Vegetarismo: komforto sen perforto
N 3
| |
Venos la tempo, kiam homoj traktos murdon de besto samkiel hodiaŭ ili traktas murdon de homo.
Leonardo da Vinĉi |
Ĉetablaj paroloj
Kio estas natura manĝaĵo por homoj? Demandu ni anatomion.
Laŭ ĉiuj priskribitaj en la malsupra tabelo trajtoj, homoj staras plej proksime al bestoj-fruktomanĝantoj, sed draste diferencas de rabobestoj. Same, kiel ĉe homsimilaj simioj, homa intestaro estas 6-oble pli longa ol homa korpo, en nia haŭto estas milionoj da ŝvitporoj, ni trinkas akvon, ensuĉante ĝin perbuŝe kiel ĉiuj bestoj - vegetaranoj, k.t.p. Certe, homa organismo estas adaptiĝema kaj pro tio en ekstremaj kondiĉoj dum foresto de vegetara manĝaĵo homo sen granda malutilo por si povas uzi viandon k.s., sed se tia manĝmaniero iĝas kutimo, tiam plene riveliĝos diversaj negativaj postsekvoj, ĉar homo laŭ sia naturo ne estas viandmanĝanto. Naturaj instinktoj de homoj kaj rabobestoj estas malsamaj. Plejmulto da homoj ne mortigas bestojn mem kaj abomenas murdon. Anstataŭ manĝi krudan
viandon (kiel rabobestoj) homoj kuiras, bakas, fritas ĝin, korektas ĝian guston per spicoj kaj saŭcoj. Unu sciencisto komentis tion ĉi tiel: "Ĉe viandodoro kato spertas saliveliĝon, tamen la sama kato neniel reagas fruktodoron. Se homo ricevus plezuron kaptante birdon kaj disŝirante per dentoj ĝian ankoraŭ varman korpon, elsuĉante ĝian sangon, tiam eblus konkludi, ke homo laŭ sia naturo estas rabanimalo. Sed reale homo spertas fortan salivosekrecion vidante maturajn sukajn vinberojn, kaj eĉ ne estante malsata, li manĝos fruktojn pro ties agrabla gusto".
Multaj sciencistoj (ankaŭ Charles Darwin [ĉarlz darvin]) opinias/is, ke antikvaj homoj estis vegetaranoj, nutris sin per fruktoj, legomoj, nuksoj. De tiu tempo niaj anatomio kaj fiziologio signifgrade ne ŝanĝiĝis. La sveda sciencisto Carl von Linne [karl fon linnej] asertis, ke "interna kaj ekstera strukturoj de homkorpo, kompare kun tiuj de aliaj animaloj, pruvas, ke fruktoj kaj sukaj legomoj estas naturaj manĝaĵoj por homo".
| Bestoj - viandmanĝantoj |
Bestoj - herbomaĉantoj |
Bestoj - fruktomanĝantoj Plejparte ili estas homsimilaj simioj, t.e. bestoj, plej proksimaj al homoj |
Homoj |
| Havas akrajn pintajn ungegojn. |
Ne havas ungegojn. |
Havas platajn ungojn. |
Havas platajn ungojn. |
| Forestas haŭtaj ŝvitporoj. Por korpa malvarmigo servas lango. |
Multnombraj haŭtaj ŝvitporoj. |
Multnombraj haŭtaj ŝvitpotoj. |
Multnombraj haŭtaj ŝvitporoj. |
| Akraj dentoj por disŝiro de viando. Molaroj ne estas plataj. |
Malakraj dentoj por herbomaĉado. Forestas kaninoj. |
Neakraj dentoj. Plataj molaroj por maĉi manĝaĵojn. |
Neakraj dentoj. Plataj molaroj por maĉi manĝaĵojn. |
| Acida salivo, ne enhavanta ptialazon. |
Alkala salivo, enhavanta grandan kvanton da ptialazo, malkombinanta amelon. |
Alkala salivo, enhavanta grandan kvanton da ptialazo, malkombinanta amelon. |
Alkala salivo, enhavanta grandan kvanton da ptialazo, malkombinanta amelon. |
| Alta koncentriteco de HCl en stomako (bezonatas por viandodigestado). |
Koncentriteco de HCl dekoble malpli granda, ol en stomako de viandmanĝanta besto. |
Koncentriteco de HCl dekoble malpli granda, ol en stomako de viandmanĝanta besto. |
Koncentriteco de HCl dekoble malpli granda, ol en stomako de viandmanĝanta besto. |
| Intestaro nur trioble pli longa ol korpo (putriĝema viando povas esti rapide eligita el korpo) |
Intestaro 6-10-oble pli longa, ol korpo (plantoj ne estas tiel rapide putriĝemaj kiel viando, kaj pro tio povas pli longe resti en korpo). |
Intestaro 6-oble pli longa, ol korpo (vegetaraj manĝaĵoj ne estas tiel rapide putriĝemaj kiel viando, kaj pro tio povas pli longe resti en korpo). |
Intestaro 6-oble pli longa, ol korpo (vegetaraj manĝaĵoj ne estas tiel rapide putriĝemaj kiel viando, kaj pro tio povas pli longe resti en korpo). |
Konatiĝu kaj amikiĝu
Cinamo
Aroma trunkoŝelo de kelkaj specioj de cinamarboj (arbustoj) el laŭracoj. Plej popularaj estas kvar specioj.
1) Cinnamomum ceylanicum, aŭ Cinnamomum verum: srilanka (cejlona, vera) cinamo.
Devenas de Srilanko. Kultivatas en Barato, Brazilo, Indonezio, Malajzio, Gujano.
De 1-3-jaraĝaj branĉoj de Cejlonaj cinamarbustoj dufoje jare oni forprenas la ŝelon (post pluvsezonoj, kiam la ŝelo facile forpreneblas kaj iĝas plej aroma). Oni forprenas ŝelpecojn 1-2 je 30 cm grandajn kaj sekigas ilin enombre. Rezulte cinamo iĝas flav-bruna aŭ helbruna de ekstere, kaj iom pli malhela de interne, kaj formiĝas en rulaĵoj - cinambastonetoj. Diko de cinamo post la sekigo estas malpli ol 1 mm. La plej bonaj specoj estas samdikaj kiel skribpapero, kaj facile rompeblaj.
Aromo de cejlona cinamo estas tre delikata. Gusto - dolĉeta, iomete akra, varmiga.
2) Cinnamomum cassia, aŭ Cinnamomum aromaticum: ĉinia (aroma) cinamo.
Devenas de suda Ĉinio. Kultivatas en Ĉinio, Indonezio, Kamboĝo, Laoso.
Oni forprenas ŝelpecojn (1-2 cm larĝajn, 10-15 cm longajn) de trunkoj kaj branĉoj de cinamarboj 1-foje en 8-10 jaroj kaj sekigas enombre. Sekigita ĉinia cinamo aspektas kiel iom konkavaj ŝelpecoj, de ekstere ruĝet-brunaj kun grizet-brunaj makuloj, interne brunaj, ĉe la rompo ruĝbrunaj. Diko de 2 mm kaj pli. Gusto malpli delikata kompare kun vera cinamo, dolĉeta, adstringa, iom akra.
3) Cinnamomum tamala.
Devenas de Sud-okcidenta Barato. Kreskas en Barato kaj Birmo.
Malhelbruna, 3-cm kaj pli dika, multe malpli aroma ol la unuaj du specoj. Gusto forte adstringa, amareta.
4) Cinnamomum culilawan.
Kultivatas en Indonezio. Post sekigo ŝelo de 1-jaraĝaj arbustbranĉoj aspektas kiel malgrandaj pecetoj (1-2 cm) blank-flav-brunaj ekstere kaj flav-ruĝaj interne. Aromo kaj gusto akre-spicaj.
Cinamo uzatas preskaŭ en ĉiuj kuirtradicioj de la mondo, plejparte (sed ne nur!) por dolĉaĵoj. Oni aldonas cinamon en dolĉajn pilafojn, pudingojn, kompotojn, konfitaĵojn, kukojn, biskvitojn k.s. Cinamo pliriĉigas ankaŭ fruktajn kaj legomajn salatojn, fruktajn supojn. Ĝi estas tre bona en pladoj, enhavantaj pomojn aŭ pirojn. Krom tio cinamo ĉeestas en diversaj spicaj miksaĵoj, vaste uzataj por nedolĉaj fungaj, legomaj k.a. pladoj.
Cinamo plifortigas koron, kuracas malsanojn de urin-seksa sistemo. Normaligas sangocirkuladon, stimulas digestadon, varmigas, helpas kontraŭ malvarmumo, preventas plialtiĝon de korpopezo. Plibonigas humoron, forigas deprimon. Enhavas kalcion, feron, vitaminon A.
Faru ni la mondon pli bongusta!
Senovaj pastoj
Mallongigoj
g - gramo(j)
gl - glaso(j)
sk - supkulero(j)
kk - kafkulero(j)
1. Simpla pasto
200 g da butero aŭ vegetaĵa margarino
200-500 g da acidkremo aŭ kefiro
faruno ĝis necesa denseco de la pasto
salo, sukero - laŭguste
Ĉion intermiksu, iom knedu la paston kaj metu ĝin en fridujon por kelka tempo.
2. Tavolita pasto
Preparado de tavolita pasto postulas sufiĉe multe da tempo, tamen mi konsilas al vi provi ĝin fari, ĉar tavolitaj bakaĵoj estas tre bongustaj, belege aspektas kaj provokas apetiton. Tial la rezulto rekompencos ĉiujn fortelspezojn.
2 gl da faruno
1 gl (neplena) da malvarma akvo
salo
250 g da butero
- Faru paston el faruno, akvo kaj salo. Starigu ĝin en fridujon.
- Post 1 horo prenu la paston el fridujo, disdividu ĝin je 3 partoj. Platigu ĉiun parton ĝis flana diko. Platigitan pastoflanon ŝmiru per butero, ŝutu sur ĝin iomete da faruno kaj faldu per randoj al la centro. Ne platigu la pecon! Ankoraŭfoje ŝmiru la pecon per butero, alŝutu farunon kaj faldu. Kaj tiamaniere ripetu ĝis la peceto estos plene faldita. Metu la paston en fridujon ankoraŭ por 1 horo.
- Ripetu ĉion priskribitan sub la cifero 2) proksimume 3-foje ĝis plena forŝmiro de 250 gramoj da butero.
3. Gista pasto
500 g da faruno
30 g da gistoj (aŭ "rapidajn gistojn" en kvanto laŭ la surpaketa instrukcio)
1 gl da lakto aŭ akvo
0,3 gl da oleo
1 sk da sukero
1 kk da salo
- Solvu gistojn en negranda kvanto da varma lakto (akvo), aldonu 1 kk da sukero, intermiksu ĉion kaj lasu en varma loko ĝis apero de ŝaŭmo.
Se vi uzas paketitajn "rapidajn gistojn", agu konforme al la surpaketa instrukcio.
- Aldonu al la gistoj ceteran lakton (akvon), farunon, oleon, sukeron, salon. Ĉion intermiksu. Knedu la paston kaj metu ĝin en varman lokon por 1-1,5 horoj.
- Knedu la ŝvelintan paston kaj lasu ĝin en varma loko ankoraŭ por 1-1,5 horoj.
Rim.: Atentu: troa kvanto da sukero kaj oleo malebligas ŝveladon de la pasto!
Jen estas tri diversaj specoj de pasto. Elektu ajnan kaj baku kukojn kun diversaj farĉoj - funga, brasika, terpoma, kazea k.t.p. - laŭ via prefero.
Bonan apetiton!
En la sekva numero:
- Mondfamaj vegetaranoj
- Pliaj malkovroj en aroma mondo
- Recepto de mirinda frandaĵo el Barato
Karaj amikoj!
Mi invitas vin ĉiuj al kunlaboro kaj kunkuiro. Skribu al mi!
Mi esprimas grandan dankon al Rogener Pavinski pro la trovita de li citaĵo el Leonardo da Vinĉi (vd la epigrafon).
sincere, gvidanto de la dissendo Jelena Katajeva (jelena@land.ru)
La antaŭaj numeroj de la retlisto troveblas (klaku la ciferon): 1, 2.
Abonu la amikajn al ni retlistojn "Anekdotoj de l'tuta mond'"
kaj "Onidiroj: opinioj de esperantistoj pri certaj eventoj".
Grandan dankon al HTML-majstro Grigorij Arosev pro la valora teknika helpo.
|