Abonu.com
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Konaktu nin
FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Kiel formiĝas letero de retlisto
Versio 1.01 de 04.09.2000

Komprenado de principoj de formiĝo kaj prilaboro de teksto por retlisto lige kun uzado de lingvo SubScript, permesos al vi minimumigi la streĉojn pri preparado de retlisto. Ekzemple, se vi havas ttt-ejon, parto de kies enhavo vi uzas por la retlisto, do kaze de korekta konstruo de ĝiaj paĝoj, la tuta listletero de la retlisto povas prepariĝi per ordono "Prenu de la retejo jenan paĝon kaj dissendu ĝin".

Post la enigo de la tasko por la listletero (ĉu rete, ĉu poŝte) kaj de ĉiuj necesaj kontroloj, la sistemo komencas formi leteron de retlisto. Jen kio rezultas fine:

Nia norma enkonduko
atentanta vian <BODY> kaj <STYLE>
Eble nia flageto
Eble teksta reklamo
Via norma komenco
Enigita de vi teksto de la listletero
Via norma finaĵo
Eble teksta reklamo
Via flageto
Nia norma finaĵo

Partojn de letero, akcentitaj grase, formiĝas de vi: viaj normaj enkondukoj, flageto, <BODY> kaj <STYLE> - kiel malofte modifatajn - vi enkondukas unu fojon kaj ŝanĝas nur kiam necesas, la Aspektigon de Retlisto, kaj la tekston de la listletero vi metas ĉiufoje dum la Enigo de Listletero.

Kaj nun la plej interesa - kiel unufoje agordi ĉion tiel, ke poste la sistemo faru ĉion mem.

La unua truko - parto de letero "La teksto de listletero" estas filtrata por rezulte en la listleteron trafu nun tiu teksto, kiun vi deziras en ĝi vidi. Tio permesas meti en via retpaĝo specialajn markilojn, kaj sekve ne necesos fari ĉiun listleteron duvariante - por la retejo kaj por la retlisto.

Por la teksto de listletero estas prenataj nur tiuj partoj, kiuj troviĝas inter:

  • markilo de la komenco de la teksto de listletero - la linio komenciĝanta de <!--subscribeBegin
  • kaj la markilo de la fino de la teksto de retlisto - la linio, finiĝanta per subscribeEnd-->
Mem la linioj, enhavantaj markilojn, en la retliston ne trafas. Se la teksto enhavas neniujn markilojn <!--subscribeBegin, ĝi trafas al la retlisto plene - - tio permesas al vi nenion ŝanĝi dum la enigo de la retlisto, se vin ne interesas la ebleco de filtrado.

Vi rimarkis, ke la markilo de komenco ne devas finiĝi per --> , kaj la markilo de la fino - komenciĝi per <!-- ? Preteratento? Ne - tio estas speciala ebleco por tre flekseble formi paĝon. Jen ekzemplo de teksto de paĝo, kiu devas esti en la reto en unu aspekto, kaj en la retlisto - en alia. Espereble, tio ĉion klarigos:
La kodo de la paĝo En la retejo En la listletero
Freŝa numero de <I>"Miaŭ-ilo"</I>
<BR>hodiaŭ en la numero:
<OL>
<!--subscribeBegin-->
<LI> Estas falintaj la prezoj por musoj
<LI> La prezoj por lakto restas stabilaj
<LI> Koncerto sur la tegmento de la vendejo
<!--subscribeEnd-->

<!--subscribeBegin
<LI> Renkontiĝo de gekatoj-abonantoj
subscribeEnd-->

<LI> Por la vizitantoj de nia servilo
<LI> Turneo tra la subteretaĝoj de Leningrado

<!--subscribeBegin
</OL>

Ĝis novaj renkontoj.
Freŝa numero de "Miaŭ-ilo"
hodiaŭ en la numero:
  1. Estas falintaj la prezoj por musoj
  2. La prezoj por lakto restas stabilaj
  3. Koncerto sur la tegmento de la vendejo
  4. Por la vizitantoj de nia servilo
  5. Turneo tre la subteretaĝoj de Leningrado
Ĝis novaj renkontoj.
Freŝa numero de "Miaŭ-ilo"
hodiaŭ en numero:
  1. Estas falintaj la prezoj por musoj
  2. La prezoj por lakto restas stabilaj
  3. Koncerto sur la tegmento de vendejo
  4. Renkontiĝo de katoj-abonantoj
Ĝi novaj renkontoj.

La dua truko - filtrita teksto unuiĝas kun viaj normaj enkonduko kaj finaĵo, post kio ĝi trapasas la interpretilon de la lingvo SubScript. Tio permesas, ekzemple, en la norma finaĵo formi la subskribon ne kiel:

Ĝis novaj renkontoj ! Skribu al nia adreso: novajhoj@miau.net

, sed kiel:

Ĝis novaj renkontoj ! Skribu al nia adreso [SUBSCRIBE list_author_email]

, kio permesos ne ŝanĝi ĝin ĉiufoje, kiam vi ŝanĝos vian adreson en Aspektigo de Retlistoj.

La tria truko - revo de pigrulo. Ni unuigu la sciojn pri tio, kiel formiĝas letero kaj kiel funkcias SubScript kaj, preparinte retpaĝon en "kunigita" varianto, ni ricevas rezulton: la enhavo de la tasko por listletero ŝrumpas ĝis unu koda linio - ordono de SubScript "Inkludi en la leteron jenan retpaĝon":

[ SUBSCRIBE http://www.miau.net/nova.html ]

Rezulte la sistemo mem iras al via retejo, filtras la ricevitan paĝon, anstataŭigas necesajn variablojn kaj ekspedas ĉion al la abonantoj.

Por tre grandaj pigruloj. En ĉiu Unix estas cron, kaj en Windows-98 estas tasksheduler. Ĉu vi memoras kion ili faras ? Ili plenumas indikitan ordonon en indikita tempo. Kaj se tiu ordono sendas leteron al la roboto de la akceptado de listleteroj perpoŝte ? La enhavo de la letero ja, kiel ni ekvidis per la ekzemplo nun restas senŝanĝa ... Restas nur ĝustatempe publikiĝi en la reto.

Kaj se dungi novaĵ-verkantojn... ;)

FAQ-A Enigo de retlisto Priskribo de retlisto Aspektigo de retlisto Statistiko de retlisto Memorigilo pri la enigo
Arkivo de retlistoj Katalogo de retlistoj Ranglisto de retlistoj Oftaj demandoj Statistiko Navigilo Por aŭtoroj Kontaktu nin


© Internet Projektoj kaj Universala Esperanto-Asocio, 2002
Aspektigo: Studio de retaspektigo ArtStajl, 1999