Vegetarismo: komforto sen perforto
N 5
| |
Tiu, kiu volas longe vivi, konservante belecon, firman memorkapablon kaj bonan sanon, havi fizikan, mensan kaj spiritan fortojn, devas sin deteni de karnomanĝado.
Mahabarato |
Ĉetablaj paroloj
Vitaminoj en vegetara dieto
En la jaro 1880 la rusa sciencisto Nikolaj Lunin faris la eksperimenton, kiu la unua pruvis ekziston de specifaj substancoj (vitaminoj). La sciencisto dividis musojn je du grupoj. La bestojn el la unua grupo oni nutris per naturaj produktoj, freŝa lakto, sed la musojn el la dua grupo - per albumino, graso, sukero, mineralaj saloj kaj akvo. Post 3 monatoj la musoj el la dua grupo mortis, sed en la unua grupo ĉiuj bestoj restis vivaj kaj sanaj. Tiel estis pruvita la fakto, ke por normala vivo en manĝaĵoj nepre devas troviĝi iuj substancoj, kiujn enhavas naturaj produktoj (legomoj, lakto k.s.).
Iom pli malfrue la nederlanda kuracisto Christiaan Eijkman, laborante en Indonezio, rimarkis, ke indiĝenoj, kiuj nutris sin per senŝeligita rizo, malsanis je polineŭrito. La malsano estis nomita beri-beri. En la jaro 1912 la pola biokemiisto Kazimierz Funk ricevis el riza ŝelo substancon, preventantan beri-beri. Tiu ĉi substanco enhavis la amino-grupon, tial la kemiisto nomis ĝin "vitamino" ("vita" (lat.) - vivo, "amino" - NH2-aminogrupo).
Nuntempe estas konataj pli ol 30 vitaminoj, kaj kvankam ne ĉiuj el ili enhavas aminogrupon, ni tradicie nomas ilin "vitaminoj".
Vitaminoj estas bezonataj por metabolo kaj efikas jam en malgranda kvanto. Diurne ni bezonas nur miligramojn-mikrogramojn da vitaminoj. Kelkaj vitaminoj tute ne estas sintezataj en la organismo, aŭ estas sintezataj tre malgrandkvante, kaj sekve devas veni de-ekstere.
Estas vaste konata misopinio, ke vegetara vivmaniero kaŭzas malsanojn. Bedaŭrinde, ĉi opinio ekzistas ne sen realaj kialoj - ĝin vivtenas vea sperto de tiuj komencantaj vegetaranoj, kiuj ne nur subite ŝanĝas sian dieton, sed ankaŭ (kio plej gravas!) uzas por sinnutro draste limigitan kvanton de produktoj, kiuj ne provizas organismon per ĉiuj bezonataj substancoj. Logika postsekvo de tia fuŝa vegetarismo estas diversaj malsanoj. Sed tiuj rezultoj ne rajtas esti aplikataj ĝenerale al la nocio "vegetarismo". Ĉar tio okazas nur pro malklereco de apartaj homoj, pro ilia nescio pri naturaj bezonoj de sia organismo kaj ebloj, kiujn donas al ni la vera vegetarismo. Vegetaranoj kutime havas pli fortan imunan sistemon kaj malpli suferas pro infektaj malsanoj. Krome, vegetara dieto estas rekomendata ĉe diversaj kor-angiaj malsanoj.
Lakto-vegetara dieto estas la plej utila por sano - ĝi provizas homon per ĉio bezonata (vitaminoj, aminoacidoj, mikroelementoj).
Kio rilatas vegetalanoj (vegetaĵanoj) (vd. la unuan numeron de tiu ĉi dissendo), ili riskas ne ricevi sufiĉe da vitamino B12. B12-deficito rivelas sin post tre longa tempo, sed estas danĝera, ĉar kaŭzas anemion kaj malsanojn de nerva sistemo. Krome, vegetala dieto povas enhavi nesufiĉan kvanton de kalcio kaj vitamino D (unuavice temas pri gravedaj virinoj kaj malgrandaj infanoj).
Do, vegetalanoj devas aparte zorgi pri siaj manĝaĵoj. Siavice, ankaŭ por laktovegetaranoj, kvankam ilia dieto estas principe komplete riĉa, estos ne superflua iom studi vitaminojn, aminoacidojn, mikroelementojn k.s. por ke plene uzi la eblojn de laktovegetarismo.
La temo "vitaminoj" estas tro ampleksa por esti plene priskribita en unu numero. Kiuj grupoj de vitaminoj ekzistas? Kiaj malsanoj minacas nin kaze de nesufiĉa provizo de niaj organismoj per certaj vitaminoj? Ĉu estas tamen io aparte utila kaj neanstataŭebla en viando? Kiujn vitaminojn kiukvante enhavas certaj produktoj? Respondojn al ĉi tiuj demandoj vi povos trovi en la sekvaj numeroj de la dissendo. Kio interesas vin unuavice? Skribu, demandu kaj estu sanaj!
Konatiĝu kaj amikiĝu
Aklame renkontu: la Reĝo de spicoj!
Safrano (Crocus sativus) estas plurjara herbo el iridacoj. Devenas el Malgrandazio. Kultivatas en Hispanio, Italio, suda Francio, Turkio, Irano, Barato, Pakistano, Ĉinio, Japanio, Azerbajĝano, suda Rusio (Dagestano), Ukrainio (suda Krimeo).
Kiel spico uzatas stigmatoj (supra parto) de pistiloj. Oni prenas florojn dum seka vetero, matene je la 10-11 h., nepre permane. En la sama tago oni elplukas pistilojn kaj sekigas ilin. Por ricevi 100 gramojn de la spico, necesas kolekti 5-8 milojn da safranfloroj.
Preta spico aspektas kiel malhelruĝaj (kun iom da oranĝa koloro) fadenoj. Ju pli malhelaj estas safranaj fadenoj, kaj ju malpli da flavaj fadenoj (stamenoj) enhavas la spico, des pli altkvalita estas la produkto. Safrano havas tre delikatan agrablan aromon, specifan akre-amare-dolĉan guston.
Ankoraŭ en antikva tempo safrano estis nomita "Reĝo de spicoj", "Reĝo de plantoj". Ĝi estis 15-oble pli multekosta, ol nigra pipro. Safrano estis uzata kiel aromaĵo, farbo (la vorto "safrano" devenas de la araba vorto, signifanta "flava"), kuracilo, spico. Safranon oni uzas en tre malgranda kvanto - ne pli ol 1 gramon jare por unu homo.
Oni asertas, ke la reĝo de spicoj donas al la homa koro bonajn spiritajn kvalitojn, energion de amo, fidelon, kompatemon.
Ĝi plifortigas koron kaj nervan sistemon, purigas haŭton kaj plibonigas vizaĝkoloron, helpas kontraŭ anemio, tuso, nazkataro, stomakulceroj, migreno, histerio, deprimo, estas natura toniigilo kaj analgeziko.
Influo de safrano al homa organismo estas tre drasta, kaj tial ĉi spicon oni ne rekomendas por gravedaj virinoj.
Faru ni la mondon pli bongusta!
Vegetara pilafo
Mallongigoj
gl - glaso(j)
kk - kafkulero(j)
sk - supkulero(j)
Ingredientoj:
1 gl da rizo
0,25 gl da akaĵunukso, migdalo aŭ arakido
1-2 kk da kumino
1-2 kk da akregusta verda pipro, sen semoj, distranĉita je malgrandaj pecoj
0,5 sk da raspita freŝa zingibro (se vi prenas sekigitan zingibron, prenu malpli)
1,7 - 2 gl da akvo
1 gl da freŝa verda pizo (eblas preni la konservitan)
1 kk da kurkumo
0,5 kk da spicaĵo "garam masala"
0,3 gl da sekvinbero
3 sk da freŝaj (aŭ 1,5 sk da sekigitaj) aromaj herboj - bazilio, origano, timiano k.s.
salo - laŭguste
oleo
Por preparado de pilafo nepre bezonatas peza kuirpoto (kaserolo, marmito) kun kovrilo.
1. Starigu la kaserolon sur mezgrandan fajron, verŝu oleon en la kaserolon, metu tien la nuksojn kaj fritu ilin ĝis la nuksoj akiros oran koloron.
2. Forprenu la frititajn nuksojn el la oleo.
3. Iom pligrandigu la fajron kaj metu en la kaserolon kun oleo kuminon, pipron kaj zingibron. Miksante, fritu ĝis bruniĝo de la kumino.
4. Aldonu rizon kaj fritu, miksante dum ĉirkaŭ 2 minutoj.
5. Alverŝu akvon, aldonu verdan pizon (se vi uzas la freŝan), kurkumon, spicaĵon "garam masala", sekvinberon, salon kaj herbojn.
6. Ĉe forta fajro atendu ĝis ekbolo de akvo.
7. Kiam la akvo ekbolos, malpligrandigu la fajron ĝis la minimuma nivelo, surmetu la kovrilon kaj lasu la pilafon por 20-25 minutoj.
Se vi uzas konservitan pizon, aldonu ĝin en la pilafon post 15 minutoj ekde la momento, kiam vi surmetis la kovrilon (por kelkaj sekundoj forprenu la kovrilon, enŝutu la pizon kaj nepre tre rapide resurmetu la kovrilon).
Atentu - dum kuirado ne tenu la kaserolon sen kovrilo kaj ne miksu la pilafon!
8. Estingu la fajron kaj lasu la pilafon sub la kovrilo por pliaj 5 minutoj.
9. Antaŭ manĝo forprenu la kovrilon, aldonu la frititajn nuksojn kaj intermiksu ĉion en la kaserolo.
La vegetara pilafo estas preta.
Bonan apetiton!
En la sekva numero:
- Vitaminoj: kie, por kio kaj kiom da;
- Konatiĝu kaj amikiĝu - Fenugreko;
- Kelkaj receptoj de bongustaj kaj sanigaj trinkaĵoj.
sincere, gvidanto de la dissendo
Jelena Katajeva (jelena@land.ru)
La antaŭaj numeroj de la retlisto troveblas (klaku koncernan ciferon): 1, 2, 3, 4.
Abonu la amikan al ni retliston "Anekdotoj de l'tuta mond'"
Grandan dankon al HTML-majstro Grigorij Arosev pro la valora teknika helpo.
|