| Informa Kanalo Abonu.Com |
(Имя существительное)
En rusa lingvo ĉiuj substantivoj disdividatas je tri grupoj, laŭ sia genro: viraj, inaj kaj neŭtraj (same, kiel en la germana lingvo). En plimulto de okazoj oni povas juĝi pri la genro de substantivo laŭ ties finaĵoj, ekzemple
-а (мука, лодка, рука), -я (баня, броня), -ь post siblaj konsonantoj (рожь, мышь, тишь) – estas inaj
-nula finaĵo, ь post malsiblaj konsonantoj (корабль) – estas maskulinaj
-o (окно, чтиво, чудо) – estas neŭtraj
Ĉu vi scias, kio estas deklinacio kaj kazoj ?
Deklinacio estas aro de modifoj, kiujn en la rusa lingvo ricevas substantivo pro sia finaĵo kaj genro.
Esperanto ne havas deklinacion kaj havas nur du kazon (la nominativon kaj la akuzativon), ekzemple:
Help-o
Help-on
(Rimarko: Aliaj kazoj, kiujn oni eltrovas en Esperanto (dativo, prepozitivo kaj aliaj, ni ĉi tie ne konsideras kiel verajn kazojn)
En la rusa, oni havas tri deklinaciojn:
La substantivoj finiĝantaj je -a, -я apartenas al la 1-a deklinacio, ekzemple: нога -piedo, заря-aŭroro
La substantivoj finiĝantaj je -о, -е, -я, -nula finaĵo (vorto finiĝas je konsonanto) estas de vira aŭ neŭtrala genro kaj apartenas al la 2-a deklinacio, ekzemple: кот-kato, окно-fenestro, море-maro
La substantivoj finiĝantaj je -ь post sibla konsonanto estas de ina genro kaj apartenas al la 3-a deklinacio, ekzemple: мышь-muso, ночь-nokto
именительный (и) - nominativo (kiu?kio?)
родительный (р) - genitivo (de kiu? de kio?)
дательный (д) -dativo (al kiu? al kio?)
винительный (в) -akuzativo (kiun?kion?)
творительный (т) -instrumentalo (per kiu? per kio?)
предложный (п) -prepozitivo (pri kiu? pri kio?)
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |