2004 "promespago" ne plu ekzistas. == Strukturo kaj agadkampoj == La strukturo de la organizo estas tre simpla: komitato kaj agadkampoj. Unu membro povas ani en kelkaj aroj samtempe. REJMon estras komitato (5 membroj), inter kiuj unu estas la kunordiganto. Ekde OkSEJT-42 en la komitato estas Vitalik Malenko (kunordiganto), Slavik Ivanov, Danil Kapitonov, Lena Maslova kaj Sonja Ŝejnina. Reelektoj de la komitato okazos dum IJK-2004 -- tie estas antaŭvidata kvorumo. Agadkampoj estas libervolaj unuiĝoj de REJManoj. Ĉiu REJMano ĉe sia aliĝo devas elekti almenaŭ unu agadkampon por membri en ĝi. Nuntempe la listo de la kampoj estas: Instruado, Interna Informado, Esktera Informado, Amasaj Aranĝoj, Arto, Financoj, Novaj Membroj, Kluba Laboro kaj speciala kampo Aktivul-Trejnaj Seminarioj (ATS). Aktivul-Trejnaj Seminarioj estas la ĉefa fonto de freŝaj agantoj por REJM. Ĉiujare pasas kutime de unu ĝis tri ATS pri diversaj temoj. Dank' al ATS en 2002a, ekz., aperis organiza teamo de tiujara OkSEJT. == Aranĝoj == Ĉiujare REJM okazigas OkSEJTon, kunlabore kun REU organizas EoLAn kaj krom tio zorgas pri Aktivul-Trejnaj Seminarioj. Ekde la jaro 2002 OkSEJT iĝis plejparte aŭ plene tenda aranĝo kun instruado de Esperanto kiel ĉefa celo. Nur kvar kategorioj de homoj povas partopreni la tendaron: komencantoj kaj startuloj; organizantoj (zorgas pri teknikaj kaj organizaj aferoj); instruistoj (estas ege bonvenaj); eksterlandanoj (prefere tute ne parolantaj en la rusa -- por krei "lingvan fonon"). Rusiaj esperantistoj-ripozemuloj prefere elektu aliajn amasajn aranĝojn, se ili ne pretas aktive partopreni organizadon/instruadon kaj obei la lingvan disciplinon. En la jaro 2003 OkSEJT-43 okazis en regiono de Kostroma inter la 4a kaj 12a de aŭgusto. Somere de la jaro 2004 REJM okazigas apud Kovrov Internacian Junularan Kongreson. Antaŭ la Kongreso okazos instrua OkSEJT-44. Ĉiuj esperantistoj estas petataj proponi kontribuojn kaj kunlaboron.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |