Reguloj de malfermo de retlistoj en la kategorio "Retlistoj por ĉiuj"
(Redaktoversio de 31/08/2002)
Registrado de la retlistoj de tiu ĉi kategorio estas libera,
senpaga kaj aŭtomata.
Tuj post la plenigo de la enketilo vi ricevas aliron al la mekanismo
de direktado de la retlisto.
I. Ĝeneralaj reguloj
- La servo Abonu.com estas absolute senpaga por vi kaj la
abonantoj de via retlisto, tial:
- Ni rezervas por ni la rajton ŝanĝi tiujn ĉi regulojn ajnmomente.
La ŝanĝoj ekvalidas ekde la momento de ties publikigo.
- La administracio de la Informa Kanalo rezervas por si la
rajton ajnmomente haltigi priservon de retlisto. Kaj, lige kun tio,
ĝi tre esperas, ke uzi la rajton ĝi neniam bezonos.
- La administracio de la Informa Kanalo ne portas respondecon por
ajna malutilo, kaŭzita de misfunkcio en niaj servoj kaj ne garantias
ilian ĉiaman funkciadon.
- Kreado de la retlistoj de tiu ĉi kategorio ne estas anoncata sur
la unuaj paĝoj de la serviloj Abonu.com kaj en la retlisto
"Novaj retlistoj de Abonu.com"
- La premia sistemo ne estas aplikata al la retlistoj
de tiu ĉi kategorio.
- La retlistoj de tiu ĉi kategorio lokiĝas en aparta de la retlistoj
de ĉiuj ceteraj kategorioj parto de la Katalogo de Retlistoj.
II. La enhavo de la retlisto
- La temaro de la publikigataj en la retlisto komunikoj devas kongrui al
la anoncita temaro de retlisto, indikita en la priskribo de la retlisto.
Kaze de ŝanĝo de la temaro de la retlisto la gvidanto devas fari necesajn
ŝanĝojn en ĝia priskribo.
- Absolute malpermesatas:
- Publikigi en la retlisto informojn, kontraŭajn al la
funkcianta rusia aŭ internacia juroj.
- Publikigi en la retlisto materialojn de la pornografia speco,
program-krakilojn, kaj ankaŭ ligilojn al ttt-ejoj, enhavantaj
similajn informojn.
- Malobservi la aŭtorajn rajtojn por la disvastigataj informoj.
- Malobei la regulojn de la flaginterŝanĝaj sistemoj kaj kalkuliloj.
III. Aperritmo, amplekso de la listleteroj
- La aperritmo de la retlisto koincidu kun la anoncita de la gvidanto.
Kaze de ŝanĝo de la aperritmo aŭ provizora haltigo de la aperigo de
la retlisto, la gvidanto devas fari konsekvencajn ŝanĝojn en
la Priskribo de la Retlisto.
- Maksimuma ofteco de la aperado de retlisto - 1 fojon dum diurno.
- Maksimuma amplekso de la letero - 70 Kb.
IV. Formo por rapida abono por la retlisto
- En la ttt-ejo de la gvidanto de la retlisto (certe, se ĝi
ekzistas kaj havas rilaton al la malfermata retlisto) devas esti
aperigita aŭ formo por rapida abonado de la retlisto
(vidu http://abonu.com/author/quick/ aŭ ligilo
al aparta paĝo, enhavanta formon por abonado, aŭ ligilo al la
respektiva Kataloga paĝo de Abonu.com
- Kaze de disvastigo de tiu ĉi retlisto ankaŭ per aliaj manieroj
(pere de aliaj retlistaj servoj, memstare) la formo por abonado de
la retlisto pere de Abonu.com devas esti en pli prioritata loko
kompare kun la aliaj.
V. Fermo de retlisto
- Ni rezervas por ni la rajton fermi ekzistantan retliston:
- kaze de malobservo de tiuj ĉi reguloj.
- kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 1 monaton kaj la
gvidantoj de la retlisto ne faris noton pri provizora haltigo
de la retlisto en ĝia priskribo.
- kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 3 monatoj.
- Se la gvidanto de retlisto deziras ĉesigi aŭ provizore
haltigi ĝian aperigon pere de Abonu.com, li devas anticipe
informi pri tio la administracion de la Informa Kanalo.
VI. Reklamo en la retlisto
- La reklama spaco en la retlisto apartenas al Abonu.com
- La tuta reklamo en la retlisto, ekskluzive de la
reklamo de la organizo kaj ĝiaj propraj produktaĵoj, estas
lokata nur tra la reklama servo de Abonu.com
- Abonu.com rajtas loki ĝis du reklamaj tekstaj blokoj -
ĝis la ĉefa parto de la retlisto kaj/aŭ post ĝi, kaj unu
riĉ-median reklaman blokon kun uzo de taŭgaj por tio teknologioj.
- Estas ebla lokado de reklamaj materialoj en la ĉefa teksto de
la listletero kun nepra indiko "kiel reklamo" interkonsente kun
la administracio de Abonu.com.
- La gvidanto de la retlisto povas lokigi en sia
retlisto reklamojn de aliaj retlistoj, dissendataj
tra la Informa Kanalo Abonu.com, kiel formojn por abonado
por ili aŭ ligiloj al iliaj paĝoj en la Katalogo de la Retlistoj.
La aŭtoroj de retlistoj rajtas libere interkonsenti inter
si pri ajnaj manieroj de rekompencado por tia reklamo.
Reklamo de retlistoj, disvastigataj ne pere de la Informa Kanalo
Abonu.com, kaj de mem tiaj servoj estas malpermesita.
VII. Reklamflagetoj en retlisto
- Abonu.com rajtas loki en listleteroj po unu reklamflago je dimensio ne pli ol
470x60. Tiu ĉi flageto situas supre de la listletero.
- Se retlisto ekzistas nur en Abonu.com, tiukaze estas permesate,
ke la gvidanto loku en listletero flageton je dimensio ne pli ol 470x60
de interŝanĝaj sistemoj aŭ sistemoj, pagantaj por alklakoj, se tio ne
kontraŭas al iliaj reguloj. Tiukaze la flageto de la gvidantoj devas
situi malsupre de la listletero.
La flageto de la gvidanto de la retlisto povas esti enmetita nur pere de la
redaktado de Aspektigo de Retlisto.
- Se la kodo de la flago enhavas javaskripton, la gvidanto de la
retlisto devas tranĉi ĝin en linioj ne pli ol 76-simbolojn
longaj kaj konvinkiĝi, ke sekve de tio la kodo restas funkcianta.
- La gvidanto de la retlisto rajtas anstataŭ unu flageto je dimensio
ne pli ol 470x60 loki en la retlisto du flagetojn je dimensio 100x100
aŭ 120x60 se, certe, tio ne kontraŭas al la reguloj pri la
flagetinterŝanĝa sistemo.
- La gvidanto de retlisto, sendepende de tio, ĉu ĝi estas dissendata
nur tra Abonu.com aŭ ne, rajtas meti interne de listleter (sed ne plej
komence kaj plej fine) unu flageton je dimensio de 100x100. Tiukaze li
devas meti apude unu flageton 100x100 de la Informa Kanalo Abonu.com
Por loki la kodon de la flageto je dimensio 100x100 de la Informa Kanalo Abonu.com,
simple metu en la tekston linion
<!--#include virtual="/R/bann/std.cgi?sql1"-->
- Lokado de flagetoj de aliaj dimensioj kaj tipoj en la retlistoj ne estas permesata.
Pri ĉiuj demandoj, kun ĉiuj rimarkoj kaj proponoj bonvolu sinturni al la adreso
retlistoj@abonu.com, sed komence indas
konatiĝi kun la parto "Oftaj Demandoj".
Povas esti, la respondo por via demando jam estas tie.
Se vi konsentas kun la listigitaj supre reguloj,
tiuokaze ni kreu retliston.