Informa Kanalo Abonu.Com

Vegetarismo:
komforto sen perforto

N 4

  Se muroj de buĉejoj estus vitraj,
preskaŭ ĉiuj homoj iĝus vegetaranoj.

Paul McCartney [pol makartni]

Karaj amikoj!

Mi gratulas vin okaze de la veninta Nova jaro! Feliĉon, ĝojon, sukceson, amon kaj sanon al vi.
Dissendo de tiu ĉi numero estis prokrastita pro teknikaj kialoj. Do, espereble, en la nova jaro ni evitos similajn kaj ĉiujn ceterajn malagrablaĵojn.


Ĉetablaj paroloj

La mondfamaj vegetaranoj

Vegetarismo jam havas plurjaran historion. Kaj ĉi tiun historion faris kaj faras multaj-multaj homoj (inkluzive de vi!), inter kiuj estis ankaŭ mondfamaj personoj, ekzemple:

Antikvaj saĝuloj: Pitagoro, Sokrato, Platono, Ovidio, Klimento Aleksandria, Plutarko.

Sanktuloj: s. Francisko Asiza, Ioann Zlatoust.

Sciencistoj, pentristoj kaj filozofoj: Leonardo da Vinĉi, Michele de Montaigne [monten], Isaak Newton [njuton], Albert Einstein [ejnŝtejn], Emanuel Swedenborg, Arthur Schopenhauer [ŝopenhaŭer]. Albert Schweitzer [ŝvejcer]

Verkistoj: Alfons Lamartin, John Milton, Voltero, Thomas More [mor], Percy Shelly, Ralf Emerson, Henry David Thoreau [toro], J.-J. Rousseau [russo], Bernard Shaw [ŝoŭ], Lev Tolstoj, Rabindranat Tagor.

Politikistoj de diversaj epokoj: reĝo Aŝoko, Benjamin Franklin, Mahatma Gandhi.

Nuntempaj famuloj: Paul kaj Linda McCartney, George Harisson, Brigitte Bardot [bardo], Arnold Schwarzenegger [ŝvarceneger], Claudia Schiffer [ŝifer], Cindy Crawford [kroŭford].


Konatiĝu kaj amikiĝu

Kurkumo

La genro Kurkumo inkluzivas ĉirkaŭ 40 speciojn de plurjaraj rizomaj herboj el tropika Azio. Nur kvar el ili estas uzataj por manĝo: Curcuma longa, Curcuma aromatica, Curcuma zedoaria, Curcuma leucorrhizae.

1. Curcuma longa devenas el Hindoĉinio. Kultivatas en Barato, Kamboĝo, Srilanko, Indonezio, suda Ĉinio, Japanio, Filipinoj, Madagaskaro, Reunio, Haitio, Kaŭkazio.

Kiel spico kurkumo estas konata dum pli ol 2,5 jarmiloj. Komence oni uzis ĝin nur en Hindoĉinio kaj Barato, kaj nur fine de la unua jarcento oni portis kurkumon al Antikva Grekio. La grekoj nomis ĝin flava zingibro. En la 16-17aj jarcentoj kurkumo estis konata en Okcidenta Eŭropo sub la nomo "terra merita". Nur meze de la 18a jarcento ĝi akiris sian nunan nomon "kurkumo" - latinigita araba vorto.

Kiel spicon oni uzas pulvorigitan rizomon de la planto. La kurkumaj rizomoj havas diversajn kolorojn de malheloranĝa ĝis ruĝet-bruna, sed sekigitaj kaj muelitaj rizomoj ĉiam estas flavaj. Oni uzas kurkumon en malgrandaj kvantoj (ĉar granda kvanto de kurkumo faras manĝaĵon tre amara) por doni al supoj, saŭcoj, laktaj trinkaĵoj, rizaj kaj legomaj pladoj belan sunecan koloron kaj freŝan akran aromon. Aldono de kurkumo helpas pli longan konservadon de manĝaĵoj. Muelita kurkumo longe konservas kapablon kolorigi, sed baldaŭ perdas sian aromon. Uzante kurkumon necesas esti tre atenta, ĉar ĝi postlasas neforlaveblajn makulojn.

2. Curcuma aromatica. Foje oni nekorekte nomas ĝin "hinda safrano". Ĝi estas uzata plejparte en preparado de dolĉaĵoj, kie oni taksas ĝin pli alte, ol la kurkumon longan.

3. Curcuma zedoaria. Rizomo estas pirforma, juglande granda. Vendatas ne pulvorigita, sed distranĉita je malgrandaj pecetoj. Havas kamforecan aromon kaj tre akran guston. Oni uzas ĝin anstataŭ la kurkumo longa por preparo de likvoroj.

4. Curcuma leucorrhizae. Uzatas plejparte por preparo de kurkuma amelo.

Kurkumo plibonigas digestadon, helpas kontraŭ ulceroj, estas utila ĉe diabeto, astmo, anemio. Tiu ĉi spico estas efektiva natura antibiotiko, havas kontraŭinflaman efikon, stimulas urinadon. Aplikata deekstere, kurkumo helpas kontraŭ multaj haŭtaj malsanoj, purigas haŭton kaj donas al ĝi agrablan aspekton.


Faru ni la mondon pli bongusta!

Mirinda frandaĵo el Barato -
Gulabĝamun(oj)

Mallongigoj
gl - glaso(j)
sk - supkulero(j)
kk - kafkulero(j)

La siropo:
9-10 gl da sukero
9-10 gl da akvo
1 sk da roza akvo aŭ kelkaj gutoj da roza esenco (atentu: temas ne pri parfumo! Parfumaĵoj ne taŭgas!). Se vi ne havas rozan akvon - eblas prepari la siropon sen ĝi - la plado tutegale estos tre bongusta. Aŭ vi povas meti iun alian aromaĵon - ekzemple, vanilinon.

Akvon kun sukero boligu dum 5 minutoj. Forprenu de la fajro. La siropo estas preta.

La pasto:
5 gl da seka lakta pulvoro
1 gl da faruno
0.5 kk da baksodo
2 gl da varmeta lakto
1 kk da muelitaj semoj de kardamomo

1. Intermiksu laktan pulvoron, farunon, baksodon kaj (se vi deziras) kardamomon. Po iomete alverŝu varmetan lakton kaj bone intermiksu ĉion. La pasto estas preta.

2. Ŝmiru manojn per oleo kaj faru el la pasto 20-25 globetojn, kies diametro estas proksimume 2,5 cm. La globetoj devas esti glataj. Se la pasto iĝas tre seka - aldonu en ĝin lakton.

3. En profundan paton aŭ kaserolon verŝu oleon en la kvanto, sufiĉa por ke la globetoj estu plene mergitaj en oleon. Starigu la paton sur la fajron.

4. Kiam la oleo iomete varmiĝos, metu parton de la globetoj en oleon (konsideru, ke la globetoj pligrandiĝos dum fritado - tial ne metu multe da ili. Devas nepre resti libera loko). La fajro devas esti minimuma.

5. Kiam la globetoj supreniĝos kaj komencos mem turniĝi en la oleo, iom pligrandigu la fajron.

6. Konstante miksu la fritataĵojn. Pligrandigu la fajron post ĉiuj 5 minutoj.

7. Fritu la globetojn ĝis ili bruniĝos. Tiam forprenu malhelbrunajn globetojn el oleo kaj metu ilin en anticipe preparitan siropon por 1-24 horoj.

Bonan apetiton!


En la sekva numero:

  • Vitaminoj en vegetara dieto
  • Aklame renkontu: la Reĝo de spicoj!
  • Vegetara pilafo


Karaj legantoj!

Ĉu vi rimarkis, ke en la listo de famaj vegetaranoj forestas esperantistoj? Mi invitas vin plenigi la mankon per viaj nomoj kaj per nomoj de viaj konatoj! Rakontu pri vi, via vivo, viaj plej ŝatataj manĝaĵoj. Viaj leteroj ĉiam estas atendataj.

sincere, gvidanto de la dissendo Jelena Katajeva (jelena@land.ru)


La antaŭaj numeroj de la retlisto troveblas (klaku la ciferon): 1, 2, 3.

Abonu la amikajn al ni retlistojn "Anekdotoj de l'tuta mond'"
kaj "Onidiroj: opinioj de esperantistoj pri certaj eventoj".

Grandan dankon al HTML-majstro Grigorij Arosev pro la valora teknika helpo.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu