Informa Kanalo Abonu.Com

Forte ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero!

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 7


Hodiaŭ legu:
En ombro de florantaj junuloj (artikoleto pri fama franca verkisto Marsel Proust [Prust]
 

En ombro de florantaj junuloj

   "Snobo estas ne tiu, kiu ŝatas snobojn, sed tiu, kiu ne povas vidi dukinon sen trovi ŝin ĉarma; homoseksualulo estas ne tiu, kiu ŝatas homoseksualulojn, sed tiu, kiu vidinte afrikan pafiston volus fari lin sia amiko". La granda ekzorcisto de amo, imago kaj tempo - Marselo Proust [Prust] - estis snobo kaj homoseksualulo. Li estis la unua inter la verkistoj de la 20-a jarcento, kiu malkaŝe ekparolis en siaj verkoj pri samseksa amo. Tamen, timante la ĉiesan malestimon, Proust zorge kaŝadis siajn seksumajn preferojn, kaj la samseksajn emociojn de la herooj de la romano "Serĉante la forperditan tempon" li priskribadis kun toksa moko, dediĉante la plej bonajn paĝojn al la priskribo de malsamseksa amo. Tamen, li mem ĉe tio disŝiriĝadis pro la amo al junuloj.

   Donacu al mi vian amon
   Sed komence estis la amo al la patrino. Ŝajnis, la funiklo, kuniganta ĵusnaskitan Marselon kun la patrina sino neniam estis disŝirita. "Kion vi volas donace al la Novjar-festo?" - demandis Marselon la patrino. Al tio li respondadis: "Donacu al mi vian amon". Kiam Marselo iĝis adolta, ĉi tiu ligo ricevis pli inĝenian karakteron. Loĝante kun la patrino en la sama domo, konstante komunikiĝante kun ŝi, li ĉiutage sendis al ŝi el la kabineto leterojn, en kiuj li dividis kun ŝi la impresojn pri la tagaj okazaĵoj. Lia patrino estis judino, kaj de ŝi li heredis grandegajn ardajn okulojn kaj ankaŭ konatecon kun riĉaj francaj familioj. La patro - franco, katoliko, kuracisto, estris la katedron de higieno. Estis en la vivo de Marselo ankaŭ la avino, kies sindonemo al la nepo estis ne malpli granda ol la patrinaj amo kaj karesemo.
   Kareso, rafineco, komforto, per kiuj Marselo estis ĉirkaŭvolvita ekde la infaneco kvazaŭ per silka kovrilo, kontribuis al tio, ke en la adolta vivo li trafis al turmenta dependeco de aliaj. Li, same kiel en la infaneco, bezonis protekton kaj kareson de la ĉirkaŭuloj. La malsano de Proust - li suferis pro astmo ekde 9 jaroj - nur plifortigis la neceson pri la prizorgado. La medicinistoj opinias, ke astmo aperas ĉe la infanoj aŭ pro manko de atento flanke de plenkreskuloj, aŭ pro ĝia troabundo, kio ja okazis ĉe Proust.

   Ĝojo de memmasturbo.
   La malsano estis turmento kaj samtempe "graco, proksimiganta, - kiel verkis Proust, - al realeco de tio, kio estas trans morto". Preskaŭ samtempe kun astmo Proust-on kaptis ankoraŭ unu malfeliĉo - memmasturbo. Ĉar tiutempe memmasturbo apartenis al "seriozaj malsanoj", Proust estis certa, ke li estas malsana. Li eĉ konfesis al la amikoj, ke ne scias, pro kio mortos - ĉu pro astmo aŭ pro memmasturbo. Ekde 12 jaroj, sin ŝlosinte en la necesejo de la gepatra domo, Marselo lasadis sin al dolĉa ĝojo de fingrumado. Ĉe tiu okupo lin foje trafis la patro - kaj, kiel vera medicinisto, ne punis la filon, sed nur rekomendis al li sin deteni de tiu hobio almenaŭ por kelkaj tagoj.
   Naiva konsilo de la patro-kuracisto, kompreneble, nenion rezultigis. Tiam la patro, por delogi Marselon de la malutila kutimo, donis al li monon por viziti bordelon, sed ĉio fiaskis. 10 frankoj, kiujn donis la patro al Marselo por tiu higiena proceduro estis malŝparitaj vane. Pro emocio Marselo frakasis pispoton, kaj pro la sama kialo li nenion sukcesis. Poste, en adolta vivo li estos ofta vizitanto de la bordelo, sed lin tie priservados ne junulinoj, sed junuloj.

   Konfesoj de la juna liceano.
   La astmoatakoj kaj anima senekvilibreco ne malhelpis al Marselo eniri la liceon Kondorse kaj sukcese ĝin fini. La kompanoj de Marselo, alte taksante liajn literaturajn kapablojn, tamen rilatis al li suspekteme. Proust ŝajnis al ili tre delikatsenta kaj sincera. Al sia samklasano Raul Versini li konfesis, ke foje iu pli aĝa knabo perfortis lin, kaj ĉe tio per ne nura forto, pri kio li neniom bedaŭras. Tamen, eblas, ke tio estis nur bildeto el tiuj fantastaj vizioj, kiuj aperadis en la kapo de Proust dum liaj memmasturboj.
   Al Ĵan Bizet [Bize], la filo de la fama komponisto, Marselo skribos: "Mi tre bezonas vian amikecon... Mia sola konsolo estas ami kaj esti amata". Kaj en la letero al la kuzo Ĵan Daniel Galevi Proust estas eĉ pli malkaŝa: "Ekzistas junaj homoj, kiuj amas aliajn knabojn, ĉiam volas vidi ilin (kiel mi - Bizet-on), ploras kaj suferas fore de ili. Ili volas nenion krom kisadi ilin kaj sidi sur iliaj genuoj. Ili ŝatas ilian korpon, karesas perokule, nomas ilin "karulo" kaj "mia anĝelo", skribas al ili pasiajn leterojn, sed pro nenio en la mondo okupiĝus pri sodomiado. Tamen ofte la amo ilin pasiigas, kaj ili kune masturbas. Sed ne priridu ilin. Finfine, ili ja estas interamantoj. Kaj mi ne scias, kial ilia amo ne estas respektinda".

   Arkianĝelo kun orkideo en butontruo.
   En juneco Marselo estis eksterordinare bela - precipe okulfrapis liaj varmegaj, kvazaŭ braĝo, okuloj. La amikoj nomadis lin arkianĝelo. Bela, komplimentema, en frako kun orkideo en butontruo, Marselo furoris en salonoj de la plej famaj virinoj de Parizo. Ĉi tie li konatiĝis pli proksime kun tiuj, kiuj poste servis kiel prototipoj de liaj herooj.
   Jen ekzemple, barono de Ŝarlju estas pentrita de arda adoranto de lakeoj, fiakristoj kaj liftistoj barono Doazan, kaj de la unua dando de Parizo princo Rober de Monteskje, kiu forkondukis de Doazan la junan kaj pasiplenan argentinanon Gabriel-on Itturi-n. (Kion la barono neniam al li pardonis.) Kaj tiu, kaj alia ne estus kontraŭ amrilato kun Proust, sed al li, same, kiel al ili, plaĉis nur junuloj. Por komplezi al la princo, Proust konatigis lin kun 19-jara belulo pianisto Leon Delafoss, kiu tre baldaŭ fariĝis intim-amiko de la princo. Kio koncernas Marselon kaj liajn am-aventurojn, do li estis ekstreme singarda, timante traŭmatizi la patrinon kaj kaŭzi malkontenton de la mondumo, kiu tiutempe signifis por li tre multon.
   En 1894 Marselo interproksimiĝas kun la komponisto Rejnald An, judo, naskiĝinta en Venezuelo. Ĉi tiu am-historio - kun pasio, ĵaluzo, kvereloj, malpaciĝoj, kunaj vojaĝoj - daŭris du jarojn. Baldaŭ An-on anstataŭis Lusjen Daudet [Dode], la filo de la verkisto Alfonso Daudet. 17-jara Lusjen estis ekzemplo de tipa homoseksualulo: buklita, pomadita, ŝminkita, kun virinecaj manieroj kaj mince pepa voĉo. Sed se paroli pri Proust, ĉe la tuta lia sibariteco, li havis volforton kaj karakteron. Ekzemple, en 1896 li publikigis la rakontaron "Plezuroj kaj tagoj". Unu literatura kritikisto, ankaŭ homoseksualulo interalie, verkis la recenzon pri la rakontaro. Acide uzante la fakton, ke Marselo sukcesis ricevi la prefacon de Anatolo France [Frans] (komento 1), la kritikisto spritis, ke por la sekva libro Proust ricevos la prefacon de Alfonso Daudet, kiu ne povos rifuzi al la filo. La aludo estis tro evidenta. Proust defiis la literaturiston al duelo. Ĉio pasis sen tragikaj konsekvencoj: la malamikoj ĝentile interŝanĝis je pafoj aeren. Sed sian dignon Proust sukcesis defendi.

   La turo el korkarbo
   Baldaŭ la monduma nenionfarado finiĝis. En 1903 Marselo perdis la patron, post du jaroj - la patrinon. Li malfacile travivas ilian forpason, precipe - la morton de la patrino. Sed kune kun la forperdo Proust akiras ankaŭ liberon - liberon vivi kaj fari kion li volas. Kaj la malsano, kiu ĉiam apudas - donacas al Marselo solecon. El tiuj soleco kaj malsano naskiĝas la libro - la plej superba libro en la mondo: "Serĉante la forperditan tempon". Proust alkutimiĝas al literaturo same, kiel kelkaj - al religio. De nun vera Marselo vivos per la pasinteco, eligante el ĝi la faktojn kaj epizodojn de sia romano, kaj la nuno transformiĝos por li nur al necesa malvereco.
   En 1906 Proust transloĝiĝas al la bulvardo Osman en la domon 102, kie li ordonas tapeti la murojn de la ĉambro per korko, por ke bruo kaj tumulto de la vivo ne malhelpu al lia maldistra laboro. La amikoj nomas lin "suno de meznokto", ĉar la tutan nokton, ĉirkaŭita de notlibroj, kajeroj por rimarkoj, sennombraj fotoj, li kuŝas en la lito kaj verkas, kaj tage - dormas. En lia ĉambro estas sufoke, kaj super lia lito ŝvebas nubeto de aromaĵoj...
   La forpaso de la gepatroj liberigis Proust-on ankaŭ de la timo, ke ili divenos pri liaj seksumadaj inklinoj. Ekde tiu tempo en lia hejmo konstante loĝas junaj amorantoj, kiujn li prezentas al la amikoj kiel la sekretariojn. En 1907 Marselo, kiu havis aŭton (tiutempe - rafinita luksaĵo), sin provizis per juna kaj bela ŝoforo - 19-jara Alfredo Agostinelli, naskita en Monako. Post ioma tempo Agostinelli foriros de Marselo, sed en 1912 li denove proponos siajn servojn. Sed tiutempe la verkisto havis jam alian ŝoforon, tial Proust donas al Alfredo la postenon de sekretario. Alfredo ekloĝis ĉe Proust kune kun sia amorantino Anno, kiun li prezentis kiel la edzinon, kaj komencis reskribi la manskribaĵon de "Direkte al Svano". La ĉeesto de Anno neniom konfuzas Agostinelli-n nek Proust-on. Karesoj de la juna belulo trafas kaj la amorantinon, kaj la mastron. Proust superŝutas Alfredon per karaj donacoj, kaj kiam Agostinelli ekdeziris lerni pilotadon, Marselo, tamen malvolante tion, aĉetis al li aeroplanon. En 1914-a jaro Alfredo ekmovis sin al la sudo de Francio kaj eniris la aviad-lernejon. Farante sian duan flugon li pereis super Mediteraneo, trafinte la historion kiel pioniro de aer-katastrofoj.
   Por Proust lia pereo estis grandega tragedio, kaj la esploristoj de la kreaĵoj de la verkisto trovis ebla aserti, ke tiuj implikitaj interrilatoj, kiujn travivas en lia libro la heroo kaj Albertino, unuafoje aperintaj en la romano "En ombro de florantaj junulinoj", - estas respeguliĝo de malfacila am-dramo, kiun Proust travivis kun Alberto.

   Rat-bataloj por ricevo de orgasmo
   Nelonge antaŭ la pereo de Agostinelli Proust konatiĝis kun entreprenema Alber de Kjuzia. Li estis bretono, kiu adoleske venis al Parizo por servi al pola princo Konstanteno Radzivilla, konata pro sia inklino al viroj. Poste Alber ŝanĝis ankoraŭ kelke da mastroj, kaj poste fondis en Parizo la unuan bordelon por homoseksualuloj - Otel' Marinji. Proust ne nur subtenis ĝin permone, sed ankaŭ mem fariĝis ĉiamulo de ĉi institucio. Plie, la heredintan de la gepatroj malnovan meblaron li vendis al tiu bordelo. Ŝajnis, Proust-on plezurigas vidi, kiel sur la familiaj kanapoj kaj litetoj en la plej malkaŝaj pozoj transkapiĝas gajaj knaboj kaj adoltaj viroj. Foje Proust alportadis ĉi tien la familiajn albumojn kaj kun junaj vizitantoj rigardis la fotojn de mondumaj amikinoj de la patrino. En ĉio ĉi estas iu malfruiĝinta venĝo por tiu timo de senmaskigo, kiu turmentis lin dum ĉiuj jaroj de vivado kun la gepatroj...
   Veninte al la hotelo kaj elektinte la knabon, Proust iris supren al la ĉambro. La knabo-prostituito, suprenirinte al Proust, trovadis la verkiston jam kuŝanta en la lito, ĉirkaŭvolvita per littuko ĝis la mentono. La knabo senvestiĝadis ĝisnude, kaj, starante kontraŭ Proust, memmasturbis. Proust faris la samon, sed sub la littuko. Kiam ĉio finiĝis, la knabo foriradis eĉ ne tuŝinte Proust-on. Se Marselo ne sukcesis atingi deziratan orgasmon, li postulis, ke oni alportu al li du kaĝojn kun ratoj, ne nutritaj dum kelkaj tagoj. Oni metis la kaĝojn sur la liton de Proust pord-al-porde, malfermadis ilin, kaj la ratoj kruelege ĵetadis sin unu kontraŭ la alian. La spektado de la batalo helpadis al Proust atingi deziratan orgasmon.

   Vetkurado kun la morto
   En 1919 Marselo perdis sian loĝejon en la bulvardo Osman - la lastan fragilan ligon kun la familia pasinteco. Lia onklino senaverte vendis la domon kaj la nova posedanto decidis elloĝigi la luantojn. Proust aranĝis sin en mizera meblita loĝejeto, memoriganta ĉelon de verkisto-mistikulo. Ĉi tien li metis la restaĵojn de la aĵoj el la gepatra domo - tapiŝojn, lustrojn, servicojn, librojn...
   La mastrumadon de Proust gvidis la juna bela virino Selesta Albare. Li tiel alkutimiĝis al ŝiaj servoj, ke eĉ komencis dikti al ŝi iujn fragmentojn el la libro. Sin nutris Marselo preskaŭ senescepte per kafo kun lakto. Kuiri en la ĉambro estis malpermesite, ĉar eĉ la plej malforta odoro kaŭzis al li astmoatakon. Apud lia lito troviĝis bambua tableto, sur kiu ĉiam staris arĝenta pleto kun la botelo de "Evian", tilia dekoktaĵo kaj kandelo, kiu devis bruli tage-nokte, por ke li povu bruligi siajn pulvorojn por inhaloj. Alumetoj estis malpermesataj pro la sulfura odoro. Selesta neniam enlitiĝis pli frue, ol je la sepa matene, ĉar Proust, laboranta la tutan nokton, postulis, ke al lia sonorado oni revoku tuj. Matene li manĝis veronalon (komento 2) kaj dormis ĝis la tria posttagmeze. Kelkiam li pligrandigadis la dozon kaj dormis 2-3 tagojn sinsekve.
   Proust ĉiam pli kaj pli malofte eliradis el la domo, sed fojfoje oni ankoraŭ povis lin renkonti vespermanĝanta en la hotelo "Ric" en halo kun malŝaltita lumo, ĉirkaŭitan de kelneroj. Unu el liaj samtempuloj skribis: "Mi ekvidis la homon grandan, obezan, kun alte levitaj ŝultroj, tegitan per longa palto. Li ne demetis ĝin, kvazaŭ malsanulo, timanta malvarmumon. Afekciis lia neordinara vizaĝo: blueta karno de trokuŝinta ĉasaĵo, grandaj okuloj de egiptia dancistino - kaviĝintaj, ĉirkaŭitaj de larĝaj ombroj; la haroj rektaj, nigraj, malbone kaj antaŭlonge tonditaj; la lipharoj malzorgitaj, nigraj. Malgraŭ la lipharoj, li similis al sesdekjara juda virino kun spuroj de iama beleco. Juna kaj olda, malsana kaj virineca..."
   Ŝajnis, Proust vivis jam ne en tiu ĉi mondo, sed en tiu, kiun li kreis mem. Li estis zorgita nur pri korekturoj de sia libro, en kiujn li faris korektojn inter la sufok-atakoj. Tiu laboro estis vetkurado kun la morto. La lastaĵo, kiun li diktis al Selesta nelonge antaŭ sia forpaso, estis la linioj, dediĉitaj al la morto de l' verkisto Bergot: "Oni enterigos lin, sed la tutan nokton post la sepulto liaj libroj en prilumitaj vitrinoj, dismetitaj po tri en-vice, maldormos kvazaŭ anĝeloj kun diskondukitaj flugiloj kaj servos kiel la simbolo de resurekto al tiu, kiu ne plu vivas".
   Sur la mortkuŝejo al Proust oni ne povis atribui pli ol 30 jarojn. Ŝajnis, la tempo, kiun li bridis en sia romano, ne aŭdacis tuŝi tiun eternan adoleskanton.



       La aŭtoro - Vladimir Kotiĥov
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2002)



 

       Komentoj:

  • 1) Anatolo France [Frans] - franca verkisto, Nobel-premiito (1921)
  • 2) Veronalo - speco de dormigilo


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6
 

Atendu la sekvan numeron post 2-3 semajnoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu