| Informa Kanalo Abonu.Com |
(Алфавит)
|
Аа (а) Бб (b) Вв (v) Гг (g) Дд (d) Ее (je) Ёё (jo) Жж (ж) Зз (z) |
Ии (i) Йй (j) Кк (k) Лл (l) Мм (m) Нн (n) Оо (o) Пп (p) Рр(r) |
Сс (s) Тт (t) Уу (u) Фф (f) Хх (ĥ) Цц (c) Чч (ĉ) Щщ(ŝĉ)
|
Ьь (-) Ыы (Ы) Ъъ (-) Ээ (e) Юю (ju) Яя (ja) |
Litero ж legiĝas kiel esperanta sono ĵ, aŭ kiel ĝ, sed sen sono d antaŭe, aŭ kiel en angla vorto"abrasion"(inter sonoj i kaj h).
Litero Ы legiĝas kiel streĉita "i".
Literoj Ь kaj Ъ ne havas sonojn , ili nomiĝas"mola signo" kaj "firma signo".
(Правила чтения)
La literoj а, о, и, у, э (vokaloj), ж, й, щ, ш, ц, ч, х (konsonantoj) ĉiam legiĝas same.Aliaj legiĝas mole, se post ili staras la literoj е, ё, я, ю, и (vokaloj), aŭ ь, kaj firme en aliaj okazoj. Mi montros moleco kun helpo de la signo ^, kiun mi starigos post molaj sonoj en transskribo en krampoj.
Moligitaj konsonantoj similas la sonojn “konsonanto + j” en Esperantaj vortoj (l^ = lo en “Braziljo”, p^ = po en “kompjutilo”, kaj aliaj)
Akcento estas neregula.
Antaŭ la akcentita silabo ni starigos la signon <’>,
aŭ post la akcentita silabo la singnon <'>.
Ekzemple:
дом [dom]-domo
фрукт [frukt]-frukto
кот [kot]-kato
крокодил [krokod^’il]-krokodilo(necesas akcenti silabon"dil" kaj sono d estas mola)
привет [pr^iv^'et]-saluton (necesas akcenti silabon"vet" kaj sonoj r kaj v estas molaj)
Literoj я, е, ё, ю legiĝas kiel (ja), ( je), ( jo ), (ju) (konforme) en sekvaj okazoj:
kaj legiĝas kiel (а), (е), (о), (u) post aliaj literoj. Estas kelkaj nuancoj de prononco, kiam senakcentaj literoj legiĝas aliel, ol estas skribite, ekzemple en la vorto молоко (lakto) akcentita estas la lasta silabo, kaj pro tio ĉiuj о legiĝas kiel a [mala’ko], kaj en корова (bovino) – [ka’rova]
Nun vi povas legi preskaŭ ĉian rusan tekston, sed vi devas ankaŭ atenti la akcenton, ĉar en rusa.lingvo ĝi estas neregula kaj devas esti parkerigita ĉiuokaze aparte.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |