|
| FAQ-A | Enigo de retlisto | Priskribo de retlisto | Aspektigo de retlisto | Statistiko de retlisto | Memorigilo pri la enigo |
|
Generigo de statistiko
Se vi gvidas kelkajn retlistojn, tiukaze nun vi povas kalkuli ilian suman statistikon Vi estas petata uzi ne pli ofte ol unu fojon tage - tiu ĉi varianto de generigo funkcias ne realtempe, sed surbaze de statistikaj donitaĵoj, sekve neniuj ŝanĝoj videblos. Ŝatantoj generigi la statistikon pli ofte estos de ĝi forŝaltitaj.
Rezulte de la funkciado generiĝas statistiko, analogia al la komuna. Diferenco - la generigita de vi statistiko ne aktualiĝos aŭtomate. Se vi deziras, ke via statistiko iĝu alirebla al ĉiuj vizitantoj de la servilo, notu punkton "Generigu publikan varianton", kaj post la generigo ĝi iĝo por unu semajno videbla al ĉiuj laŭ la adreso http://abonu.com/stat/kodo-de-retlisto Alikaze estos generita privata varianto de statistiko, alirebla per provizora ligilo dum proksimume unu diurno. Apartaĵo! La ligilo al la "Dinamiko de la nombro de la abonantoj" ne funkcias el la privata varianto. Nur el la publika. Se vi eĉ unu fojon ne generis publikan varianton, tiukaze al la vizitantoj estos alirebla nur la aŭtomate aktualigata de ni statistiko pri la dinamiko de la nombro de la abonantoj de via retlisto. |
Se vi gvidas kelkajn retlistojn aŭ la aŭtoro de alia(j) retlisto(j) donis al vi la pasvorton por aliri la statistikon, tiukaze vi povas kalkuli komunan statistikon de viaj retlistoj. Cetere en du variantoj
Por la generado de statistiko laŭ kelkaj retlistoj indiku en la kampo por enigo "Aldonaj retlistoj" por ĉiu retlisto ambaŭ ĝiajn kodon kaj pasvorton trans spaco. Ekzemple, por generado de statistiko por tri retlistoj, vi devos entajpi:
kodo1 pasvorto1 kodo2 pasvorto2 kodo3 pasvorto3
La pasvorto por aliro al la statistiko (se vi deziras ĝin al iu doni) estas kreata pere de la Priskribo de Retlisto. Por ĉiuj viaj retlistoj vi povas uzi ankaŭ la pasvorton de la plena direktado de la retlisto.
| FAQ-A | Enigo de retlisto | Priskribo de retlisto | Aspektigo de retlisto | Statistiko de retlisto | Memorigilo pri la enigo |
| Arkivo de retlistoj | Katalogo de retlistoj | Ranglisto de retlistoj | Oftaj demandoj | Statistiko | Navigilo | Por aŭtoroj | Kontaktu nin |
| ||||||