Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Reguloj pri kreado de retlistoj en kategorio "Liverado de informoj"
(Redaktoversio de 18/07/2002)
=============================================================================

Retlistoj de tiu ĉi kategorio havas la plej simplajn regulojn.
Se diri lakone - vi liveras informojn, ni ilin dissendas. Ĉio.

La retlistoj de tiu ĉi kategorio malfermiĝas relative malofte.
Kaj se vi ne estas "Monato" aŭ "Eventoj", viaj ŝancoj por
malfermo de retlisto en tiu ĉi kategorio ne estas vere grandaj.

Sola avantaĝo de retlistoj de tiu ĉi kategorio kompare kun la retlistoj
de kategorio "Ordinaraj retlistoj"
estas foresto de postulo pri nepra enmeto de la formo por rapida abonado por
via propra retlisto en via ttt-ejo.

I. Ĝeneralaj reguloj

0. Ne ekzistas reguloj sen esceptoj, kiujn ni, eble, faros laŭ
via peto. Demandu, proponu.

1. La servoj de Abonu.com estas absolute senpagaj por vi
kaj la abonantoj de via retlisto kaj sekve:

  1) Ni rezervas por ni la rajton ŝanĝi la regulojn ajnmomente.
  La ŝanĝoj ekvalidas ekde la momento de la publikigo.

  2) La administracio de la Informa Kanalo rezervas
por si la rajton ajnmomente rifuzi al la gvidanto pri
priservo de la retlisto. Kaj samtempe tre esperas,
ke ĝi neniam bezonos uzi la rajton.

  3) Ni rezervas por ni la rajton rifuzi akcepton/transigon
de retlisto en tiun ĉi kategorion sen klarigo de kaŭzoj.

  4) Ni rezervas por ni la rajton transigi la retliston
el tiu ĉi kategorio en la kategorion "Retlistoj por ĉiuj".

2. La administracio de la Informa Kanalo ne portas
respondecon por ajna damaĝo, kaŭzita pro misfunkciojn en nia
servo kaj ne garantias ĝian seninterrompan funkciadon.

3. Kreado de retlistoj de tiu ĉi kategorio estas anoncata
sur la unuaj paĝoj de la serviloj Abonu.com  kaj en
la retlisto "Novaj retlistoj de Abonu.com".

II. Enhavo de retlisto

1. La temaro de la publikigataj en la retlisto informoj
devas koincidi kun la deklarita temaro, indikita en la priskribo
de la retlisto. Estas malpermesate ŝanĝi
la temaron sen interkonsento kun la administracio de la Informa Kanalo.

2. Absolute malpermesatas:

  1) Publikigi en la retlisto informojn, kontraŭajn al la
  funkcianta rusia aŭ internacia juroj.

  2) Publikigi en la retlisto materialojn de la pornografia speco,
  program-krakilojn, kaj ankaŭ ligilojn al ttt-ejoj, enhavantaj
  similajn informojn.

  3) Malobei la aŭtorajn rajtojn por la disvastigataj de informoj.

  4) Enmeti en la retliston reklamkarakterajn materialojn sen interkonsento
kun la administracio de Abonu.com.

  5) Uzi la retliston por komerca agado.

  6) Malobei la regulojn de la flaginterŝanĝaj sisemoj kaj kalkuliloj.


III. Aperritmo, amplekso de la listleteroj

1. La aperritmo de la retlisto koincidu kun la anoncita de la gvidanto.
Kaze de ŝanĝo de la aperritmo aŭ provizora haltigo de la aperigo de
la retlisto, la gvindanto devas fari konsekvencajn ŝanĝojn en
la Priskribo de la Retlisto kaj sciigi
la administracion de la Informa Kanalo.

2. Maksimuma ofteco de aperado de la retlisto - 5 fojojn dum diurno.

3. Maksimuma amplekso de letero - 100 Kb, se ne estas interkonsentite alimaniere.


IV. La formo por rapida abonado por la retlisto

La gvidanto de la retlisto/liveranto de informoj ne estas devigata loki ie formon por 
abonado de la retlisto. Sed se tiu ekdeziros, la reguloj pri ĝia aspektigo 
estas ĉi tie - http://abonu.com/author/quick/

V. Fermo de retlisto

1. Ni rezervas por ni la rajton fermi la ekzistantan retliston:
  1) kaze de malobservo de tiuj ĉi reguloj.
  2) kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 2 monatoj kaj
la administracio de Abonu.com ne estis informita de la gvidanto pri ĝia
provizora haltigo.
  3) kaze ke la retlisto ne aperis dum pli ol 6 monatoj.

2. Se la gvidanto de retlisto deziras ĉesigi aŭ provizore
haltigi ĝian aperigon pere de  Abonu.com, li devas anticipe
informi pri tio la administracion de la Informa Kanalo.


VI. Reklamo en la retlisto

1. La reklama spaco en la retlisto apartenas al Abonu.com

2. La tuta reklamo en la retlisto, ekskluzive de la
reklamo de la organizo kaj ĝiaj propraj produktaĵoj, estas
lokata nur tra la reklama servo de Abonu.com

3. Abonu.com rajtas meti ĝis du reklamaj tekstaj blokoj -
antaŭ la ĉefa parto de la retlisto kaj/aŭ post ĝi.

4. Estas ebla metado de reklamaj materialoj en la ĉefa teksto de
la listletero kun nepra indiko "kiel reklamo" interkonsente kun
la administracio de Abonu.com

5. Se la gvidanto de la retlisto trovas informan sponzoron
por loko de reklama teksta bloko en sia retlisto, li rajtas
ricevi komisian premion de 50% de la kosto de tia loko.

6. Se la gvidanto de la retlisto trovas informan sponzoron
por loko de reklama teksta bloko en aliaj retlistoj aŭ por
loko de reklamo en la serviloj
Abonu.com , li rajtas ricevi komisian premion
de 15% de la kosto de tia loko.
Se la retlisto havas statuson de "Ora", la komisia premio
pligrandiĝas ĝis 20%

7. La gvidanto de la retlisto rajtas fari rabatojn por la
informa sponzoro enkadre de sia komisia premio.

8. La prezojn pro loko de reklamo eblas vidi ĉe la adreso
http://abonu.com/advert/price.html

9. Absolute malpermesatas dum serĉado de reklamdonantoj uzi
spamadon. Se vi deziras proponi al iu per retpoŝto loki
reklamon, nepre skribu personan leteron (sed ne sendu leteron
samtempe al pluraj adresoj), precizigu, ke vi estas la gvidanto
de la retlisto, sed ne kunlaboranto de la Informa Kanalo.

10. La gvidanto de la retlisto povas loki en sia
retlisto reklamojn de aliaj retlistoj, dissendataj
tra la Informa Kanalo Subsribe.Ru, kiel formojn por abonado
por ili aŭ ligiloj al iliaj paĝoj en la Katalogo de la Retlistoj
La aŭtoroj de retlistoj rajtas libere interkonsenti inter
si pri ajnaj manieroj de rekompencado por tia reklamo.

Reklamo de retlistoj, disvastigataj ne pere de la
Informa Kanalo Subsribe.Ru, estas malpermesita.


VII. Flagetoj en la retlisto

1. Abonu.com rajtas loki en la retlisto flagetojn laŭ propra bontrovo.

2. La gvidanto de la retlisto/liveranto de informoj ne rajtas
loki en la retlisto flagetojn.

=============================================================================

Kun ĉiuj demandoj, rimarkoj, proponoj bonvolu turni al la adreso
retlistoj@abonu.com, sed unue
indas konatiĝi kun la parto "Oftaj demandoj".
Eble, la respondo por via demando jam estas tie.

Se vi konsentas kun la cititaj pli frue reguloj, kreu retliston
en la kategorio "Retlistoj por ĉiuj", testu ĝin, post tio
plenigu peton pri la transigo de la retlisto en tiun ĉi kategorion.

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999