Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ Saluton TEJO aktuale! KIO? TEJO aktuale (TA) estas reta novaĵletero de TEJO. Ĝi malaperis dum la pasintaj monatoj, sed nun ni ŝatus ĝin revivigi. Per TA ni ĉiujn 2 semajnojn koncize raportas pri novajhoj el nia asocio: renkontiĝoj, konkursoj, publikaĵoj. POR KIU? Ĉu vi ŝatus esti informita pri kio okazas en la Eo-mondo, sed ne volas aboni 20 dissendlistojn? Por vi estas TA! Por aboniĝi al TA: simple iru al http://www.tejo.org/tejo-aktuale/ Bonan legadon! Gregor Hinker prezidanto de TEJO 1. Serĉata: TA-redaktoro Ni serĉas redaktoron por TEJO aktuale! Ŝli * estu bone informita pri kio okazas en la mondo kaj precipe en TEJO. * pretu kompili la retan novaĵleteron ĉiujn 2 semajnojn. Tio *ne* estas elstare komplika kaj *ne* postulas 5 jarojn da informatikaj studoj... Se vi pretus aktive partopreni en la informa laboro de TEJO, bv. skribi al: tejo-aktuale@tejo.org 2. Nova estraro de TEJO Dum la pasinta Internacio Seminario en Würzburg, Germanio, estis la elekto de la nova estraro de TEJO. Pliaj informojn pri la nun estraro vi povas trovi en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/estraro 3. Membro statistiko 2007 En la jaro 2007 TEJO havis 394 individuajn kaj 3888 aligitajn membrojn. Pliajn detajlojn vi povas trovi en la retpaĝo: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=284 4. (Re)membriĝu! Membriĝi aŭ remembriĝi en TEJO estas facile per la reto. Vidu en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/membrigho 5. Komitaneco B por 2008-2010 Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2008 ĝis la 31-a de majo 2010. Pliaj informojn en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/node/645 6. IJK 2008 en Sombathely, Hungario La Bamba, nokta vivo, amuziĝo sed ankaŭ kunsidoj, prelegoj, trejnadoj kaj laborgrupoj. Ĉio okazas dum unu vigla semajno, spertinda por ĉiu juna esperantisto! La IJK estas la plej granda junulara esperanto-aranĝo kaj okazos ĉiujare en alia lando organizita de niaj landaj sekcioj kaj lokaj aktivuloj kunlabore kun TEJO. La sekva IJK okazos en Szombathely inter la 26a de Julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 (tuj post la UK en Rotterdamo). Pliaj informojn en la retpaĝo: http://www.tejo.org/ijk 7. Fonduso Partoprenu IJK Ni ĝojas anonci ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Pliaj informojn en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/node/694 8. IJK 2009 en Liberec, Ĉeĥio La estraro de TEJO decidis ke plezuran taskon de organizado de IJK en 2009 havas la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, kaj IJK 2009 okazos en urbo Liberec, Ĉeĥio. 9. Pasporta Servo mendebla La Pasporta Servo 2008 nun estas mendebla ĉe la Libroservoj. Por pliaj informoj vidu en la retpaĝo: http://www.tejo.org/eo/node/682 10. Esperantaj libroj senpage elŝutebla Projekto Gutemberg estas usona iniciato, kiu disponigas tute senpage librojn por elŝutado en pluraj lingvoj. Unu el la lingvoj disponeblaj estas Esperanto. Musklaku la ligilon kaj aliru al 126 libroj en Esperanto por senpaga elŝutado: http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com