Informa Kanalo Abonu.Com

Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo murmurado penetras mistera...

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 8


Hodiaŭ legu:
Daniil Ĥarms: 32 dentoj kaj 8 fingroj. (artikoleto pri sufiĉe fama rusa verkisto Daniil Ĥarms
 

Daniil Ĥarms: 32 dentoj kaj 8 fingroj.

   Vivis-loĝis en la mondo Ĥarms. Aŭ Ĉarms. Aŭ Ŝardam. Aŭ, eble, eĉ Dandan. Karl Ivanoviĉ Ŝusterling. Ivan Toropiŝkin. Vivis iam la oldul' de malgranda kresko. Rufohara homo, kiu nenion havis. Pulĥirej D.Ĥ. Harmonius. Kolpakov. Do kiu vivis? La kompatinda Leningrada (komento 1) domadministranto preskaŭ freneziĝis, ĉiutage vidante sur la pordo de tiu stranga loĝanto novan informtabuleton. Kaj tio - en "gajaj" tridekaj jaroj, kiam necesis koni ĉiujn loĝantojn kaj regule pri ĉiuj raporti. La domadmininstranto kaj petis, kaj skandalis - ĉio vana. Nu kaj do bonas. Ne pri tio temas. Sed temas pri...

   Do ni interkonsentu: ekde 1905 ĝis 1925 en Sankt-Peterburgo, en Carskoje Selo (komento 2), en Ĉevolgio (komento 3), en Leningrado loĝis Daniil Juvaĉev. Kaj ekde 1924 ĝis 1941 en Leningrado, strato Nadeĵdinskaja 11, loĝejo 8, loĝis jam Daniil Ĥarms. Kaj ili estis esence du diversaj homoj, kun diversaj sortoj, tamen, aspekte, certe, li estis la sola - alta, malgracia, plumpe vestita, "pumpilo kun ĉapo"; kaj ankaŭ la pasporto, kiun oni forprenis de li ĉe aresto, estis sola - de Daniil Ivanoviĉ Juvaĉev.

   Ĉarms
   Li naskiĝis en bonega, estimata de la tuta Peterburgo familio. Liaj patrino kaj onklino estis famaj pedagogoj. La unua aranĝis la sortojn de la virinoj, lasintaj prizonojn, la dua direktoris en la fama Mariina gimnazio en Carskoje Selo. La patro, iama narodovolano (komento 4), iama maristo, kompilisto de mar-itineroj por Oĥotska kaj Japana maroj, okupiĝis pri religia ĵurnalistiko kaj korespondadis kun Lev Tolstoj (kometo 5). Pasiginte pro "Narodnaja vola" (komento 4) ioman tempon en prizono kaj en Saĥalin (komento 6), Ivan Juvaĉev konkludis, ke en tiu ĉi vivo necesas "pli frue ol ĉiuj vekiĝi kaj plej malsupre klinsaluti". Kaj pri tio li penadis nun konvinki la ĉirkaŭulojn.
   Malgranda Daĉjo perceptis la direktivon malbone. Li estis petolemulo, bubo kaj elpensemulo. Tial estis decidite sendi la knabon al Germana lernejo de sankta Petro - Peterŝule, kiu famis pro sia fera, vere germana disciplino. Tamen Daniil persistis eĉ ĉi tie. Li alportadis al la lernoĉambro trumpeton kaj ruzis ludi ĝin dum leciono. Li serioze konvinkadis la instruiston ne ofendi la "orfon" kaj ne atrubui al li "duon" (komento 7), al li, kompatinda, kiu loĝas sub ŝtuparo "dank' al ies karitato". Kaj al la samklasanoj li sekrete komunikis, ke lia patrino tamen vivas, sed vere loĝas sub ŝtuparo, nenien elirante.
   Serĉante inspiron, li "por esti pli proksima al la ĉielo", grimpis sur la arbon en la lerneja korto kaj longe tie sidis, ion skribante en la libreton. Do Peterŝule kun ĉiaj siaj tradicioj ne sukcesis venki Daĉjon. Tial li finis la studadon jam en Carskoje Selo, ĉe la onklino - en tiama Mariina gimnazio. La onklino amis Daĉjon profunde kaj sincere, patronis lin kaj ĉiaspece helpadis.
   La neveto tiam (estis la jaro 1922) jam fumis el kurba pipeto, frapis frapdancon laŭ NEPaj kantoj (komento 8), kiujn li mem tradukis al la germana, intencis edziĝi al baletistino kaj verkis versaĵojn, kiujn (terurige por la bonkora onklino) senĝene legis en ĉiuj oficialaj lernejaj aranĝoj. La versoj sonis proksimume tiel: Zadam po zadam za dam (netradukebla kalemburo - "mi batos kontraŭ pugojn pro virinoj"). Siajn unuajn verkojn Daniil Juvaĉev subskribadis "D. Ch", kio signifis "Daniil Ĉarms". "Por verki tiajn versojn, - asertis li, - necesas surgrimpi la ŝrankon kaj ekrigardi la ĉambron desupre. Tiam oni ĉion ekvidos alimaniere".
   Sed Ĉarms li estis dumnelonge.
   Ĉarms kaj Ĥarms. Ŝajne - kia bagatelo, nur ludo, nur pseŭdonimoj, kaj la diferenco - nur unu litero... Charm (angl.) - ĉarmo, fascino. Harm (angl.) - malutilo, damaĝo. Kial li forĵetis la literon? "Dum vi estos Ĥarms, vin ĉiam persekutos mizero", - diris al li tiam la sagaca patro.
   En 1925 li definitive fariĝis Ĥarms. Juneco kaj facileco de l' estado finiĝis.

   Frua Ĥarms
   La nova homo ĉion havis nova, eĉ la loĝejon en la strato Nadeĵdinskaja, kien transloĝiĝis la familio. Komenciĝis nova vivo - bohemia kaj poetika. Al tio ege helpis forpelo el elektroteknika faklernejo, kie Daniil Juvaĉev trastudis unu jaron. Oni lin forpelis, laŭ liaj vortoj, pro malbona vizitado, neaktiveco en sociaj aranĝoj kaj pro tio, ke li ne konvenis al la klaso "fiziologie". Pro la faklernejo Ĥarms ioman tempon (eble, inercie) emociiĝis kaj eĉ preĝis, ke oni lin ne forpelu, enskribante ĉi tiujn preĝojn en la notlibreton, ofte ial en la germana lingvo kaj kun grandega kvanto da eraroj.
   Sed baldaŭ, pro la jam tre serioza okupiĝado pri literaturo, bildiĝis nova konataro. La famaj, eĉ kultaj poetoj, pentristoj, dramistoj, tradukistoj kaj muzikistoj: Klujev, Kuzjmin, Ŝvarc, Zabolockij, Maleviĉ, Marsel, Ĉukovskij, Marŝak, Poret... Ĉe la novaj famnomaj konatoj Ĥarms tute ne serĉis favoron, pli verŝajne - eĉ male. Anna Aĥmatova (komento 9), al kiu Ĥarms tre plaĉis, kun parto da ravo rememoradis: "Li diris al mi, ke geniulo devas posedi tri ecojn: klarvidivon, ordonemon kaj klarecon. Ĥlebnikov posedis klarvidivon, sed ne posedis ordonemon kaj klarecon. Mi tralegis al li "Tra l' voj' de l' tuta ter'". Li diris: jes, ordonemon vi, verŝajne, havas. Sed klareco malmultas".
   Ŝanĝiĝis ankaŭ la famili-stato de Ĥarms. Li edziĝis al la deksepjara fraŭlino kun la nomo Ester. Ester Rusakova estis fratino de la komponisto Pol Marsel (la pseŭdonimo de P.A. Rusakov), la aŭtoro de la famaj kantoj kaj romancoj ("Grenado", "Jam finparolis l' arbareto ora"). Pri Ester oni scias, ke ŝi bonege parolis la francan kaj signife malpli bone - la rusan, estis ĉarma kaj ŝategis tion, kio nun nomiĝas "amasumado". Ekaminte ŝin, Ĥarms komencis arde preĝadi pri tio, ke Dio kunigu ilin, kaj, laŭ sia kutimo, li skribis tiujn preĝojn en la libreton.
   La tiom prirevata kuniĝo okazis. Tamen, kvereloj komenciĝis preskaŭ tuj. Jam en la fino de la jaro 1925 Ĥarms skribis: "Mi tiel supozis porhazarde - se mi dum ĉi tago malpaciĝos kun Ester - do nia destino estos disiĝi. Teruro - ĝuste tiel okazis... Mia ĉarma knabinjo Ester malaperis por mi, nun mi scias tion... Ŝi tute ne kulpas, virino sama kiel aliaj virinoj, sed mi estas... tiel, iu bastardo..."
   Senlima troimagemo, profundega kaj same profunde kaŝita religiemo, kaj preskaŭ artifik-perversa superstiĉemo estis imanentaj al Ĥarms ĉiam. Kaj krome - konstanta atendado de tragedio. Eĉ kiam ĉio estis tute nemalbona, li skribis: "La tuta mia vivo pasos en terura malriĉeco... bone mi vivos poste, eble, se mi ĝisvivos 35-40 jarojn". Li ne ĝisvivis eĉ 37.

   La lasta en la familio
   Ĥarms panike timis hundojn kaj ne povis toleri infanojn. Kaj pri la lasta afero li eĉ fieris: "Oni parolas pri ili, ke ili estas ĉastaj. Sed mi opinias, ke ili, eble, ĉastas, sed estas tamen dolorige abomenaj, precipe, kiam ili dancas. Mi ĉiam foriras de tie, kie estas infanoj".
   "Kaj al li tio eĉ konvenis, - skribis Jevgenij Ŝvarc (komento 10). - Tio difinis iun econ de lia internaĵo. Li, certe, estis la lasta en la familio. Post li la idaro estus jam tute timinda. Jen kial eĉ alies infanoj lin timigis".
   Li vere estis la lasta en la familio de poetoj. Kaj jam pro tio li estis kondamnita. Ĥarms komencis de "trosaĝado" (komento 11), de studado fonetikon de la lingvo, de provoj organizi son-vicon tiel, ke la sono mem ekposedu sencon, ke "la sono fariĝu nocio". Tiel li daŭrigis tion, pri kio la tutan vivon okupiĝis la granda Velimir Ĥlebnikov. Verdire, Ĥarms estis la plej bona daŭriganto de liaj tradicioj. La demando estas nur - kiu tion bezonis en Sovetia Rusio en la fino de 20-aj jaroj?
   De "trosaĝado" Ĥarms transiris al OBERIU (Unuiĝo de Reala Arto). Fakte li estis la patro-fondinto de tiu movado. OBERIU per sia kreado penis disvastigi kaj profundigi la sencon de nocioj, "purigi ilin de la ĉiutaga ŝelo". "Ni estas kreantoj ne nur de la poetika lingvo, sed ankaŭ la kreantoj de la nova sentado de vivo kaj ĝiaj aĵoj", - estis skribita en la deklaracio de OBERIUanoj. Oni povas imagi, kiel en GPU (komento 12) oni ĝojis al apero de la "novaj kreantoj". Tamen, dume oni ne tuŝis Ĥarms-on kaj eĉ permesadis elpaŝadi, surscenigi "Elizaveta Bam"-on, "Mia patrino superŝutitas de horloĝoj"-on, permesadis al li esti publikigata en porinfanaj revuoj "Ĉiĵ" ("Fringelo") kaj "Joĵ" ("Erinaco"). Dume oni nur observis: atente, kun bonkora stalina okulfermeto.
   La kreado kadre de OBERIU estis por Ĥarms la plej ĉefa. Kaj sola enspezo tiutempe estis honorarioj de porinfanaj revuoj. Kaj ekde 1927 ĝis 1930 Ĥarms, verkante porinfanajn versaĵojn nure por enspezado, fariĝas unu el la plej bonaj porinfanaj poetoj. "Mensogulo", "Ivan Toropiŝkin", "Ivan Ivaniĉ Samovar", "Ludo", "Miliono", "Gajaj fringeloj" - ĉio estis verkita dum tiuj ĉi jaroj.
   Ĥarms ŝercis, gajis, aranĝadis muzik-poeziajn vesperojn. Sed la aŭguritaj de la patro plagoj jam ekproksimiĝis al la sono de lia nomo, ĉiam pli kaj pli laŭta. Sub la impetego de la proleta ideologio pereis OBERIU. Kaj en 1928 Ĥarms disiĝis kun Ester. Nun, same arde, kiel antaŭ tri jaroj, li petegis dion, jam pri la malo. "Ester alportas malfeliĉon... - skribis li. - Kien malaperis OBERIU? Ĉio perdiĝis apenaŭ Ester eniris en min. Ekde tiam mi ĉesis verki dignanivele kaj nur kaptadis plagojn de diversaj flankoj... Ester estas fremda al mi, kiel racia saĝo... Ŝi malhelpas al mi pri ĉio kaj iritas min. Kiel mi povas obteni divorcon? Ho, se ŝi ĉesus min ami... Dio, helpu! Faru, ke dum sekva semajno Ester lasu min".
   Eble, lastfoje la ĉielo ekaŭdis lian preĝon.

   La ĉambro de Ĥarms
   Al tiu tempo Ĥarms jam fariĝis granda figuro. Pri li cirkulis legendoj, en lian ĉambron en Nadeĵdinskaja revis trafi ĉiuj pli-malpli kulturaj leningradanoj. Kaj ne nur por sabataj vesperoj, kiam kolektiĝis la plej bonaj pentristoj, poetoj kaj muzikistoj, kie oni prezentis per harmoniumo Baĥon kaj Mozarton, kantis anglajn kaj germanajn kantetojn, legis versaĵojn. Legendo estis la ĉambro mem.
   Ĝi troviĝis en la jam komunuma loĝejo (komento 13): al Juvaĉev-oj oni alloĝigis aliulojn kaj krom la fratino kun ŝia familio kaj krom maljuna frato de Ĥarms ĉi tie loĝis tute fremdaj homoj. Trans la muro de la ĉambro de Ĥarms konstante ĝemis kaj lamentis iu maljunulino... Dum kelka tempo la tuta ĉambro estis ĉirkaŭskribita per aforismoj, el kiuj al ĉiu memorfiksiĝis ial la sola: "Ni ne estas kukoj". Poste Ĥarms likvidis la aforismojn. Al la muro estis alpinglita ĉela folieto kun "Listo de la homoj, precipe estimataj en la domo". En la listo estis nomitaj: Gogolo, Prutkov, Baĥo, Glinka, Gamsun. Sur la najleto pendis arĝenta poŝhorloĝo. Sub ĝi estis algluita la surskribo: "Ĉi tiu horloĝo havas superlogikan signifon". Krome sur la muroj pendis la portreto de Ĥarms, pentrita de Mansurov, malnova litografo, prezentanta lipharan kolonelon, kaj senobjekta bildo de Maleviĉa stilo (komento 14), nigro kaj ruĝo, pri kiu Ĥarms diris, ke ĝi esprimas la esencon de la vivo. Inter la fenestroj staris la fama harmoniumo. Sur la tablo - lampo kun rondforma lumŝirmilo el blanka papero. La lumŝirmilo estis pripentrita kaj kolorigita de Ĥarms. Tie estis prezentita io simila al procesio - ĉiuj amikoj kaj konatoj de Ĥarms kun la edzinoj aŭ virinoj, kaj en la centro - la alta, ĝibiĝinta figuro de Ĥarms mem, maljuna, morna kaj seniluziiĝinta. Apude - eta figuro de lia edzino. Ili elegie vagis, ĉirkaŭitaj de amikoj. Ĥarms diris, ke li estos tia, kiam li ĉesos atendi la miraklon.
   Kio koncernas la verkistojn samtempajn al Ĥarms, agnoskitajn kaj prikaresitajn fondintojn de socialisma realismo, pri ili Ĥarms jam en 1929 skribis en la notlibro: "Mi ne scias pli hontindan publikon, ol la verkista Unuiĝo".

   Kolekto de Ĥarms
   Tra la loĝejo Ĥarms ŝatis vagadi nuda. Enpensiĝinte, li ofte aliradis al la fenestroj. La maljunulino, kiu loĝis transe, kaptadis la momenton kaj tuj vokis milicon. La delegacio, konsistanta el distrikt-milicano, domadministranto kaj kortisto eniradis al Ĥarms kaj aranĝadis al li veran skoldegon. Eble, pro tio aperis senmorta verko pri maljunulinoj, elfalantaj el fenestro; kaj kortisto, domadministranto kaj milicano estis konstantaj herooj de la rakontoj de Ĥarms.
   Makabraj figuroj kun krudaj muzeloj ĉiam pli ofte aperadis en la vivo de Ĥarms kaj de liaj amikoj, plenigante per si ĉiam pli multe da spaco kaj elpremante for ĝojan perceptadon de la vivo, de kiu komenciĝis la kreado. Jam vastege oni disbatadis, hont-signis, arestis, deportis kaj pafmortigadis. Sed Ĥarms ne cedis. Li vestadis sin elegante, laŭ eksterlanda maniero - bulĉapo kaj kruringoj - kaj fumadis kurban pipon. Li en publik-lokoj kisadis virinajn manetojn. Li vete prezentadis fantastan trampon kaj vagis en vestaĉoj tra Nevskij-avenuo (komento 15). Li portadis en la poŝo monoklon-globon, aspektantan kiel protruda okulo, kaj, se interparolo kun, ekzemple, domadministranto fariĝis por Ĥarms teda, li per nerimarkebla manmovo enigis tiun teruran artefaritan okulon.
   - Mia telefonnumero, - diris Ĥarms, - estas tute simpla. 32-08. Estas facile memorfiksi: tridek du dentoj kaj ok fingroj.
   Krome li kolektadis "monstrojn kaj naturajn pensantojn". Almozulojn kun punĉenoj kaj apogbastonoj, malicajn frenezajn maljunulinojn, sovaĝiĝintajn naturfilozofojn. La kolekton Ĥarms konstante plenigadis, iel mirinde selektante necesajn homojn el popolamaso.

   Matura Ĥarms
   La tolero de la sovetia reĝimo disŝiriĝis en 1932. Post kelkaj mokaj recenzoj al liaj elpaŝoj kaj liaj porinfanaj kreaĵoj Ĥarms estis arestita. Tion sekvis nelonga enprizonado kaj ekzilo el "modele komunisma" Leningrado al Kursk.
   Tamen, dank' al enmiksiĝo de famnomaj amikoj la ekzilo daŭris nelonge. Sed aresto kaj prizono rompis Ĥarms-on. Ŝanĝiĝis lia perceptado de la mondo. Kaj eĉ surgrimpinte ŝrankon li ne povis revenigi la jam iaman ĝojon pri la vivo, la restaĵojn de la amo al Ester, ludoj, gajaj versaĵoj kaj kalkulversaĵoj.
   "Mi estas malgranda birdeto, enfluginta al kaĝo kun grandaj kaj malagrablaj birdoj".
   Ĥarms komencas serioze okupiĝi pri prozo, versaĵoj el sub lia plumo aperas ĉiam pli kaj pli malofte, kaj se eĉ aperas, do - neniel gajaj. "Timiga morto", "Mi ĉion abomenas", "Morto de sovaĝa batalanto"... Ili temas pri tio, ke "... ĉio pereis. La mondo paliĝas. Steloj falas de l' ĉielo...", "ĉiuhore kolero kaj avideco de homoj kaptas nin en sian obskuran rondon...", "homoj rekta-vice malaperas en siaj tomboj".
   Ne pli gaja estas ankaŭ la prozo. La herooj de la rakontoj de tiu ĉi tempo nur tion faras, ke mokas unu la alian, unu la alian humiligas, batas per pugnoj, per piedoj, per kukumoj kaj falsa dentaro, deŝiras manojn, piedojn, kapojn, murdas, duonfaldas kaj forĵetas malvivulojn kiel rubaĵon, vomas kaj konstante falas, kuŝiĝante preter la litoj... Nu, kaj certe la kortisto, aliranta ĉiam pli kaj pli proksimen. "Kaj la kortisto kun nigraj lipharoj staras apud pordego kaj gratas per la malpuraj manoj sub la malpura ĉapelo sian nukon", "La kortisto... envolvadis la korpon de malvivulo en multiplikan tabelon".
   En 1934 Ĥarms edziĝis duafoje. Marina Maliĉ, iama studentino de Kursoj de surscena majstreco, edziniĝis jam ne al brila dando-ekscentrikulo, sed al morna pario. Eblecoj esti publikigita fariĝis pli kaj pli malmultaj, des pli, ke gajajn versaĵojn kaj historiojn Ĥarms tiutempe jam ne verkis. Pri publikaj elpaŝoj eĉ ne temis. Oni ĉasadis Ĥarms-on plej malkaŝe. Kune kun li Marina malsatis kaj mizeris, konstante atendante kraŝon, areston. Ne elteninte la elprovojn ŝi foriris de li en junio 1938.
   "Dio mia, kio okazas! - skribis Ĥarms en la taglibro. - Mi ŝlimiĝas en mizeron... mi pereigis Marina-n! Dio, savu ŝin! Dio, savu mian malfeliĉan, karan Marina-n... Ŝi decidis eksedziniĝi. Dio, helpu fari ĉion sendolora kaj trankvila... Sendu al ŝi, Dio, pli bonan vivon, ol ŝi travivis kun mi".
   La preĝo ne atingis dion. Kiam oni arestis la edzon, Marina, mizera, turnis sin al la amikoj kun korŝiraj petoj sendi al li al prizono almenaŭ ion de ŝia nomo. Ŝi mem simple nenion havis. Ŝi loĝis prokompleze ĉe la amikinoj, transloĝiĝante de unu al la alia. Dum la dua mondmilito oni ne evakuis ŝin el Leningrado kaj ŝi vivis en la urbo preskaŭ la tutan blokadon. Mirinde ŝi restis viva kaj forveturis nur en 1943 al Pjatigorsk. Ekloĝinte en kolĥozo ŝi fariĝis kamparanino. Poste la germanoj ekposedis Kaŭkazon, Marina Maliĉ estis deportita al Potsdamo. Post la milito ŝi sukcesis trafi al Parizo, kie la tutan tiun tempon loĝis ŝia patrino. En Parizo Marina edziniĝis - al iama edzo de la patrino! - kaj transveturis al Venezuelo. Ĉu tio estas trankvila kaj sendolora vivo? Ĉu entute reala vivo?

   Kortisto
   En la jaro 1937 la revuo "Ĉiĵ" publikigis unu el la plej bonajn kreaĵojn de Ĥarms - "Eliris el la domo hom'". Post tio oni ĉesis lin publikigi. Entute.
   "Venis tempo eĉ pli terura por mi. En Detgiz (komento 16) oni ĉikanis iujn miajn versaĵojn kaj komencis min persekuti. Oni ĉesis min publikigi. Oni ne pagas al mi monon... Mi sentas, ke okazas io mistera, malica. Mi ne havas kion manĝi... Mi scias, ke al mi venis la fino".
   Ĉio, kio havis almenaŭ iun valoron: la fama harmoniumo, la arĝenta horloĝo "Pavel Bure", donacita de la patrino (tiu la sama, havanta "superlogikan signifon"), la libroj - ĉio estis forvendita. Sola kaj malsana Ĥarms komencis labori pri "Maljunulino" - sia ĉefa prozaĵo, kiu tuta, ekde la unua ĝis la lasta vorto, estis trapenetrita de malespero, psika superstreĉo, morta angoro kaj senelireco. Li finis ĝin en 1939. Ĥarms jam tiam antaŭsentis kaj aŭguris la militon.
   - Laŭ mi, restis du eventualaj postsekvoj, - diris li. - Aŭ estos milito, aŭ ni ĉiuj mortos pro favo.
   - Kial pro favo?
   - Nu, pro nia morna kaj senhela vivo ni forvelkos, kovriĝos per favo kaj mortos...
   En la fino de 1939 la reĝimo subite iom cedis: la revuo "Porinfana literaturo" publikigis la artikolon, kiu pozitive karakterizis porinfanajn kreaĵojn de Ĥarms. Preskaŭ antaŭ la morto mem li ricevis etan eblecon ekspiri plenpulme. Ĥarms verkis "La cirko Printinpram"-n, "Kio ĝi estis?"-n kaj la ŝatatan de ĉiuj "Gaja oldulo"-n: "Vivis iam la oldul' de malgranda kresko. Kaj ridadis la oldul' tute maloldeske". Eble, tio estis nur envio - Ĥarms mem perdis la kapablon juneske ridi antaŭ tre longe.
   Oni arestis lin la 23-an de Aŭgusto 1941. Por li, kompreneble, venis la kortisto kaj petis eliri por io al la korto. Ĥarms eliris - duonvestita, en pantofloj, surmetitaj sur la nudajn piedojn.
   Post jarduono li mortis en prizona malsanulejo.



       La aŭtoro - Ilja Avramenko
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Januaro 2002)



 

       Komentoj:

  • 1) Leningrado - la dua laŭ grandeco urbo de Rusio, ĝis la revolucio kaj ekde 1991 jaro nomata Sankt-Peterburgo. Dum sovetia tempo la urbo havis nomon Leningrado omaĝe al Lenino
  • 2) Carskoje Selo (cara vilaĝo) - urbeto apud Sankt-Peterburgo, kie, interalie, troviĝis la liceo, kiun siatempe finis la granda rusa poeto Puŝkino
  • 3) Ĉevolgio - regiono en Rusio, troviĝanta ĉe la rivero Volgo
  • 4) Narodovolano - ano de la movado "Narodnaja vola" (popola libero), kiu estis kontraŭreĝima
  • 5) Lev Tolstoj - granda rusa verkisto kaj religia pensanto
  • 6) Saĥalin - insulo en Oĥotska maro, tiama loko de multaj prizonojn kaj punlaborejoj
  • 7) Duo estas malbona stud-poento
  • 8) NEP (nova ekonomika politiko) - periodo en la historio de Sovetunio, kiam la registaro (por atingi ekonomian kaj industrian progreson) iom revenis al kapitalismaj elementoj en ekonomio (proks. 1921-1932 jj)
  • 9) Anna Aĥmatova - granda rusa poetino
  • 10) Jevgenij Ŝvarc - rusa verkisto kaj dramisto
  • 11) "Trosaĝado" - direkto en la rusa poezio, plej multe flegata de Velimir Ĥlebnikov, proklamanta la liberecon de la sono disde la senco - do laboranta nur kun la sonoj, sen peno iel aranĝi la sencon
  • 12) GPU - ministerio en antaŭmilita Sovetio, okupiĝanta pri trovado kaj punado de diversaj "popolmalamikoj" - homoj, kiuj per siaj konduto aŭ konvinkoj povis malutili al la reĝimo
  • 13) Komunuma loĝejo - realaĵo el Sovetiaj tempoj, kiam, penante solvi la demandon pri manko de loĝlokoj, oni enloĝigis kelkajn familiojn en unu loĝejon tiel, ke rezultiĝis kvazaŭ kelkaj apartaj ĉambroj, kies loĝantoj uzis komunajn kuirejon kaj necesejon
  • 14) Kazimir Maleviĉ - rusa pentristo, fondinto de nova branĉo de abstrakta arto - t.n. suprematismo
  • 15) Nevskij-avenuo - la centra avenuo de Sankt-Peterburgo
  • 16) Detgiz - eldonejo de porinfana literaturo


Jen la tuto!
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston:

http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos abonantoj)

Malaboni la retliston:

http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)

Arkivo:

http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)

La plej lastaj numeroj:

 
1 2 3 4 5 6 7
 

Atendu la sekvan numeron post 3-4 semajnoj!
Ĉion la plej bonan!

mevamevo@yandex.ru


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu