Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo Esperanto
Numero 10
Ĉi-numere bonvolu legi la artikolon pri unu el la plej famaj aktorinoj de USSR - Ljubovj Orlova
Ĉiela loĝantino
Ŝi estis la plej granda Stelo. Tiun famon kaj popol-admiron ricevis neniu aktoro en USSR - nek viro, nek virino. 40 jarojn ŝi brilis sur la
firmamento, malgraŭ tio, ke dum la lastaj 20 jaroj ŝi preskaŭ ne estis filmata. Teksistino kaj dommastrino, cirkistino kaj poŝtistino, aktorino kaj profesorino. Simpla kaj fora. Bonega
kantistino kaj rava dancantino. Belulin' kun platenkoloraj haroj, vespa talio kaj holivuda rideto. Heroino, la simbolo de la tempo.
Orlova-n amis ne nur la tuta sovetia popolo, sed ankaŭ ĝiaj regantoj. Stalino [Stalin] estis neindiferenta al Ljubovj Petrovna kaj patronis
ŝin, kaj samtempe - ankaŭ ŝian edzon, reĝisoron Grigorij Aleksandrov-on. Sed ankaŭ ŝerci li ĉiam inklinis. Foje dum mondum-vespero en Kremlo (komento 1), kiam Orlova aliris al Stalino saluti lin, li premis ŝian manon, brakumetis je la fama talio kaj diris: "Kia maldika vi estas! Ĉu li vin tute
ne nutras?" Orlova perplekse silentis. "Ni do pafmortigos lin" - bonkorvoĉe diris Iosif Vissarionoviĉ, rigardante starantan apude kaj rimarkeble paliĝintan
Aleksandrov-on. Stalino persone traspektadis ĉiun filmon, kie aktoris Orlova, foje eĉ dum muntado. Li ŝatis citi kelkajn replikojn parkere. La senriproĉe sovetia filmo
"Hela vojo", aperinta en 1940, ŝuldas sian nomon ĝuste al la ĉefgeneralo. Laborvariante la filmo nomiĝis "Cindrulino". Tio ne plaĉis al Stalino, kaj li per kuriero sendis al
Aleksandrov elŝiritan el lerneja kajero folieton, sur kiu permane estis rapide skribitaj kelkaj variantoj de la nomo... Tamen, tio estis nur mizera pago por tio, kio estis permesita
por la favorata de la kortumo paro.
Al Aleksandrov oni ebligis filmi kie li volis, kaj malŝpari por la filmo pli, ol al ajna alia reĝisoro. Ŝi - popola artistino, li - popola artisto kaj Heroo de
Socialisma Laborado (komento 2) plus senfina kvanto de ŝtatpremioj. Luksa moskva loĝejo, la aŭto "Bjuik", kuiristo kaj domlaborantino,
vestoĉambro... Nemultaj el sovetia intelektularo povis permesi al si tiun sibaritan vivmanieron. Kiam super la lando pendis netrabatebla "fera kurteno", Orlova kun
Aleksandrov libertempumis en Svislando, Meksiko, Italio kaj Usono. Kiam civitanoj de la "granda kaj potenca" lando ne rajtis eĉ pensi pri kontaktoj kun eksterlandanoj,
Orlova kun Aleksandrov amikis kun Pikaso [Picasso], Sartr [Sartre], Felini [Felini], Barbjus [Barbusse], kaj Ĉaplin [Chaplin]. Interalie, ĝuste Ĉarli Ĉaplin elpensis la
nomon de alia fama filmo de Aleksandrov. Foje li kun Grigorij Vasiljeviĉ fiŝkaptis ĉe Pacifiko. Aleksandrov, havanta bonegan voĉon, ekkantis: "Volgo,
Volgo, panjo mia..." Ĉaplin finaŭskultis kaj diris: "Bonega nomo por filmo "Volgo-Volgo", vi devas ĝin filmi". Aleksandrov kaj Orlova bone amikis kun Ĉaplin kaj
preskaŭ ĉiujare veturis al li al lia naskotago. Sovetia gazetaro informis, ke foje por la renkontiĝo kun Orlova Ĉaplin eĉ nuligis sian viziton al la belgia reĝino. Konsideru do -
nia ja sovetia reĝino estas pli grava...
Vere, apud Orlova la reprezentanto de ajna fama familio bezonus handikapon. Maldikaj ostoj, fajna figuro, noblaj vizaĝtrajtoj... Estas mirinde, kiel ĉe tia
aristokrata eksteraĵo ŝi povis tiel nature prezenti simplulinojn el popolo. Kaj neniu eĉ pri io konjektis. En la demandaroj en la punkto "deveno" Orlova ĉiam skribis: "el familio
de oficistoj". Verfakte tiuj "oficistoj" estis prosperantaj nobeloj, senperaj posteuloj de la favorato de imperiestrino Katerino la Dua (la Granda) Grigorij Orlov. Sed ĝuste al la
revolucio la patro de Ljubovj, Pjotr Fjodoroviĉ, pasia kartludisto, forludis la lastan bienon, kaj la familio restis preskaŭ sen groŝo. Nur dank' al tio la familio restis viva
post la revolucia teroro.
La historio de la vivo de Ljubovj Orlova ĝis la komenco de la 30-aj jaroj estas sufiĉe svaga: ion-tion ŝi lerte kaŝis, kaj alion simple ne afiŝis. Ni tuŝu,
ekzemple, la aĝon. Oficiale Ljubovj Petrovna Orlova naskiĝis la 11-an de Februaro 1902. Sed oni opinias, ke dum ĉiesa pasportigado de la 30-aj jaroj ŝi perdigis al si
kelkajn jarojn - unuj diras, ke 5; aliaj - ke 10. Ŝi preskaŭ neniam rakontis, ke prenis lecionojn pri baleto ĉe itala dancistino; pri tio, ke studante en konservatorio ŝi perlaboris kiel
pianistino en kinejoj... La samo pri la edziniĝoj. La unuan fojon ŝi edziniĝis sufiĉe frue - al "simpla homo" Andreo Berzin, kiu post la revolucio fariĝis granda gravulo en la
ministerio pri terkultivado. Li pri io ne interkonsentis kun la sampartianoj - oni arestis lin kaj ekzilis. Orlova neniam rememoradis pri li. La dua edzo estis NEPano (komento 3), germana inĝeniero-kemiisto. Kiam feliĉaj kaj ĝuigaj tempoj de NEPo komencis ŝrumpi, la kemiisto rapide komprenis, ke tio ne finiĝos
bone kaj komencis sin prepari al repatriiĝo. Subkomprenatis, kompreneble, ke lia Lunjo veturos kun li. Sed ĝuste tiam, post trijara studado de balet-arto, Orlova trafis al
Nemiroviĉ-Danĉenko (komento 4). Komence ŝi dancis en balettrupo, solaj roloj por ŝi estis ege et-probablaj. Necesas diri, ke
Nemiroviĉ-Danĉenko kreis Muzikan Teatron speciale por sia amatino Olga Baklanova. Sed ankaŭ Olga ekmalŝatis la ŝanĝojn en la politiko de la sovetia
registaro, kaj ŝi elmigris al Ameriko. Kaj Ljubovj feliĉe estis mirinde simila al Baklanova - kion tuj rimarkis la reĝisoro, sopiranta la perditan amon. Pritaksinte ŝiajn
kapablojn, li proponis al ŝi la ĉefrolon en la opereto de Ĵak Ofenbaĥ (Offenbach) "Perikola". Elektante inter la edzo kaj la kariero, Orlova finelektis
"Perikola"-n. La kemiisto forveturis al Germanio, Orlova ekfuroris en Moskvo. Spekti ŝiajn prezentojn - de la tondita knabino en antikva tuniko kun nudaj genuoj -
kolektiĝadis la tuta ĉefurba mondumo. Tie, sur la sceno de Muzika Teatro, ŝin unuafoje ekvidis Grigorij Aleksandrov.
La vera familinomo de Aleksandrov estas Mormonenko. Li komencis kiel helpanto de kostumisto kaj dekoristo en Jekaterinburga opera teatro,
poste li ekvizitis la kursojn de reĝisorado ĉe Gubnarobraz. En 1920 li forveturis al Moskvo, fariĝis aktoro de la Unua Laborista Teatro de Proletkult. La ĉefa
reĝisoro tie estis Sergio Ejzenŝtejn (komento 14). Post Ejzenŝtejn Aleksandrov transiris de teatro al kino. Fine de la
20-aj jaroj ili kune, laŭ ambigu-senca formulo de la sovetia enciklopedia kino-vortaro, "estis en eksterlanda oficvojaĝo". Verfakte ili laboris en Holivudo. El Usono Aleksandrov
revenis dando. Li portis karajn tvidajn jakojn, fumis usonajn cigaredojn, parolis per mola baritono kaj estis nekredeble plaĉa. Ĉu povis Ljubovj Petrovna ne konsenti pri lia
propono akompani ŝin hejmen? La tutan vojon li parolis pri sia revo - muzika komedio, nova noĉo en sovetia kin-arto. Sed li ne forgesis mencii ankaŭ, ke li estas edziĝinta, havas
6-jaran filon Duglaso (omaĝe al Duglas Ferbenks [Fairbanks] - komento 5). Sekvatage ili denove renkontiĝis - en naskotag-festo de la
ŝatata de Orlova Loengrin - Leonid Sobinov (komento 6), en Granda Teatro. Ekde tiu vespero startis la epoko de
Orlova-Aleksandrov.
Kritikistoj tre ŝatas kompari Ljubovj Orlova-n kun Marlen Ditriĥ [Dietrich]. Vere, iliaj vivoj en la arto estas tre similaj kaj Grigorij
Aleksandrov ludis en la sorto de Orlova preskaŭ la saman rolon kiel Fon Ŝternberg en la sorto de Ditriĥ. Antaŭ la apero de Aleksandrov
Orlova jam estis filmata en kinoj - komence en silenta filmo "Amo de Elenjo", kaj poste tuj antaŭ la filmado de Aleksandrov ŝi prezentis Gruŝenjka-n en la
filmo de Grigorij Roŝalj "Peterburga nokto" laŭ Dostojevskij. Kun Roŝalj ŝin renkontigis Faina Ranevskaja (komento
7), kun kiu ili poste renkontiĝos sur filmad-placeto nur foje, post dek tri jaroj, en la filmo "Printempo". Nemiroviĉ-Danĉenko arde kontraŭis tiun kin-karieron de sia
pint-aktorino, sed saĝa Ranevskaja konsilis al Lunjo "sendi lin al la diabloj aŭ, eble, eĉ iom pli malproksimen kune kun lia "Perikola"".
Aleksandrov, pasie deziranta filmi Orlova-n en sia grandioza projekto, petis ŝin iom ŝanĝi la aspekton. Laŭ lia rekomendo, ŝi senkolorigis
siajn sufiĉe malhelajn harojn per hidrogena peroksido kaj faris hararanĝon en Marlena maniero. La projekto devis fariĝi sensacio. En verkado de scenaro partoprenis
Iljf kaj Petrov (komento 8); la kantojn verkis du elstaraj debutintoj: Isaak Dunajevskij kaj Vasilij Lebedev-Kumaĉ,
por la ĉefa vira rolo estis invitita Leonid Utjosov (komento 9)... Oni komencis la filmadon en Gagra (komento 10) somere 1933. Al la mezo de 1934 la filmo estis preta.
"Gajaj knaboj" ne perfidis la esperojn. La filmo havis nekredeblan, svenigan sukceson. Estis konsiderata bona tono spekti ĝin minimume kvinfoje. Troviĝis
entuziasmuloj, kiuj spektis ĝin pli ol 20-foje. Plu, la filmo estis tre populara eksterlande (tie oni montris ĝin sub la titolo "Moskvo ridas") kaj eĉ ricevis premion en Internacia
kinofestivalo en Venecio. Tio, fakte, ne estas mirinda: en Usono Aleksandrov ne perdis tempon vane kaj bone perceptis la bazojn de la holivuda kinoarto. Ankaŭ Orlova
obeis la ludregulojn - senfine veturadis al iuj renkontiĝoj kun laboristoj, diskursis en uzinoj kaj fabrikoj, ridetis en ĉiu foto kaj donadis ideologi-kongruajn intervjuojn. Ŝi ofte ripetis, ke
havas nur unu juvel-ringon - la piŝtan kun la surskribo: "Ekzemplero 12314. De staĥanovanoj de la fako de piŝtaj ringoj de la gis-produktejo de Ĉelabinsk-a traktora uzino
nomita omaĝe al Stalino" (komento 11). Havis grandan popularecon ŝia kortuŝa, en la stilo de tiuj jaroj, historio pri tio, ke la brigadestro de
Ivanov-a teksa fabriko, instruinta al Orlova detalojn de sia majstreco (Orlova kutimiĝis al la rolo de Tanjo el Hela vojo) kaj akceptinta de ŝi ekzamenon
pri la teknika minimumo, diris: "Se vi tie, en kinoarto, misfortunos, venu al ni, vi estas laborema, vi estos bona teksistino".
Orlova neniam en la vivo malsanis - ŝajne, eĉ nazkataro ne estis. Ŝi vekiĝadis frumatene, verŝis sur sin malvarman akvon, faris duhoran gimnastikon
kaj poste ankoraŭ stariĝadis al la baleta stablo. Ŝi obeis severan dieton. Ŝi havis malnovan ledan rimenon, sur kiu ŝi markis unu trueton - la dimension de tiu talio, 42 centimetroj - tia
ĝi estis en ŝiaj 17 jaroj... kaj en 48. Pri tio, interalie, sciis la tuta lando. Sed pri la plibeligaj operacioj, kiujn Orlova decidis provi la unua el la sovetiaj kinosteluloj, la lando ne
sciis. Al ĉiuj ŝajnis, ke Orlova estas eterna juneco. Alie ja ne povis esti. Mirinde, sed ĉe ĉiuj belaĵoj kaj nekredebla sukceso Orlova-n oni ne povus nomi
seks-simbolo. Eble, ŝi estis por tio tro bona. Ĉu povas staĥanovanino (komento 11) porti ŝtrumpojn kaj punt-tolaĵojn? Ŝi permesis al si
senvestiĝi nur foje - prezentante striptizon sur fortepiano en la filmo de Grigorij Roŝalj "Afero de Artamonov-oj", kaj eĉ tie - nur tre delikate.
Poste estis "Cirko", "Volgo-Volgo", "Eraro de inĝeniero Koĉin", "Printempo", "Renkontiĝo ĉe Elbo"... Sed post kiam komence de 50-j jaroj
ŝanĝiĝis la regantaro, ektondris la 26-a kongreso (komento 12) kaj cerboj de la homoj iom aliiĝis, la patoso de la 30-j jaroj estis la neniu
bezonata. Fakte, "Printempo" estis ŝia la lasta populara filmo. Aleksandrov neniel povis trovi por la edzino taŭgan rolon. "Rusa memoraĵo", filmo de 1960, tute fiaskis, kaj
Orlova revenis al teatro. Ŝi ekaktoris en la teatro de Mossovet. Stranga sinjorino Seviĝ, Patrik Kembel, Lizzi Makkej - ŝi ial ĉiam prezentis alilandaninojn. Ŝi
bonege ludis - tiel bone, ke eksterlandaj kritikistoj agnoskis ŝian Lizzi Makkej la plej bona en la mondo.
Persona vivo de Orlova kaj Aleksandrov estis fermita por la publiko. Ili estis unu kun la alia - almenaŭ ĉe aliaj homoj - senŝanĝe kaj
malnovmode ĝentilaj (dum ĉiuj 40 kun iom jaroj da kunvivado ili nomis unu la alian "vi" (komento 13)), tenere kveris, ĉiam kaj ĉie estis kune,
neniam klaĉis kaj ne donis pretekstojn por klaĉado. Sed... ekzistu nur deziro, kaj la pretekston oni trovos. En 30-j jaroj oni opiniis, ke Aleksandrov edziĝis al Orlova
nur por konservi sian renomon de bona viro: kvazaŭ la geedziĝo estis pura formalaĵo por kaŝi lian samseksemon. Oni diris, ke li havis longan amrilaton kun Ejzenŝtejn (komento 14). Sed la homoj, kiuj konis Orlova-n kaj Aleksandrov-on proksime, tion ĉiel neis. Jes, ili (interalie, pro nekonataj kaŭzoj)
ne havis infanojn. Tamen estis bonega komforta hejmo kaj ŝatataj ĉashundoj. Oni rakontas, ke Novan Jaron ili ĉiam renkontis nur unu kun la alia...
Ljubovj Petrovna mortis pro kancero 26-an de Januaro 1975. Plejverŝajne, ŝi havis ne malpli ol 80 jarojn, sed aspektis ŝi je 30 jaroj pli juna.
Aleksandrov supervivis la edzinon je 8 jaroj.
Ljubovj Petrovna kaj Grigorij Vasiljeviĉ tre ŝatis gastojn, al ilia vilao ofte veturis famuloj de la tuta mondo. Foje ilin vizitis Federiko
Felini. La tago estis nubeca kaj malagrabla, tamen Orlova iris lin renkonti al perono en malfermita robo. Ekvidinte ŝin Felini aklamis: "Kiu diris, ke hodiaŭ nubecas? Jen estas
ĝi, la suno!"
La aŭtoro - Marianna Orlinkova
Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (Februaro 2002)
Por rigardi la fotojn de Ljubovj Orlova sekvu la jenajn ligilojn:
http://www.peoples.ru/art/cinema/actor/orlova/orlova1.jpg
http://www.rabotnitsa.ru/publications/data/04/08/00021_f.jpg
http://actors.khv.ru/actors/orloval3.jpg
http://actors.khv.ru/actors/orloval2.jpg
http://actors.khv.ru/actors/orloval.jpg
http://www.kulichki.com/akter/orlova_cirk.JPG
http://www.kulichki.com/akter/orlova_elba.jpg
Komentoj:
- 1) Moskva Kremlo - centro de Moskvo, iama fortreso, sidejo de la sovetia kaj (nun) Rusia registaroj
- 2) Popola artisto - distinga honor-titolo por laborantoj pri kulturo en iama USSR. Heroo de Socialisma Laborado - honor-titolo por personoj, atingintaj tre
bonajn rezultojn dum laborado
- 3) NEP (Nova Ekonomia Politiko) - periodo en la historio de Sovetunio, kiam la registaro (por atingi ekonomian kaj industrian progreson) iom revenis al
kapitalismaj elementoj en ekonomio (proks. 1921-1932 jj). NEPano - entreprenisto, uzanta NEPajn avantaĝojn por prosperi
- 4) Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko - fama rusia kaj sovetia reĝisoro (1858-1943)
- 5) Duglas Ferbenks [Fairbanks] (1883-1939) - usona kinaktoro
- 6) Leonid Sobinov (1872-1934) - rusia kaj sovetia kantisto (lirika tenoro), unu el la plej bonaj plenumantoj de la kantmelodio de Loengrin
(el la samnoma opero de R. Vagner [Wagner])
- 7) Faina Ranevskaja (1896-1984) - fama sovetia aktorino
- 8) Ilja Iljf (1897-1937) kaj Eŭgeno Petrov (1902-1942) - famaj sovetiaj verkistoj-humuristoj
- 9) Usaak Dunajevskij (1900-55) - fama sovetia komponisto, unu el fondintoj de la sovetia operet-arto; Vasilij Lebedev-Kumaĉ
(1898-1949) - populara sovetia poeto, unu el kreintoj de la sovetia amasa kanto; Leonid Utjosov (1895-1982) - fama sovetia kantisto
- 10) Gagra - urbo en Kartvelio, ĉe la Nigra maro, populara kurac-loko
- 11) staĥanovano - ano de la movado, iniciita de Staĥanov, kiu celis pliintensigi la produktadon per pli racia uzado de laborrimedoj; la movado
estis tre amasa en 20-30-j jaroj
- 12) Dum la 26-a kongreso de Komunisma Partio de USSR Ĥruŝĉjov, la anstataŭinto de Stalino, faris prelegon pri senmaskigo de la kulto de
personeco kaj malkaŝe deklaris pri multaj krimoj de Stalino kaj lia reĝimo
- 13) En la rusa lingvo la pronomo 'vi' kutime estas uzata por turni sin al multaj personoj, dum por voki unu homon oni uzas la pronomon 'ti' ('ci').
Uzado de 'vi' por unu sola persono signifas estimon, ĝentilecon kaj estas uzata por turni sin al nekonatoj, homoj de granda aĝo aŭ al la estroj
- 14) Sergej Ejzenŝtejn (1898-1948) - sovetia reĝisoro, teoriisto de kin-arto
Jen la tuto!
La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
Kontaktebleco:
La retliston preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru
Aboni la retliston:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
(vi povas abonigi viajn amikojn, mem pleniginte la necesajn kampojn; poste al viaj amikoj venos la peto konfirmi la abonon; se ili simple respondos la mesaĝon, do ankaŭ ili fariĝos
abonantoj)
Malaboni la retliston:
http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
(se la enhavo de la retlisto al vi ne plaĉas, vi povas ajnamomente malaboni ĝin, simple vizitinte tiun paĝon)
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/
(ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj numeroj de la retlisto)
La plej lastaj numeroj:
Atendu la vican numeron sekvamonate!
Ĉion la plej bonan!
mevamevo@yandex.ru
|