Informa Kanalo Abonu.Com

1. Nova estraro / PEJ-kunveno en Lodzo, Polando, la 20-a ĝis 24-a de aŭgusto 2008
Kiel vi certe scias maje okazis kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum ĝi inter alie estis elektita nova estraro de nia organizo. Tamen jam nun ni volas inviti vin al nia sekva renkontiĝo, kiu okazos inter la 20-a kaj 24-a de aŭgusto 2008, kadre de la 31-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Łódź (Lodz). La Kongreson PEJ-membroj rajtas partopreni senpage. Pli detalaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/761

2. TEJO aktuale: 200-numeriĝa konkurso
La venonta numero de TEJO aktuale estos la 200a! Por festi tion, TEJO lotumos du el la novaj TEJO-T-ĉemizoj: unu inter la jamaj abonantoj, la alian inter tiuj kiuj ekabonos. Por abonigi viajn amikojn donu al ili la instrukciojn videblajn piede de ĉiu numero, aŭ vizitigu al ili la paĝon http://www.abonu.com/catalog/info.tejo . La lotumado okazos iam post la dissendo de la 200a numero.

3. Kion vi opinias pri TEJO aktuale?
Do, kion vi, kara leganto, opinias pri TEJO Aktuale? La redaktoro bonvenigas viajn komentojn, sugestojn kaj plendojn! tejo-aktuale-red@tejo.org. Kaj ne forgesu pri la TA-retejo http://www.tejo.org/tejo-aktuale. Kaj, kiel ĉiam, la redaktoro tre atendas viajn kontribuojn!

4. 15-jariĝis organiza e-movado en Irano (15.07.2008)
15a de julio estas datreveno de fondiĝo de IREJO (Irana Esperantista Junulara
Organizo) kaj fakte komenco de organiza movado en Irano. Kvankam e-movado en
Irano havas longan historion (ekzemple, unua UEA-delegito ekde 1912), pro
multaj kialoj organiza movado komenciĝis post longa prokrasto. Pliaj informoj: http://www.irejo.org

5. Partoprenu "Flugiloj de Malfacila Vento" dum IJK en Hungario!
Tradicie dum IJK! Denove la trejnseminario Flugiloj de Malfacila Vento invitas ĉiujn junajn instuantojn kaj instruemulojn de Esperanto! La trejneminario okazos enkadre de IJK en la urbo Szombathely (Hungario), kiu pasos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. La trejnseminario (8 studunuoj po 1,5 horoj) konsistos el 2 temaj partoj: la metodika kaj la gramatika. La metodika parto enhavos la sekvajn teoriajn temojn: instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de leciono; lerniloj. Dum la praktika
parto bezonatos prezenti instruadon de lecion-fragmento. En la gramatika parto estos traktataj - teorie kaj praktike - malfacilaĵoj de la Esperanta gramatiko. Pliaj informoj: http://www.tejo.org/eo/node/763

6. BEJO havas novan estraron!
Okaze en la Brazila Esperantista Junulara Kongreso (Sekcio de la Brazila Kongreso de Esperanto), en asembleo, elektiĝis nova estraro por BEJO. La estraro konsistas je: Prezidanto: Leandro Moreira, el Fortaleza-CE (gajninto de la konkurso "Partoprenu IJK-n", LKK-ano de BKE 2008, studanto pri Psikologio); Sekretario: Felipe Queiroz, el Florianopolis-SC (prezidanto de BEJO dum 2006-2008, Komitatano A de TEJO, studanto pri Geografio); Kasisto: Rafael Lins, el Salvador-BA (kreinto de la reto de reprezentantoj de
BEJO, studanto pri Historio). Poste novaj noticoj diskoniĝos.

7. Konkurso Partoprenu IJK-n -- la gajnantoj
Ankaŭ ĉi-jare la fonduso "Partoprenu IJK-n" povis helpi al la membroj de TEJO vojaĝi al la plej bunta evento de la jaro - la IJK! La fonduso disponigis tiun ĉi fojon 1100 eŭrojn. Pro tio ke la konkurso estis plilongigita, ni ricevis lastmomente plurajn kandidatiĝojn kaj la decido ne estis facila. Post longa cerbumado estis elektitaj la gajnantoj:

Arina OSIPOVA el Rusio
Manal EL-TAYAR el Libano
Morayma MARTINEZ el Meksiko
Daniel MORENO el Meksiko

Ni gratulas ilin kaj dankas al ĉiuj kiuj kandidatiĝis. Plej ĝuan IJK-n!

8. Venontaj renkontiĝoj
Aktivula trejnado pri monpetado kaj organiza mastrumado dum IJK 2008 http://www.tejo.org/eo/node/745;
'Junulara Somera Esperanto-Kurskunveno 2008', 22a ĝis 24a de aŭgusto 2008, Daecheon, Sudkoreio http://www.tejo.org/eo/node/752;
Somera Mezeuropa Renkontiĝo (SOMERE), 1a ĝis 17a de aŭgusto 2008, Kall-Krekel, Germanio http://www.tejo.org/eo/node/748;
Invito al EKOTUR por biciklantoj kaj piedturistoj, 2008-08-23/30, Karltejn, Ĉeĥio http://www.tejo.org/eo/node/744;
ILEI-konferenco, 29 julio-5 aŭgusto 2008 , Portonovo (Benino) http://www.tejo.org/eo/node/710;
Memore al la 200-a kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro, 30-an(sabato) de Aŭgusto.2008, Seulo, Koreo http://www.tejo.org/eo/node/688;
Somera Esperanto-Studado, la 9a kaj 17a de aŭgusto en Modra-Harmónia, Slovakio http://www.tejo.org/eo/node/675;
La 3-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Ŭonbulismo, 6a ĝis 10a de Aŭgusto, Seulo, Koreio http://www.tejo.org/eo/node/660;
PLOUEZEC ESPERANTO invitas al 12aj Internaciaj Esperanto-Renkontiĝoj en Pluezek, Bretonio, Francio, 16a ĝis la 23a de Aŭgusto http://www.tejo.org/eo/node/615;
10a MIRO en Duga Resa, Kroatio, 2a - 8a de aŭgusto 2008 http://www.tejo.org/eo/node/602

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon